Articles

Émile ZOLA - La vilaĝeto (1870)

Image
 Émile ZOLA   Ĉi tiu rakonteto de Zola estis verkita post terura batalo dum la milito inter Francio kaj Prusio en 1870. Ĝi estis poste integrita en la kolekto " Nouveaux contes à Ninon " (Novaj rakontoj por Ninon). La vilaĝeto, kiun li rakontas, estis en Francio, sed oni povas legi tiun tekston pensante pri hodiaŭa vilaĝeto en Ukrainio, kompreneble, sed ankaŭ en Etiopio, en Sirio, en Birmanio, kie tiaj vilaĝetoj bedaŭrinde ne mankas... La vilaĝeto I Kie ĝi estas, la vilaĝeto? En kiu terenfaldo ĝi kaŝas siajn blankajn domojn? Ĉu ili ariĝas ĉirkaŭ preĝejo, en la fundo de iu kaveto? Aŭ laŭlonge de granda vojo ili sinsekve kaj gaje iras? Aŭ eble, ĉu ili grimpas sur deklivon, kvazaŭ kapricaj kaprinoj, etaĝigante kaj duonkaŝante siajn ruĝajn tegmentojn en verdaĵoj? Ĉu ĝi havas nomon agrabla por la oreloj, la vilaĝeto? Ĉu temas pri milda nomo, facila por francaj lipoj, aŭ ia germana nomo, raspa, kun hirtaj konsonantoj, raŭka kiel korva krio? Kaj, ĉu oni rikoltas triti...

Atahualpa YUPANQUI - Demandetoj pri Dio (1969)

Image
  Atahualpa YUPANQUI Jen alia kanzono de li, kiun mi provis traduki. https://www.youtube.com/watch?v=Z81bPPknxDU   Demandetoj pri Dio Iun tagon, mi demandis: avoĉjo kie estas dio? Avoĉjo malĝojiĝis, nenion li respondis. Avoĉjo en la kampoj mortis sen preĝo nek konfeso, indianoj lin sepultis: kanfluto kaj tamburo. Iom poste mi demandis: paĉjo kion vi scias pri dio? Paĉjo serioziĝis, nenion li respondis. Paĉjo mortis en la mino sen flegado nek protekto, koloron de minista sango havas la oro de l'mastro. Mia frato vivas en la montoj kaj konas neniun floron, ŝvito, malario kaj serpentoj ĉirkaŭas arbohakiston. Neniu demandu al li ĉu li jam renkontis dion, lia domo neniam ricevis tiom gravan sinjoron. Paŝante sur vojoj mi kantas kaj kiam estas en prizono, mi aŭdas la voĉon de homoj kiuj pli bone ol mi kantas. Sur la tero estas afero pli grava ol tiu de dio: ke neniu sputu sangon por aliula bonstato. Ĉu dio mizerulojn vartas? eble jes, kaj eble ne. Tamen mi certas, ke...

Giovanni VERGA - Kamparana kavalireco (1880)

Image
  Giovanni VERGA  Tiun faman novelon Giovanni Verga verkis en 1880, ĝi apartenas al la novelaro Vita dei campi (Vivo de la kampoj), kaj laŭdire rakontas realan okazintaĵon. Ĝi havis tiel grandan sukceson, ke ĝi estis multfoje transverkita: en 1890 la komponisto Pietro Mascagni verkis operon kun la sama titolo, Verga mem faris teatraĵon el ĝi en 1894, kaj la nombro de filmoj, kiujn ĝi inspiris ekde eĉ 1910, estas preskaŭ nekalkulebla.     Kamparana kavalireco Turiddu Macca filo de nja Nunzia, post kiam li estis reveninta el militservo, ĉiun dimanĉon pavis en la stratoj kun sia uniformo de bersaljero 1 kaj sia ruĝa fezo, kiu similis al tiu de foira nekromanciisto malantaŭ sia vendotablo kun enkaĝigitaj kanarioj. La knabinoj perrigarde manĝis lin, kiam ili iris al meso kun la nazo en sia mantelo, kaj la buboj zumis ĉirkaŭ li, kvazaŭ muŝoj. Li havis pipon kun rajdanta reĝo sur ĝi, ŝajne viva, kaj li fajrigis siajn alumetojn sur la postaĵo de si...

STENDHAL - Vanina Vanini (1829)

Image
  STENDHAL  Temas pri novelo de Stendhal, kiun li verkis post lia forpelo en 1821 el Milano, kies regantoj suspektis lin pri simpatio al movado de Carbonari. Ĝi aperis en 1829 en la revuo Revue de Paris , kaj poste estis inkluzivita en la postmorta kolekto "Italaj Kronikoj" en 1855. Vanina Vanini Tiam estis vespero de la printempo de 182.. La tuta Romo estis moviĝanta: S-ro duko de B**, tiu fama bankisto, donis balon en sia nova palaco de la placo de Venecio. Ĉion, kio la artoj italaj, kio la luksoj de Parizo kaj Londono povas plej belege produkti oni estis uzintaj por plibeligi tiun palacon. Amaso da homoj kunkuris. La blondaj kaj sindetenemaj belulinoj de la nobela Anglujo estis petintaj la honoron partopreni la balon, ili amase alvenis. La plej belaj virinoj de Romo vetbatalis kun ili pri la beleca premio. Junulino, kies okula brilo kaj ebona hararo signis kiel romaninon, eniris kondukita de sia patro. Ĉiuj rigardoj sekvis ŝin. Rimarkinda orgojlo flagris en ...