Articles

Jack LONDON - Mauki (1909)

Image
  Jack LONDON     Tiun novelon Jack London verkis, kiam li estis naviganta sur sia keĉo Snark, dum unu jaro, inter la insuloj Salomono. La rakonto baziĝas sur realaj okazaĵoj. Ĝi estis unue publikigita en 1909 en Hampston's Magazine antaŭ ol esti inkluzivita en la kolekto "Rakontoj pri sudaj maroj" en 1911. Ĝi estas terura priskribo de la sovaĝeco de la lokaj melanezianoj, kaj ankaŭ, kaj precipe, de la krueleco de koloniistoj en tiu regiono.   Mauki Li pezis cent dek funtojn. Liaj hararo estis krispa kaj negreca, kaj li estis nigra. Li estis aparte nigra. Li estis nek blunigra, nek purpurnigra, sed prunnigra. Lia nomo estis Mauki, kaj li estis filo de ĉefo. Li havis tri tambojn. Tambo estas melanezia vorto por tabuo, kaj ĝi estas samdevena, kiel tiu polinezia vorto. La tri tamboj de Mauki estis la jenaj: unue, li ne devas premi manon de virino, nek lasi virinan manon tuŝi lin nek iun ajn el liaj propraĵoj. Due, li ne devas manĝi ruditapojn, nek iun...

George SAND - Tosto (1832)

Image
  George SAND   Temas pri mallonga novelo de Georges Sand verkita en 1832, kiam ŝi estis 28 jara.       Tosto  En 1634 aŭ 1635, la guberniestro de Berg-op-Zoom, kiu nomiĝis, mi kredas, Sneyders (se mi eraras kontraŭ la historio, bonvolu korekti), Sneyders (ni nomu lin tiel ĝis vi bonvolos korekti aŭ konfirmi la fakton), Sneyders, mi do diras, estis ĵus edziĝinta al la bela Juana y Mecilla y ... (mi maltrudu al vi ŝiajn aliajn nomojn, ja senutile raporteblajn por kompreni tiun rakonteton, kiel vi konstatos). Doña Juana, naskiĝinta sub la bela hispana ĉielo, estis sekvinta sian familion en Flandrujon, kiun la hispanoj tiam estis regantaj, kiel vi scias. Holando, najbara lando, sammora kaj samklimata, plimalpli bone vivis kun siaj flandraj najbaroj, kaj oni ofte vidis la riĉajn familiojn de Nederlando reori la polvoplenajn blazonojn de kastiliaj nobeloj, en aliaj vortoj, la bonaj kaj pezaj negocistoj de la bordoj de Dejlo kaj Skeldo akiri la blankan manon de ...

Théophile GAUTIER - La mumia piedo (1840)

Image
  Théophile GAUTIER Temas pri unu el la fantastaj noveloj de Théophile Gauthier (Teofil' Gotie') verkita en 1840 , kiam li estis 29 jara. Lia plej fama romano Le capitaine Fracasse (Kapitano Frakaso), kiun mi legis kiam mi estis 12 jara, inspiris dekon da filmoj, kvar aŭ kvin televidseriojn, kaj nenombreblajn teatrajn adaptaĵojn.     La mumia piedo    Mi estis enirinta, pro senokupeco, ĉe unu el tiuj vendistoj de kuriozaĵoj, nomitaj brikabrakistoj en la pariza slango, tiom perfekte nekomprenebla por la cetero de la francoj. Verŝajne vi jam okulumis, tra montrofenestro, al kelkaj el tiaj butikoj, kiuj tiom multobliĝis de kiam furoriĝis aĉeti malnovajn meblojn, kaj la plej banala kambiŝanĝisto opiniis necese havi sian mezepokan ĉambron . Temas pri afero, kiu konsistas same el feraĵa butiko, el tapiŝvendejo, el alkemiista laboratorio kaj el pentrista ateliero. En tiuj misteraj grotoj kie ŝutroj filtras moderan taglumon, tio, kio estas plej malnova estas polvo. Ĝ...