Giovanni VERGA - Kamparana kavalireco (1880)

 

Giovanni VERGA


 Tiun faman novelon Giovanni Verga verkis en 1880, ĝi apartenas al la novelaro Vita dei campi (Vivo de la kampoj), kaj laŭdire rakontas realan okazintaĵon.

Ĝi havis tiel grandan sukceson, ke ĝi estis multfoje transverkita: en 1890 la komponisto Pietro Mascagni verkis operon kun la sama titolo, Verga mem faris teatraĵon el ĝi en 1894, kaj la nombro de filmoj, kiujn ĝi inspiris ekde eĉ 1910, estas preskaŭ nekalkulebla.

 

 

Kamparana kavalireco

Turiddu Macca filo de nja Nunzia, post kiam li estis reveninta el militservo, ĉiun dimanĉon pavis en la stratoj kun sia uniformo de bersaljero1 kaj sia ruĝa fezo, kiu similis al tiu de foira nekromanciisto malantaŭ sia vendotablo kun enkaĝigitaj kanarioj. La knabinoj perrigarde manĝis lin, kiam ili iris al meso kun la nazo en sia mantelo, kaj la buboj zumis ĉirkaŭ li, kvazaŭ muŝoj. Li havis pipon kun rajdanta reĝo sur ĝi, ŝajne viva, kaj li fajrigis siajn alumetojn sur la postaĵo de sia pantalono, levante kruron, kvazaŭ li estis piedbatonta iun.

Sed kun ĉio tio, Lola, filino de intendanto Angelo montriĝis nek en meso nek sur sia balkono, ĉar ŝi fianĉiniĝis kun iu de Licodia2, kiu estis ĉaristo kaj havis kvar mulojn el Sortino3 en sia stalo. Komence, kiam Turiddu eksciis tion, sankta demonego! li volis forŝiri lian intestaron el la ventro, li volis forŝiri el tiu de Licodia! Sed li ne faris tion, li kvietigis sian koleron irante kanti ĉiujn amplorigajn kanzonojn, kiujn li konis, sub la fenestro de la belulino.

- Ĉu Turiddu de nja Nunzia ne havas alion farendan, diris la najbaroj, ol pasigi la noktojn kantante, kvazaŭ soleca pasero?

Fine, li hazarde renkontis Lolan, kiu revenis de pilgrimado al Madono de danĝero, kaj kiu vidante lin nek blankiĝis, nek ruĝiĝis, kvazaŭ li ne koncernis ŝin.

- Benata estas tiu, kiu vidas vin! li diris al ŝi.

- Ho, kompano Turiddu, oni diris al mi, ke vi revenis la unuan de ĉi monato.

-Al mi, oni diris ankaŭ alian aferon! li respondis. Ĉu estas vere, ke vi edziniĝos kun kompano Alfio, la ĉaristo?

-Se temas pri la volo de Dio! respondis Lola tirante sur sian mentonon la du pintojn de sia tuketo.

-La volon de Dio vi faras severa aŭ milda laŭ via plaĉo! Kaj la volo de Dio estis, ke mi revenu el tiel fora loko por trovi tiajn belajn novaĵojn, nja Lola!

La kompatindulo daŭre provis aspekti brava, sed lia voĉo estis raŭkiĝinta. Kaj li marŝis balanciĝante malantaŭ la knabino kun la kvasto de la fezo dancanta tien kaj reen sur liaj ŝultroj. Ŝiaflanke, en sia konscio, ŝi bedaŭris vidi lin kun tia mismiena vizaĝo, sed ŝi ne emis flati lin per agrablaj vortoj.

-Aŭskultu, kompano Turiddu, ŝi fine diris, lasu min atingi miajn amikinojn. Kion oni dirus, en la vilaĝo, se oni vidus min kun vi?

-Prave, respondis Turiddu, nun, ke vi estas edziniĝonta kun kompano Alfio, kiu havas kvar mulojn en la stalo, oni ne devas priklaĉi vin. Kompense, mia patrino, povrulino, devis vendi la nian brunan mulinon, kaj tiun kampeton de vito ĉe la ŝoseo, kiam mi estis soldato. Pasis la tempo, kiam Berta ŝpinis, kaj vi ne plu pensas pri la tempo, kiam ni diskutis ĉe la fenestro de la korto, kaj vi donacis al mi tiun tuketon, antaŭ ol mi foriris, kaj Dio scias, kiom da larmoj mi ploris en ĝi, ekirante tiel foren, ĝis kie la nomo de nia vilaĝo tute forgesiĝas. Nun adiaŭ, nja Lola, ni ŝajnigu, ke pluvis kaj pluvĉesis4, kaj nia amikeco finiĝis.

Nja Lola edziniĝis kun la ĉaristo, kaj dimanĉe iris sur sian balkonon, kun siaj manoj sur la ventro, por vidigi ĉiujn orajn ringojn, kiujn donacis ŝia edzo. Turiddu pasis kaj repasis en la strateto, kun sia pipo en buŝo kaj siaj manoj en poŝo, kun indiferenta mieno kaj rigardante la knabinojn. Sed ene ronĝis lin la ideo, ke la edzo de Lola havas ĉiun tiun oron, kaj ke ŝi ŝajnigas, kvazaŭ ŝi ne rimarkas lin, kiam li pasas.

-Mi prifriponos ŝin sub ŝiaj propraj okuloj, tiun hundinaĉon, li grumblis.

Vidalvide de kompano Alfio, troviĝis mastro Cola, la vitkulturisto, kiu laŭdire estis riĉa kiel porkego, kaj havis filinon ĉe si. Turiddu tiom diris kaj faris, ke li estis dungita kiel gardisto de mastro Cola, kaj li ekvizitadis la domon, kaj tie diradis galantajn vortojn al la knabino.

-Kial vi ne iras diri al nja Lola tiujn belaĵojn? respondis Santa.

-Nja Lola estas granda damo! Nja Lola edziniĝis kun kronita reĝo, nun.

-Mi ne meritas kronitajn reĝojn.

-Vi valoras centon da Lola, kaj mi konas iun, kiu ne rigardos njan Lola, nek ŝian sanktulon, kiam vi ĉeestas, ĉar nja Lola, ne dignas alporti al vi viajn ŝuojn, ne dignas.

-La vulpo, kiu ne povas atingi uvaron...

-Diris: kiel bela vi estas, mia uvareto.5

-Ej! Tiuj manoj, kompano Turiddu.

-Ĉu vi timas, ke mi manĝu vin?

-Timas mi nek vin, nek vian dion.

-He! Via patrino estis de Licodia, ni scias tion! Vi havas kvereleman sangon! Hu! Mi povus manĝi vin per miaj okuloj.

-Manĝu min ja perokule, ni ne faru pecetojn, sed dume tiru tiun faskon por mi.

-Por vi mi tirus la tutan domon, mi tirus!

Ŝi, por ne ruĝiĝi, ĵetis al li ŝtipon, kiun ŝi havis ĉe la mano, kaj mirakle ne trafis lin.

-Ni hastu, ĉar babilado ne kunligas vitbranĉojn.

-Se mi estus riĉa, mi serĉus edzinon saman kiel vi, nja Santa.

-Mi ne edziniĝos kun kronita reĝo kiel nja Lola, sed ankaŭ mi havos doton, kiam la Sinjoro sendos iun al mi.

-Ni ja scias, ke vi estas riĉa, ni scias!

-Se vi scias, hastu, ĉar paĉjo estas venonta, kaj mi ne volas, ke li trovu min en la korto.

La paĉjo komencis havi vinagron en la mieno, sed la filino ŝajnigis, ke ŝi ne rimarkas tion. Ĉar la kvasto de la bersagliera fezo tiklis ŝian koron, kaj ĉiam balanciĝis antaŭ ŝiaj okuloj. Tial, ke la paĉjo baris la pordon al Turiddu, la filino malfermis al li la fenestron, kaj restis babilanta kun li ĉiujn vesperojn, kaj la tuta najbararo nur parolis pri tio.

-Mi freneziĝas por vi, diris Turiddu, kaj mi perdas dormon kaj apetiton.

-Babilado!

-Mi volus esti la filo de Viktoro Emanuelo6 por edziĝi kun vi!

-Babilado!

-Je la Madono, mi manĝus vin kiel panon!

-Babilado

-Ha! Per mia honoro!

-Ha! Mamma mia!7

Lola, kiu ĉiuvespere aŭskultis, kaŝita malantaŭ la vazo de bazilio8, kaj tial paliĝis kaj ruĝiĝis, iun tagon vokis Turiddu-n.

-Ĉu tiel, kompano Turiddu, vi ne plu salutas la malnovajn amikojn?

-Sed! vespiris la junulo, benita estu tiu, kiu povas saluti vin!

-Se vi intencas saluti min, vi ja scias, kie mi loĝas! respondis Lola.

Turiddu revenis tiom ofte por saluti ŝin, ke Santa konsciiĝis pri tio, kaj klakfermis sian fenestron al lia nazo. La najbaroj ridetante aŭ kapsignante fingromontris la pasantan bersaglieron. La edzo de Lola estis vizitanta foirojn kun siaj mulinoj.

-Dimanĉon, mi volas iri al konfeso, ĉar pasintan nokton mi sonĝis pri nigra uvo9! diris Lola.

-Ne zorgu! Ne zorgu! petegis Turiddu.

-Mi iros. Nun, ke pasko proksimiĝas, mia edzo volos scii, kial mi ne iris por konfesado.

-Ha! susuris Santa, filino de mastro Cola, kiu surgenue atendis sian vicon por konfesejo, kie Lola estis lesivanta siajn pekojn, je mia animo, mi ne sendos vin al Romo por pentofaro!

Kompano Alfio revenis kun siaj mulinoj, kaj amaso da soldoj, kaj li portis al sia edzino, kiel donacon, belan robon por la festoj.

-Vi pravas porti donacojn al ŝi, susuris al li Santa la najbarino, ĉar dum vi forestis via edzino ornamis vian domon!10

Kompano Alfio estis el tiuj fieraj kaj fanfaronaj ĉaristoj, kiuj portis surorele siajn ĉapojn, kaj aŭdinte tiel paroli pri sia edzino li paliĝis, kvazaŭ ponardo frapis lin.

-Sankta diablo! li ekkriis, se vi erare vidis, mi ne lasos al vi eĉ la okulojn por plori! Al vi, kaj al via tuta parencaro!

-Mi kutime ne ploras! respondis Santa. Mi eĉ ne ploris, kiam mi vidis Turiddu filon de nja Nunzia eniri nokte en la domon de via edzino.

-En ordo, respondis kompano Alfio, kaj dankegon.

Turiddu, ĉar nun la virkato estis reveninta, ne plu vizitis tage la strateton, kaj kuracis sin de sia malkontento en la trinkejo, kun siaj amikoj. La paskan antaŭvesperon, ili havis pladon da kolbasoj sur la tablo. Kiam kompano Alfio eniris, nur per la maniero per kiu li fiksis siajn okulojn al li, Turiddu komprenis, ke li estis veninta por tiu afero, kaj demetis sian forkon sur la pladon.

-Ĉu vi havas ordonojn por mi, kompano Alfio? li diris.

-Neniun peton, kompano Turiddu, sed mi ne vidis vin delonge, kaj mi volas diskuti pri tiu afero, kiun vi scias.

Komence Turiddu volis doni al li glason por trinki, sed kompano Alfio flankenpuŝis ĝin. Do Turiddu stariĝis kaj diris:

-Jen mi, kompano Alfio.

La ĉaristo brakumis lin.

-Se morgaŭ matene vi venos al la opuntiaro de Canziria, ni povos diskuti pri tiu afero, kompano.

-Atendu min sur la vojo ĉe la sunleviĝo, kaj ni iros kune.

Kun tiuj vortoj, ili interŝanĝis spitkison. Turiddu premis inter siaj dentoj la orelon de la ĉaristo, kaj tiel li solene promesis ne malesti. Liaj amikoj estis silente lasintaj la kolbasojn kaj akompanis Turiddun ĝis lia domo. Nja Nunzia, kompadinda, ĉiun vesperon atendis lin ĝis malfrue.

-Panjo, diris Turiddu al ŝi, ĉu vi memoras, kiam mi foriris kiel soldato kaj vi kredis, ke mi ne plu revenos? Donu kison saman al la tiama, ĉar morgaŭ matene mi foriros tre foren.

Antaŭ la sunleviĝo, li prenis sian risortotranĉilon, kiun li estis kaŝinta sub la fojnon, kiam li foriris kiel konskripto, kaj ekiris al la opuntiaro de Canziria.

-Ho! Jesumaria! Kien vi iras tiel haste? time plorĝemis Lola, kiam ŝia edzo estis elironta.

-Mi iras proksimen, respondis kompano Alfio, sed estus pli bone por vi, se mi ne plu revenus.

Lola, en sia ĉemizo, preĝis ĉe la litpiedo, premante sur siaj lipoj la rozarion, kiun frato Bernardino portis al ŝi el la Sanktaj Lokoj, kaj recitis ĉiujn Avemariajn, kiujn ĝi povis enhavi.

-Kompano Alfio, ekdiris Turiddu post kelkaj paŝoj apud sia kunulo, kiu restis silenta kun lia ĉapo super la okuloj, mi scias, same kiel veras Dio, ke mi malpravis, kaj lasus min mortigi. Sed antaŭ ol veni ĉi tien, mi vidis mian maljunan panjon, kiu ellitiĝis por vidi min foriri pretekstante prizorgi la kokejon, kvazaŭ ŝia koro alparolis ŝin. Kaj same kiel veras Dio, mi mortigos vin por ne plorigi mian maljunan panjon.

-Tio tute taŭgas, respondis Alfio, demetante sian jakon, kaj ni ambaŭ firme pikos.

Ambaŭ estis bravaj skermantoj. Turiddu akceptis la unuan baton, kaj preskaŭ ricevis ĝin en sian brakon. Li rebatis, rebatis bone, kaj trafis ingvenon.

-Ah! kompano Turiddu! vi vere intencas mortigi min!

-Jes, mi tion diris al vi. Nun, ĉar mi vidis mian maljunulinon en la kokejo, ŝajnas, ke mi ĉiam havas ŝin antaŭ miaj okuloj.

-Bone malfermu ilin, viajn okulojn! kriis komparo Alfio, ĉar mi estas redononta al vi laŭmezure.

Li singarde buliĝis por gardi sian maldekstran manon sur la vundo, kiu doloris, kaj lia kubuto preskaŭ tuŝis la teron. Li rapide prenis manplenon da polvo kaj ĵetis ĝin al la okuloj de sia kontraŭulo.

-Ah! kriegis Turiddu blindigita, mi estas morta.

Li provis savi sin, farante senesperajn saltojn malantaŭen, sed Kompano Alfio reatingis lin per alia frapo en la stomakon, kaj trian en la gorĝon.

-Kaj tri! Tiu estas pro la domo, kiun vi ornamis. Nun via patrino lasos la kokinojn.

Turiddu iom baraktis ie kaj tie en la opuntiaro kaj fine falis kiel ŝtono. Sango ŝaŭmante gargarbruis en lia gorĝo, kaj li ne eĉ povis murmuri: "Ah, mamma mia!



1Bersagliero: itala elita malpeza sturminfanterio.

2Vilaĝo de la distrikto de Catania.

3Vilaĝo de la distrikto de Siracusa.

4Sicilia esprimo por liberiĝi el pasintaĵo.

5Aludas la fablon de La Fontaine, kies konkludon Turiddu ŝanĝas.

6Vittorio Emanuele la 2-a de Savojo, reĝo de Sardio (1849-1861) kaj unua reĝo de Itatio (1861-1878).

7Mia panjo! Eksklamacia esprimo pro forta emocio: doloro, surprizo, timo, ktp.

8Kutime, estis bazilio kreskanta en granda vazo ĉe la fenestroj de la Mediteranea marbordo.

9Malbonaŭgura signo laŭ la sicilia populara kredo.

10Subkomprenigo:...per kornoj.


Commentaires