Jack LONDON - Mauki (1909)

 

Jack LONDON

 

 


Tiun novelon Jack London verkis, kiam li estis naviganta sur sia keĉo Snark, dum unu jaro, inter la insuloj Salomono. La rakonto baziĝas sur realaj okazaĵoj. Ĝi estis unue publikigita en 1909 en Hampston's Magazine antaŭ ol esti inkluzivita en la kolekto "Rakontoj pri sudaj maroj" en 1911. Ĝi estas terura priskribo de la sovaĝeco de la lokaj melanezianoj, kaj ankaŭ, kaj precipe, de la krueleco de koloniistoj en tiu regiono.


 

Mauki

Li pezis cent dek funtojn. Liaj hararo estis krispa kaj negreca, kaj li estis nigra. Li estis aparte nigra. Li estis nek blunigra, nek purpurnigra, sed prunnigra. Lia nomo estis Mauki, kaj li estis filo de ĉefo. Li havis tri tambojn. Tambo estas melanezia vorto por tabuo, kaj ĝi estas samdevena, kiel tiu polinezia vorto. La tri tamboj de Mauki estis la jenaj: unue, li ne devas premi manon de virino, nek lasi virinan manon tuŝi lin nek iun ajn el liaj propraĵoj. Due, li ne devas manĝi ruditapojn, nek iun ajn manĝaĵon kuiritan per fajro, kiu jam kuiris ruditapojn. Trie, li ne devas tuŝi krokodilon, nek veturi en kanuo, kiu portis iun ajn parton de krokodilo, eĉ malgrandan kiel denton.

La dentoj de Mauki estis de malsama nigro, ili estis profunde nigraj, aŭ eĉ pli ĝuste, karbonigraj. Ili tiel nigriĝis en unu sola nokto, de lia patrino, kiu sur ilin premegis mineralan pulvoron prenitan el terŝoviĝo malantaŭ Port-Adams. Port-Adams1 estas marborda vilaĝo de Malaita, kaj Malaita estas la plej sovaĝa insulo de Salomonoj, tiel sovaĝa, ke neniu komercisto ner plantisto jam establiĝis sur ĝi. Ĝis nun, ekde la unuaj kaptistoj de bêche-de-mer2 kaj komercistoj de santala ligno ĝis la lastaj dungistoj ekipitaj per maŝinfusiloj kaj benzinmotoroj, dekoj kaj dekoj da blankaj aventuristoj estis eliminitaj per tomahokoj kaj molnazaj Snider kugloj3. Tiel Malaita restas nun, en la dudeka jarcento, la favora tereno de la dungistoj, kiuj serĉas en ĝia marbordo laboristojn, kiuj varbiĝas kaj kontraktas por pene labori en la plantejoj de najbaraj kaj pli civilizitaj insuloj por salajro de po tridek dolaroj jare. La indiĝenoj de tiuj najbaraj kaj pli civilizitaj insuloj jam iĝis tro civilizitaj por tiel labori en plantejoj.

La oreloj de Mauki estis truitaj, ne en unu loko, nek en du lokoj, sed en du dekduoj da lokoj. En unu el la plej majgrandaj truoj li portis argilan pipon. La plej grandaj truoj estis tro larĝaj por tia uzo. La forno de la pipo falus tra ilin. Fakte, en la plej larĝa truo de ĉiu orelo li kutime havis lignan rondan ŝtopilon, kiuj havis diametron almenaŭ kvarcolan. Proksimume, la cirkonferenco de tiuj truoj estis dekdu kaj duono coloj. Mauki havis eklektikajn gustojn. En la diversaj malgrandaj truoj li portis tiajn aferojn, kiel malplenajn kartoĉojn, hufumajn najlojn, kuprajn ŝraŭbojn, ŝnurpecojn, plektitajn kokosfadenojn, verdajn folibendojn, kaj dum la malvarmetaj horoj de la tago, skarlatajn hibiskajn florojn. El tio oni komprenas, ke li ne bezonis poŝojn por sia bonstato. Cetere, ne eblis, ke li havu iujn, ĉar lia sola vestaĵo konsistis en kalikota ŝtofo plurcole larĝa. Li portis en sia hararo poŝtranĉilon, kies refermita klingo premis krispan buklon. Lia plej valora havaĵo estis la tenilo de porcelana taso, pendinta de ringo el testuda skvamo, kiu mem trairis lian nazkartilagon.

Sed malgraŭ tiuj plibeligoj, Mauki havis agrablan vizaĝon. Ĝi vere estis bela vizaĝo, laŭ ia ajn normaro, kaj por melaneziano ĝi estis rimarkinde belaspekta vizaĝo. Ĝia sola difekto estis ĝia manko de forteco. Ĝi estis milde virineca, preskaŭ knabineca. La trajtoj estis malgrandaj, regulaj, kaj delikataj. La mentono estis mola, kaj la buŝo malfirma. En la makzeloj, frunto kaj nazo estis nek forto nek karaktero. Nur en liaj okuloj oni povis trovi spuron de la nekonataĵoj, kiuj estis granda parto de lia temperamento, kaj kiujn aliaj homoj ne povis kompreni. Tiuj nekonataĵoj estis kuraĝo, persistemo, sentimeco, imago kaj ruzeco, kaj kiam ili montriĝis per kohera kaj trafega ago, la homoj ĉirkaŭ li estis mirigitaj.

La patro de Mauki estis la ĉefo de la vilaĝo Port-Adams, kaj ĉar li estis denaska marborda homo, Mauki estis duonamfibia. Li konis la kutimojn de fiŝoj kaj ostroj, kaj la rifoj havis neniun sekreton por li. Ankaŭ la kanuojn li konis. Li lernis naĝi, kiam li estis unujara. Kiam li estis sepjara li povis deteni sian spiron dum tuta minuto kaj naĝe atingi la fundon tra tridek futoj da akvo. Kiam li estis sepjara, li ankaŭ estis rabita de la ĝangaluloj, kiuj ne scias eĉ naĝi kaj timas la salan akvon. De tiam Mauki vidis la maron nur demalproksime, tra fendoj de ĝangalo kaj el senarbejoj de altaj montoj. Li iĝis sklavo de la maljuna ĉefego Fanfoa, kiu regis dudekon da disigitaj ĝangalaj vilaĝoj de la montoj de Malaita, kies fumoj, en la serenaj matenoj, estas preskaŭ la sola pruvo, kiun la blankaj maristoj havas pri la multnombraj enlandaj loĝantoj de Malaita. Ĉar blankuloj ne eniras en Malaita. Ili iam provis, en la epoko de orserĉado, sed ili ĉiam lasis siajn kapojn ridetantajn ĉe la fumaj traboj de ĝangalulaj kabanoj.

Kiam Mauki estis deksepjara junulo, Fanfoa estis elĉerpinta sian tabakon. Tute kaj komplete elĉerpis ĝin. Okazis malfacila epoko por ĉiuj liaj vilaĝoj. Li estis farinta eraron. Suo estis haveno tiel malgranda, ke granda skuno ne povis en ĝi ankriĝi. Ĝi estis ĉirkaŭita de mangrovoj, kiuj kreskis super profundaj akvoj. Tio estis kaptilo, kaj en la kaptilon veturis du blankuloj en malgranda keĉo. Ili serĉis dungotojn, kaj ili kunportis multajn tabakon kaj vendotaĵojn, eĉ ne menciante tri fusilojn kaj amason de municioj. Nu, neniu marborda homo vivis en Suo, kaj tie la ĝangaluloj povis veni ĝis la maro. La keĉo sukcese komercis. Dudek dungatoj subskribis la unuan tagon. Eĉ la maljuna Fanfoa subskribis. Kaj la saman tagon, la dudeko da dungatoj tranĉis la kapojn de la du blankuloj, mortigis la ŝipanaron kaj bruligis la keĉon. Post tio, kaj dum tri monatoj, superabundaj estis tabako kaj varoj en la ĝangalaj vilaĝoj. Tiam venis la militŝipo, kiu de malproksime ĵetis obusojn en la montetojn, forpelante la homojn el la vilaĝoj kaj al la profunda ĝangalo. Poste, la militŝipo elŝipigis trupojn. La vilaĝoj estis ĉiuj bruligitaj, kun la tabako kaj la varoj.

La kokosarboj kaj bananarboj estis tranĉitaj, la taroj tute elradikigitaj, la porkoj kaj kokidoj mortigitaj.

Fanfoa ricevis instruan lecionon, sed tamen li malhavis tabakon. Ankaŭ, liaj junuloj estis tro timigitaj por subskribi kun la dungantaj ŝipoj. Tial Fanfoa ordonis, ke lia sklavo, Mauki, estu kondukata al marbordo kaj subskribu kontraŭ antaŭpago de duonkesto da tabako, kaj ankaŭ tranĉiloj, hakiloj, kalikoto kaj bidoj, kiujn li repagos per sia laboro en la plantejo. Mauki estis forte timigita, kiam ili enŝipigis lin en la skunon. Li estis ŝafido kondukata al buĉejo. La blankuloj estis kruelegaj estaĵoj. Ili devis esti tia, alimaniere ili ne aventure tiel veturadus laŭ la marbordo de Malaita, en ĉiuj ĝiaj krekoj, duope, kiam ĉiu skuno enhavis de dek kvin ĝis dudek nigrulajn ŝipanojn, kaj ofte ĝis sesdek aŭ sepdek nigrulajn dungitojn. Krome, ĉiam estis danĝero de la marbordaj loĝantoj, subitaj atakoj, la skunoj kaj ĉiuj manoj hakitaj. Vere, la blankuloj ja estas teruraj. Plie, ili havis tiajn demonaĵojn, demonajn fusilojn, kiuj pafas rapidege multfoje, aĵojn el fero kaj kupro, kiuj ebligas la skunojn veturi, kiam ne estas vento, kaj skatolojn, kiuj parolas kaj ridas same kiel homoj parolas kaj ridas.

Kaj eĉ, li aŭdis pri iu blankulo kies demonaĵo estis tiel potenca, ke li povis depreni ĉiujn siajn dentojn, kaj remeti ilin laŭplaĉe.

En la kajuton Mauki estis malsupren kondukata. Sur la ferdeko unu blankulo garde deĵoris kun du revolveroj en sia zono. En la kajuto la alia blankulo sidis kun libro antaŭ si, en kiu li desegnis strangajn markojn kaj liniojn. Li rigardis al Mauki, kvazaŭ temis pri porko aŭ kokido, ekrigardis liajn subbrakajn kavojn, kaj skribis en la libro. Jen li antaŭmetis la skribobastonon kaj Mauki apenaŭ tuŝis ĝin, tiel devontiganta sin labori dum tri jaroj en la plantejoj de Moongleam Soap Company4.

Oni ne klarigis al li, ke la kruelegaj blankuloj plenumigos la promeson per sia tuta volo, kaj, ke malantaŭ ili, por la sama celo, estas la potenco kaj ĉiuj militŝipoj de Britio.

Aliaj nigruloj estis sur la ŝipo, el nekonataj foraj lokoj, kaj kiam la blankulo alparolis ilin, ili forprenis la longan plumon de la hararo de Mauki, tute razis tiun hararon, kaj volvis ĉirkaŭ lia brusto brilflavan kalikotan lava-lava5

Post multaj tagoj sur la skuno, kaj post kiam li vidis pli da landoj kaj insuloj ol li jam prirevis, li estis elŝipigita sur New Georgia6 kaj laborigita en la kampoj por senarbigi ĝangalon kaj tranĉi sukerkanojn. Jen la unua fojo, kiam li eksciis tion, kio estas laboro. Eĉ kiel sklavo de Fanfoa li neniam estis tiel laboranta. Kaj li ne ŝatis labori. Laboro de matena krepusko ĝis vespera krepusko kaj po du manĝoj tage. Kaj la manĝo estis monotona. Dum semajnoj oni donis al ili nur batatojn por manĝi, kaj dum postaj semajnoj nur rizon. Tagojn post tagoj li disigis kokosnuksojn el ĝiaj ŝeloj, kaj dum longaj tagoj kaj semajnoj li nutris la fajron por fumaĵi kopron, ĝis liaj okuloj doloradis kaj oni sendis lin por haki arbojn. Li estis bona hakisto, kaj oni metis lin en la pontkonstruan teamon. Iun tagon li estis punita, kaj oni sendis lin al la vojkonstrua teamo. Foje li servis kiel ŝipano en la balenbarkoj, kiam la kopro devis veni de malproksimaj strandoj aŭ kiam la blankuloj iris por fiŝkapti per dinamito.

Inter aliajn aferojn, li lernis la bêche-de-mer7 anglan lingvon, danke al kiu, li povis interparoli kun ĉiuj blankuloj kaj ĉiuj dungitoj, kiuj, sen ĝi, parolus per mil malsimilajn dialektojn. Li ankaŭ lernis iajn aferojn pri la blankuloj, ĉefe, ke ili plenumas siajn promesojn. Kiam ili diris al ulo, ke li havos briketon da tabako, li havis ĝin. Kiam ili diris al ulo, ke ili bastone tanos lian haŭton, se li farus ion, kiam li faris tion li ja havis tanitan haŭton. Mauki ne sciis, kion signifas tani, sed la vorto ekzistas en la bèche-de-mer, kaj li imagis, ke tio iel rilatas al sango kaj rompitaj dentoj, kiuj rezultas de bastonado. Alian aferon li lernis: neniu ulo estis frapita aŭ punita, krom se li kulpis pri io. Eĉ kiam la blankuloj ebriiĝis, kaj tio ofte okazis, ili ne frapis, krom se regulo estis malrespektita.

Mauki ne ŝatis la plantejon. Li malamegis labori, kaj li estis filo de ĉefo. Plie, jam pasis dek jaroj de kiam li estis forkaptita de Fanfoa el Port-Adams, kaj li suferis de hejmsopiro. Li eĉ sopiris la sklavecon sub Fanfoa. Do li eskapis. Li fuĝis en la ĝangalon, kun la ideo iri suden al la plaĝo kaj ŝteli kanuon, per kiu li iros hejmen ĝis Port-Adams.

Sed febro trafis lin, li estis kapita kaj revenigita preskaŭ mortanta.

Duan fojon li eskapis, kune kun du junuloj de Malaita. Ili laŭiris la marbordon dum dudek mejloj, kaj kaŝiĝis en kabano de libera viro el Malaita, kiu loĝis en la vilaĝo. Sed en la mezo de la nokto venis du blankuloj, kiuj ne timis la vilaĝanojn kaj tanis la haŭton de la tri eskapintoj, ŝnuris ilin kvazaŭ porkojn, kaj ĵetis ilin en la balenbarkon. Pri la viro en kies domo ili kaŝiĝis, laŭ la stato de liaj restantaj hararo, haŭto kaj dentoj, li ja ricevis tanadon, kiu senkuraĝigos lin por la resto de lia vivo doni ŝirmejon al eskapintaj laboristoj.

Dum plia jaro Mauki pene laboris. Poste li iĝis servisto, ricevis bonan nutraĵon kaj facilan tempon, ĉar malpena laboro estis purigi la domon kaj servi la blankulojn surtabligante viskion kaj bieron je ĉiu horo de la tago kaj preskaŭ ĉiu horo de la nokto. Li ŝatis la laboron, sed li eĉ pli ŝatis Port-Adams-on. Li devis servi ankoraŭ du jarojn, sed du jaroj estis tro longa tempo por li, turmentita de hejmsopiro. Dum tiu serva jaro li plisaĝiĝis, kaj kiel servisto li havis okazojn. Li prizorgis la purigadon de fusiloj, kaj sciis, kie la ŝlosilo de ties varejo pendiĝis. Li planis eskapon, kaj iun nokton dek junuloj el Malaita kaj unu el San Cristobal elŝoviĝis el la barakoj kaj tiris la balenbarkon ĝis la strando. Ja Mauki estis tiu, kiu liveris la ŝlosilon, kiu malfermis la barkan seruron, kaj Mauki ankaŭ estis tiu, kiu provizis la barkon per dekduo da fusiloj Winchester, giganta kvanto de municioj, kesto de dinamito kun eksplodiloj kaj prajmoj, kaj deko da skatoloj de tabako.

La nord-okcidenta musono blovis kaj ili dumnokte veturis suden, kaŝiĝante dum la tagoj en foraj senhomaj insuletoj, aŭ tirante sian balenbarkon en la ĝangalo sur la grandaj insuloj. Tiel ili atingis Guadalcanal, laŭiris duonon de ĝi, kaj trairis la markolon Indispensable ĝis la insuloj Florida. Ja tie ili mortigis la viron de San Cristobal, gardis lian kapon, kuiris kaj manĝis la ceteron de li. La marbordo de Malaita estis nur dudek mejlojn for, sed la lastan nokton forta fluo kaj kontraŭaj ventoj malhelpis ilin sukcesi la transiron. Ĉe la tagiĝo ili daŭre troviĝis je pluraj mejloj for el sia celo. Sed la tagiĝo aperigis kutron kun du blankuloj, kiuj ne timis alfronti dek unu virojn de Malaita armitajn per dek du fusiloj. Mauki kaj liaj kunuloj estis revenigitaj al Tulagi8, kie vivis la granda blanka ĉefo de ĉiuj blankuloj. Kaj la granda blanka ĉefo juĝis ilin en tribunalo, post kio, unu post la alia, ili estis ligitaj kaj frapitaj de po dudek vipbatoj, kaj komdamnitaj pagi monpunon de po dek kvin dolaroj. Oni resendis ilin al New Georgia, kie la blankuloj tanis iliajn haŭtojn kaj denove laborigis ilin. Sed Mauki ne plu estis servisto. Oni metis lin en la vojkonstruan teamon. La monpunon de dek kvin dolaroj pagis la blankulo el kiu li eskapis, kaj oni diris al li, ke li devas labori por repago, kaj tio signifis ses pliajn monatojn da laboro. Aldone, lia parto de la ŝtelita tabako ŝuldigis lin per alia jaro da laboro.

Port-Adams estis tiam tri jarojn kaj duonon for, do, iun nokton, li ŝtelis kanuon, kaŝiĝis en la insuletoj de la markolo Manning, trairis la markolon kaj eklaŭiris la orientan bordon de la insulo Ysabel, kaj estis kaptita de la blankuloj de la lagono Meringe. Post unu semajno, li eskapis el ili kaj fuĝis en la ĝangalon. Neniu ĝangalaj indiĝenoj vivis en la insulo Ysabel, nur marbordaj homoj, kiuj ĉiuj estis kristanoj. La blankuloj ofertis rekompencon de kvin cent bastonetoj da tabako, kaj ĉiufoje kiam Mauki provis iri marborden por ŝteli kanuon, li estis postĉasata de la marborduloj. Kvar tiaj monatoj jam pasis, kiam, la rekompenco atingis mil bastonetojn, kaj li estis kaptita kaj resendita al New Georgia kaj al la vojkonstrua teamo. Nu, mil bastonetoj valoris kvindek dolarojn, kaj Mauki mem devis pagi la rekompencon, kaj tio postulis labordaŭron de unu jaro kaj ok monatoj. Tiel, Port-Adams estis tiam kvin jarojn for.

Lia hejmsopiro estis jam pli granda ol ĝi iam ajn estis, kaj li ne ŝatis la ideon saĝiĝi, iĝi bonulo, labori kvin jarojn kaj reiri hejmen. La sekvantan fojon, li estis kaptita tuj ĉe la momento, kiam li ekfuĝis. Lia afero estis submetita al S-ro Haveby, la insulestro de Moongleam Soap Company, kiu juĝis lin nekorektebla. La kompanio havis plantejojn en la insuloj Santa Cruz9, centojn da mejloj for trans la maro, kaj tien ĝi sendis siajn nekoreteblulojn de la insuloj Salomonoj. Kaj do tien Mauki estis sendata, kvankam li neniam alvenis tien. La skuno haltis en Santa Anna10 kaj dum la nokto Mauki naĝis ĝis la bordo, kie li ŝtelis du fusilojn kaj skatolon da tabako de la komercisto kaj eskapis en kanuo ĝis Cristobal. Malaita estis tiam kvindek aŭ sesdek mejlojn norden for. Sed kiam li provis tien veturi, li estis trafita de tempesteto kaj repuŝita al Santa Anna, kie la komercisto enkatenigis lin kaj gardis lin ĝis la reveno de la skuno el Santa Cruz. La du fusilojn la komercisto rehavis, sed la skatolo da tabako kostis al Mauki plian laborjaron. Tiam la sumo de la jaroj ŝulditaj al la kompanio estis ses.

Dum la revena veturo al New Georgia, la skuno ankriĝis en Marau Sound, kiu situas ĉe la sud-orienta ekstremaĵo de Guadalcanal. Mauki naĝis ĝis la bordo kun mankatenoj kaj fuĝis en la ĝangalon. La skuno plu veturis, sed la loka komercisto de Moongleam ofertis mil bastonetojn, kaj al li la ĝangaluloj liveris Mauki-on, kun unu jaro kaj ok monatoj pliaj en lia ŝuldokonto. Plian fojon, eĉ antaŭ la skuno revenis, li fuĝis, ĉi fojon en balenbarko, kun skatolo de la komercista tabako. Pro Nord-okcidenta ventego li ŝiprompis sur Ugi11, kie la kristanaj indiĝenoj ŝtelis lian tabakon kaj liveris lin al la loka komercisto de Moongleam. La tabako ŝtelita de la indiĝenoj valoris plian jaron por li, kaj la totalo estis nun ok jaroj kaj duono.

"Ni sendu lin en Lord Howe," diris S-ro Haveby. "Tie estas Bunster, kaj ni lasos ilin solvi inter si mem la aferon. "Ĉu Mauki mastros Bunster-on, ĉu Bunster mastros Mauki-on, sed mi supozas, ke ambaŭokaze ni senbalastiĝos."

Se iu foriras el la lagono Meringe de Ysabel, kaj veturas rekten al nordo, al magneta poluso, post cent kvindek mejloj tiu ekvidos super la maro la ondbatitajn koralajn plaĝojn de Lord Howe. Lord Howe estas tera ringo, kun perimetro de cent kvindek mejloj, maksimuma larĝeco de pluraj centoj da metroj, kaj ĝiaj plej altaj punktoj atingas dek futojn super la marnivelo. Ene de tiu sabla ringo troviĝas impona lagono punktita de koralaj makuloj. Nek geografie, nek etnografie, Lord Howe apartenas al Salomonoj. Ĝi estas atolo, dum Salomonoj estas insuloj, kaj ĝiaj popolo kaj lingvo estas polineziaj, dum la loĝantoj de Salomonoj estas melanezianoj.

Lord Howe estis loĝita de la alokcidenta drivado de la polinezianoj, kiu plu daŭras nun, per balancierkanuoj pelitaj al ĝiaj strandoj de la sud-orienta alizeo. Evidentas, ke samtempe ankaŭ okazis malgranda drivado de melanezianoj.

Neniu venas al Lord Howe, foje ankaŭ nomita Ontong Java. Thomas Cook & Son12 ne vendas biletojn por iri tien, kaj turistoj ne sonĝas pri ĝia ekzisto. Ne eĉ blankula misiisto venis ĝis ĝiaj strandoj. Ĝiaj kvin mil loĝantoj estas tiel pacemaj kiel primitivaj. Nu, ili ne ĉiam estis pacemaj. La Naŭtika Almanako neniam eksciis la ŝanĝon, kiu okazis en la koroj de la loĝantoj, kiuj, antaŭ nelonge, detruis grandan ŝipon kaj mortigis la tutan ŝipanaron krom leŭtenanton. La postvivanto portis la informon al siaj kolegoj. La kapitanoj de tri komercaj skunoj revenis kun li ĝis Lord Howe. Ili rekte irigis siajn ŝipojn en la lagonon kaj ekpredikis la blankulan evangelion laŭ kiu nur blankuloj rajtas mortigi blankulojn, kaj la malsupraj rasoj ne povas tuŝi ilin. La skunoj trairis la lagonon ien kaj tien, ruinigante kaj detruante. Ne eblis eskapi el la mallarĝa sabla ringo, ne estis ĝangalo kien fuĝi. Tuj viditaj, la viroj estis pafitaj kaj ne estis rimedo por ne esti vidita. Ili bruligis la vilaĝojn, pecetigis la kanuojn, mortigis la kokidojn kaj porkojn, kaj hakis la valorajn kokosojn. Tio daŭris unu monaton, kaj la skunoj foriris, sed la timo al blankuloj estis brulstampita en la animojn de la insulanoj, kaj neniam plu ili sufiĉe malsaĝiĝis por ataki unu el ili.

Max Bunster estis la sola blankulo sur Lord Howe, komercanta je soldo de la ĉiea Moongleam Soap Company. Kaj la kompanio postenigis lin sur Lord Howe ĉar, krom sinliberigi el li, temis pri la plej fora kiel eble izolita loko. Kaj la kompanio ne senliberigis el li, ĉar estis tre malfacile trovi alian homon por preni lian lokon. Li estis granda fortika germano en kies kapo mankis klapo. Duonfreneza estus milda aserto pri lia stato. Li estis brutala kaj kovarda, kaj trioble pli sovaĝa ol iu ajn sovaĝulo de la insulo.

Ĉar li estis kovarda, lia brutaleco estis tiu de kovardulo. Kiam li estis dungita de la kompanio, lia unua posteno estis sur Savo13. Kiam usona kolonia ftizulo estis sendita por anstataŭigi lin, li pugnobatis lin kaj resendis lin kvazaŭ mortantan, en la skuno mem, kiu alportis lin.

S-ro Haveby sekve elektis junan giganton de Yorkshire por preni la postenon de Bunster. La viro de Yorkshire havis famon de batalulo, kiu preferis batalon pli ol manĝon. Sed Bunster ne eĉ provis batali. Li iĝis kvieta ŝafido... por dek tagoj, post kiuj la viro de Yorkshire estis neniigita, trafita de ambaŭ disenterio kaj febro. Tiam Bunster atakis, interalie ĵetis lin teren kaj dudekfoje piedbatis lin. Timante la sekvon, kiam lia viktimo resaniĝos, Bunster fuĝis sur kutro ĝis Guvutu14, kie li distingiĝis per batado de juna anglo jam kripla pro bura kuglo tra ambaŭ koksoj.

Tiam S-ro Haveby sendis Bunster-on al Lord Howe, la defalejo. Por festi sian alvenon li drinkis duonkeston da ĝino kaj draŝis la maljunan kaj astman leŭtenanton de la skuno, kiu veturigis lin. Kiam la skuno foriris, li venigis la kanakojn sur la strandon, kaj defiis ilin, ke ili ne kapablos ĵeti lin teren en luktbatalo, promesante skatolon da tabako al tiu, kiu sukcesos. Li faligis tri kanakojn, sed estis rapide venkita de kvara, kiu, anstataŭ ricevi la tabakon, ricevis kuglon tra siaj pulmoj.

Tiel komenciĝis la regno de Bunster sur Lord Howe. Tri mil homoj vivis en la ĉefa vilaĝo, sed ĝi senhomiĝis, kiam, eĉ dum plentago, li trairis ĝin. La viroj, virinoj, infanoj fuĝis antaŭ li. Eĉ la hundoj kaj porkoj malaperis, kiam ne plaĉis al la reĝo ŝirmiĝi sub mato. La du ĉefministroj estis teruritaj de Bunster, kiu anstataŭ diskuti ian ajn aferon preferis pugnobati.

Kaj sur Lord Howe venis Mauki, por labori por Bunster dum ok kaj duono longaj jaroj. Ne eblis eskapi el Lord Howe. Ĉiel, io ajn okazu, Bunster kaj li estis kunligitaj. Bunster pezis du cent funtojn. Mauki pezis cent dek. Bunster estis degenerinta brutalo. Sed Mauki estis primitiva sovaĝulo. Ambaŭ havis siajn proprajn volojn kaj agmanierojn.

Mauki havis neniun ideon pri la tipo de mastro, por kiu li devos labori. Li ne havis averton, li do konkludis, kompreneble, ke Bunster estos same kiel aliaj blankuloj, drinkanta multan viskion, reganta kaj donanta regulojn, plenumanta siajn promesojn, kaj neniam frapanta serviston senkiale. Bunster havis antaŭavantaĝon. Li sciis ĉion pri Mauki kaj ĝojegis pri superregi lin. Lia antaŭa kuiristo suferis pri rompita brako kaj dismuntita ŝultro, tial li donis al Mauki postenon de kuiristo kaj servisto.

Kaj Mauki rapide lernis, ke ekzistas blankuloj, kaj aliaj blankuloj. La tago mem, kiam la skuno foriris li ricevis la ordonon aĉeti kokidon de Samesee, la misiisto deveninta de Tongo. Sed Samesee estis veturinta al la alia flanko de la lagono kaj ne revenos antaŭ tri tagoj. Mauki revenis kun tiu informo. Li grimpis la krutan ŝtuparon (la domo estis konstruita sur fostaro, dek du futojn super la sablo), kaj eniris en la salonon por raporti. La komercisto petis la kokidon. Mauki malfermis la buŝon por klarigi la foriron de la misiisto. Sed Bunster tute ne zorgis pri la klarigo. Li frapis per sia pugno. La bato trafis la buŝon de Mauki kaj levis lin en la aeron. Li flugis tra la enirejo, ĝis la alia flanko de la verando, rompis la manrelon, kaj falis sur la sablon.

Liaj lipoj estis senforma ŝveliĝinta maso, kaj lia buŝo plena de sango kaj rompitaj dentoj.

"Tio instruos al vi, ke respondi ne plaĉas al mi", kriis la komercisto, ruĝa pro kolero, rigardante lin super la rompita manrelo.

Mauki neniam renkontis tian blankulon, kaj li decidis obeemiĝi kaj neniam ofendi lin. Li vidis la barkajn virojn brutale traktitaj, kaj unu el ili enkatenigita sen manĝo dum tri tagoj pro rompo de remapogilo dum remado. Kaj li aŭdis la klaĉadoj de la vilaĝo kaj eksciis kial Bunster edziĝis trian fojon al virino, kiun li perforte prenis, kiel ĉiuj scias. La unua kaj dua edzinoj kuŝas en la tombejoj, sub la blanka koralsablo, kun koralaj ŝtonoj ĉe siaj piedoj kaj kapo. Oni diris, ke ili mortis pro la batoj, kiujn li donis al ili. Li certe batadis la trian, kiel Mauki mem povis vidi.

Sed ne ekzistis rimedo por ne ofendi la blankulon, kiu ŝajnis esti ofendita de la vivo mem. Kiam Mauki silentis, li estis batata kaj nomata malsociema bruto. Kiam li parolis, li estis batata pro respondemo. Kiam li havis seriozan mienon, Bunster akuzis lin pri komploto kaj donis antaŭgardan draŝadon. Kiam li strebis esti gaja kaj rideti, li estis akuzita moki sian mastran moŝton kaj ricevis bastonadon. Bunster estis demonon.

La vilaĝo estus malaperiginta lin, se ĝi ne memorus la lecionon de la tri skunoj. Ĝi tamen estus malaperiginta lin, se estus ĝangalo kien fuĝi. Sed tiel, kiel la afero statis, el la mortigo de blankulo, de iu ajn blankulo, rezultos la alveno de militŝipo, kiu mortigos la kulpulojn kaj tranĉos la valorajn kokosojn. Estis ankaŭ la barkaj viroj, kiuj ja estis pretaj akcidente dronigi lin ĉe la unua ebleco renversi la barkon. Nu, Bunster atentegis, ke la barko ne renversiĝu.

Mauki estis de malsimila esenco, kaj tial, ke eskapi el Lord Howe ne eblis dum Bunster vivas, li decidis mortigi la blankulon. La problemo estis, ke li neniam trovis favoran okazon. Bunster estis ĉiam singarda. Liaj revolveroj estis tage kaj nokte pretaj por pafi. Li permesis al neniu pasi malantaŭ lia dorso, kiel Mauki lernis per multaj ĝissvenaj batadoj. Bunster sciis, ke li devis pli timi tiun kvietmienan, mildvizaĝan viron de Malaita ol la tutan loĝantaron de Lord Howe. Kaj tio aldonis spicaĵon al la turmentada programo, kiun li estis efektiviganta. Kaj Mauki estis obeema, akceptis la punojn, kaj atendis.

Ĉiuj aliaj blankuloj estis respektintaj liajn tambojn, sed ne Bunster.

La semajna porcio de tabako de Mauki estis du bastonetoj. Bunster donis ilin al sia edzino kaj ordonis al Mauki akcepti ilin el ŝia mano. Sed tio ne eblis, kaj Mauki foriris sen sia tabako. Same li estis devigita forlasi multajn manĝojn kaj malsati dum pluraj tagoj. Li ricevis la ordonon fari supon el la dikaj ruditapoj vivantaj en la lagono. Tion li ne povis fari ĉar ruditapoj estas tambo. Ses sinsekvajn fojojn li rifuzis tuŝi la ruditapojn, kaj ses fojojn li estis batita ĝis sveno. Bunster sciis, ke la servisto preferis morti, sed li nomis lian rifuzon ribelado, kaj estis mortiginta lin se ekzistus alia kuiristo por anstataŭi lin.

Unu el la preferaj petoloj de la komercisto esti preni la krispajn buklojn de Mauki kaj frapigi lian kapon kontraŭ la muron. Alia petolo estis surprize proksimiĝi al Mauki kaj premegi la ardan ekstremaĵon de sia cigaro sur lian karnon. Tion Bunster nomis vakcinado, kaj ĉiun semajnon Mauki estis multfoje vakcinita. Iam, dum kolerego, Bunster fortiris la tastenilon el la nazo de Mauki, tiel disŝirante la kartilagon.

"Ho! Kia muzelo!" li komentis, kiam li vidis la faritajn damaĝojn.

Ŝarka haŭto similas al smirga papero, sed raja haŭto estas kvazaŭ raspilo. En la sudaj maroj, la indiĝenoj uzas ĝin kiel rabotilon por glatigi kanuojn kaj remilojn. Bunster havis ganton el raja haŭto. La unuan fojon, kiam li provis ĝin sur Mauki, per unu froto li skrapis lian dorsan haŭton de la kolo ĝis la akselo. Bunster estis tre kontenta. Li gustumigis la ganton al sia edzino kaj vaste provis ĝin sur la barkaj viroj. Ambaŭ ĉefministroj venis por frotado, kaj ili devis rideti kaj preni ĝin kiel ŝercon.

"Ridu, skorzonero, ridu!" li diris al ili.

Mauki estis tiu, kiu plej ricevis la ganton. Ne eĉ unu tago pasis sen kareso de ĝi. Okazis fojoj, kiam la perdo de tiom da epidermo malhelpis lin dormi nokte, kaj ofte la duoncikatriĝinta areo estis denove senhaŭtigita de la petolema S-ro Bunster. Mauki daŭrigis sian paciencan atenton, certa, ke iam, pli malpli baldaŭ, lia okazo alvenos. Kaj li precize sciis tion, kion li faros, ĝis la plej etaj detaloj, kiam tiu tempo alvenos.

Iun matenon Bunster ellitiĝis en animstato ema por draŝi la tutan universon. Li startis kun Mauki, kaj haltis kun Mauki, kaj intertempe batsvenigis sian edzinon kaj tanis la haŭton de ĉiuj barkaj viroj. Ĉe matenmanĝo li taksis la kafon pisaĵo kaj ĵetis la bolantan enhavon de la taso al la vizaĝo de Mauki. Je la deka Bunster febrotremis, kaj duonhoro pli poste li estis varmega pro febro. Tio ne estis kutima krizo. Ĝi maligniĝis kaj pligraviĝis kiel marĉofebro. Pasis la tagoj kaj li pli kaj pli malfortiĝis, neniam ellitiĝante. Mauki atendis kaj gvatis dum lia haŭto resaniĝis. Li ordonis la barkajn virojn porti la kutron ĝis la strando, glatigi ĝian karenon kaj kontroli ĝian ĝeneralan bonstaton. Ili pensis, ke la ordono venas de Bunster kaj obeis. Sed tiun momenton Bunster kuŝis senkonscie kaj ne donis ordonojn. Tio estis la okazo por Mauki, sed li plu atendis.

Kiam la plej malbona estis pasinta, kaj Bunster kuŝis konscie resaniĝanta, sed malforta kiel bebo, Mauki pakis en sian kofron siajn kelkajn bagatelaĵojn, inter ili la tenilon de ĉina taso. Poste li iris ĝis la vilaĝo, kiel li interparolis kun la reĝo kaj liaj du ĉefministroj.

"Tiu ulo Bunster, li tiu ulo, ĉu vi ŝati li multe? Li demandis.

Ili klarigis unuvoĉe, ke ili tute ne ŝatis la komerciston. La ministroj ŝutis recitadon de ĉiuj maldignaĵoj kaj ofendoj, kiuj estis trafintaj ilin. La reĝo nervokolapsis kaj ekploris. Mauki krude interrompis.

"Vi koni mi, mi ĉefo en mia lando. Vi ne ŝati blanka mastro. Ankaŭ mi ne ŝati li. Multe kokosnuksoj vi meti en kutro, cent kokosnuksoj, du cent kokosnuksoj, tri cent kokosnuksoj. Tio fini, vi iri dormi. Ĉiuj kanakoj iri dormi multe. Kiam granda bona bruo en domo, vi ne povi aŭdi tiu bruo. Vi ĉiuj tre multe forte dormi."

Sammaniere li alparolis la barkajn virojn. Kaj li ordonis al la edzino de Bunster, ke ŝi reiru al ŝia familidomo. Se ŝi estus rifuzinta, li estus en dilemo, ĉar lia tambo ne ebligas lin tuŝi ŝin.

Post kiam la domo estis senhoma, li eniris en la dormoĉambron, kie la komercisto kuŝis duondormanta. Mauki unue forprenis la revolverojn, kaj metis la ganton el raja haŭto. La unua averto, kiu trafis Bunster, estis bato de la ganto kiu senhaŭtigis la tutan longon de lia nazo.

"Tio bona, ĉu ne?" rikanis Mauki inter du batoj, unu kiu lasis la frunton senhaŭta kaj la alia skrapis la duonon de lia vizaĝo. "Ridu, skorzonero, ridu!"

Mauki ĝisfunde faris la taskon, kaj la kanakoj, kaŝitaj en siaj domoj, aŭdis la "grandan bonan bruon", kiun estis faranta Bunster kaj plu faris dum almenaŭ unu horo.

Kiam Mauki finis, li portis la ŝipkompason kaj ĉiujn fusilojn kaj municiojn al la kutro, kiun li balastis per kestoj da tabako. Ja dum li estis tion faranta, hida senhaŭtaĵo eliris el la domo kaj kuris kriegante al la strando ĝis ĝi falis en la sablon kaj grimacis kaj balbutis sub ardega suno. Mauki rigardis ĝin kaj hezitis. Fine, li iris por tranĉi la kapon, kiun li volvis en maton kaj metis en la poban ŝrankon de la kutro.

Tiel profunde dormis la kanakoj dum tiu longa varma tago, ke ili ne vidis la kutron trairi la ŝanelon kaj direktiĝi suden, lofante la alizeon. Kaj la kutro neniam estis vidita dum la longa boardo al la marbordoj de Ysabel, nek dum la teda boardado de tie ĝis Malaita. Li albordiĝis en Port-Adams kun trezoro de fusiloj kaj tabako, kiel iu ajn homo neniam posedis. Sed li ne haltis tie. Li estis preninta blankulan kapon, kaj nur la ĝangalo povos protekti lin. Tiel, li revenis al la ĝangalaj vilaĝoj, kie li pafis la maljunan Fanfao kaj seson da aliaj ĉefoj kaj faris sin la ĉefon de ĉiuj vilaĝoj. Kiam lia patro mortis, la frato de Mauki regis en Port-Adams, kaj la kuniĝo de la marbordaj kaj ĝangalaj homoj iĝis la plej forta el la deko da batalantaj triboj de Malaita.

Pli ol la britan registaron Mauki timis la ĉiopotencan Moongleam Soap Company, kaj iun tagon mesaĝo alvenis al li en la ĝangalon, rememoriganta al li, ke li ŝuldas al la kompanio ok kaj duono jarojn da laboro. Li resendis aproban respondon, kaj jen aperis la neevitebla blankulo, kapitano de skuno, la sola blankulo, kiu dum la regno de Mauki riskis eniri en la ĝangalon kaj eliris vivanta. Tiu viro, ne nur eliris, sed ankaŭ kunportis sep cent kvindek dolarojn en oraj suverenoj, la prezon de ok jaroj kaj duono da laboro plus la koston de iuj fusiloj kaj kestoj da tabako.

Mauki ne plu pezas cent dek funtojn. Lia ventra cirkonferenco estas trioble la iama kaj li havas kvar edzinojn. Li havas multajn aliajn aĵojn, fusilojn kaj revolverojn, tenilon de ĉina tetaso, kaj bonegan kolekton de ĝangalulaj kapoj. Sed pli valora ol la tuta kolekto estas alia kapo, perfekte sekigita kaj prizorgita, kun sablokolora hararo kaj flaveca barbo, kiun li gardas envolvita en plej fajna teksaĵo de lava-lava. Kiam li ekmilitas kun vilaĝoj ekster lia regno, li ĉiam elirigas la kapon, kaj sola en ŝia vegetaĵa palaco, li longe kaj solene kontemplas ĝin. Dum tiaj momentoj funebra silento falas sur la vilaĝon, kaj eĉ nigruletoj ne aŭdacas brueti. La kapo estas taksita la plej potenca demonaĵo sur Malaita, kaj el ĝia posedo rezultas la tuta potenco de Mauki.


1Ekzistas Port-Adam, natura haveno de la sud-orienta marbordo de Malaita, en la insularo Salomonoj.

2Franca vorto, vaste uzata en tiu regiono por nomi holoturiojn.

3Kugloj, kies pli mola antaŭparto dispremiĝas por pli grave vundi, pafitaj per fusiloj de la marko Snider-Enfield uzitaj en la Brita armeo inter 1853 kaj 1874, kaj poste ŝakre venditaj.

4Lunglima sapo Kompanio

5Loka nomo de la polinezia pareo.

6Nova Georgio, grupo de insuloj en la Salomonaj insuloj.

7Temas pri la biŝlama (misprononco de "bêche de mer") lingvo, tiea kreola lingvo bazita sur la angla.

8Ĉefa urbo de la insuloj Florida.

9Izolita insularo apartenanta al Salomonoj.

10Insuleto ĉe la sudo de la insulo Makira (tiama San Cristobal).

11Insuleto situanta norde de Makira.

12Unu el la unuaj turismaj entreprenoj, kreita en Anglio en 1841. La grupo Thomas Cook bankrotis en 2019.

13Insuleto norde de Guadalcanal.

14Ekzistas insuleto Gavutu apud la insulo Florida.

Commentaires