Guy de MAUPASSANT - Amiko Ĵozefo (1883)
Guy de MAUPASSANT Tiu novelo de Maupassant estis la temo de la literatura konkurso Liro-2010 de la Ondo de Esperanto, per ĝia traduko mi akiris laŭdan mencion: https://sezonoj.ru/2011/01/liro-2010/ Amiko Ĵozefo Ili intime konatiĝis dum la tuta vintro en Parizo. Kiel ĉiam okazas, ili ne plu interrilatis post la liceo , sed iun vesperon revidis sin en la mondo, jam maljunaj kaj blankharaj, unu daŭre fraŭlo, la alia edzo. S-ro de Merulo loĝis dum ses monatoj en Parizo, kaj dum ses monatoj en sia kasteleto de Torfurbo. Edziĝinte kun filino de kastelmastro, li pasigis vivon trankvilan kaj bonan en maldiligenteco, kiel viro, kiu havas nenion farendan. Kun kvieta temperamento kaj serioza menso, sen klerigaj aŭdacoj nek sendependigaj ribeloj, li pasigis sian tempon milde bedaŭranta la pasintecon, priploranta la hodiaŭajn morojn kaj instituciojn, kaj ĉiumomente ripetanta al sia edzino, kiu levis la okulojn ĉielen, kaj foje ankaŭ la manojn, kiel forta ...