Gérard de NERVAL - El desdichado (1854)
Gérard de NERVAL
Ses monatojn post la forpaso de mia edzino, mi tradukis tiun faman poemon, kiun verkis Gérard de Nerval pri la morto de sia amikino Jenny Colon. Temas ankaŭ pri poemo pri lia kreskanta mensmalsano, kiu perdigis al li sian memidentecon. La titolo estas hispana vorto, kiu signifas malbonŝanculon, malfeliĉulon.
El desdichado
Mi estas la tristulo, la vidvo senkonsola,
La Princo Akvitana, kies turo disfalis.
Mia stelo forpasis, mia liuto brila
De mia nigra suno la malgajon signalis.
Ci, kiu konsolis min en la nokto tombeja,
Redonu Posilipon kaj la italan maron,
La floron tiom plaĉan al koro trista mia,
La laŭbon kies vito allogas mian floron.
Ĉu Amoro aŭ Febo? Ĉu Luzinjan aŭ Biron?
Mia frunto ruĝiĝis pro kiso de reĝino,
Mi revis en la groto kie naĝas sireno...
Kaj dufoje venkinte trairis Akeronon :
Sinsekve melodigis sur liro de Orfeo
La sanktulajn suspirojn kaj la kriojn de feo
La Princo Akvitana, kies turo disfalis.
Mia stelo forpasis, mia liuto brila
De mia nigra suno la malgajon signalis.
Ci, kiu konsolis min en la nokto tombeja,
Redonu Posilipon kaj la italan maron,
La floron tiom plaĉan al koro trista mia,
La laŭbon kies vito allogas mian floron.
Ĉu Amoro aŭ Febo? Ĉu Luzinjan aŭ Biron?
Mia frunto ruĝiĝis pro kiso de reĝino,
Mi revis en la groto kie naĝas sireno...
Kaj dufoje venkinte trairis Akeronon :
Sinsekve melodigis sur liro de Orfeo
La sanktulajn suspirojn kaj la kriojn de feo
Commentaires
Enregistrer un commentaire