Lafcadio HEARN - Ĉe stacidomo (1893)

 Lafcadio HEARN


 

 Lafcadio Hearn (小泉八雲 Koizumi Yakumo) estis la unua eŭropano, kiu akiris la japanan civitanecon. Li kontribuis al okcidenta malkovro de la japana kulturo per multaj libroj, kaj al la japana malkovro de la okcidenta kulturo per sia instruo de la anglaj lingvo kaj literaturo en japana universitato.


Ĉe stacidomo

 

 

La sepan tagon de la sesa monato, en tridek ses de Meiji.



Hieraŭ, telegramo el Fukuoka anoncis ke, tie kaptita senespera krimulo, estas alkondukota por juĝo en Kumamoto, per la tagmeza trajno. Policano el Kumamoto iris al Fukuoka por prizorgi la malliberulon.

Kvar jarojn antaŭe, rabistego eniris nokte iun domon ĉe la strato de la luktistoj, teruris kaj enŝnurigis la loĝantojn, kaj forprenis kelkajn valorajn aferojn. Lerte spurita de la polico, li estis kaptita post dudek-kvar horoj, antaŭ ol li eĉ povis disponi sian rabaĵon. Sed dum li estis alkondukata al policejo, li rompis siajn ŝnurojn, ekprenis la sabron de sia kaptinto, mortigis lin, kaj eskapis. Oni ne plu aŭdis pri li ĝis la pasinta semajno.

Tiam, kaŝpolicano vizitanta la malliberejon de Fukuoka, vidis inter la prizonuloj, vizaĝon fotitan de kvar jaroj en sia cerbo.

"Kiu estas tiu viro?" li demandis al gardisto.

"Rabisto, estis la respondo, registrita ĉi tie kiel Kusabe."

La policano iris al la prizonulo kaj diris:

"Kusabe ne estas via nomo. Nomura Teichi, oni volas vin en Kumamoto pro murdo."

La krimulo ĉion konfesis.


Mi iris kun homamaso por spekti la alvenon ĉe stacidomo. Mi antaŭimagis vidi kaj aŭdi koleron, mi eĉ timis, ke eblos perforto. La mortigita policano estis tre ŝatata, liaj familianoj eble estos inter la spektantoj; kaj Kumamotoa homamaso ne estas tre milda. Mi ankaŭ supozis vidi multajn deĵorantajn policanojn. Miaj antaŭvidoj malveris.

La trajno haltis kun la kutima sceno je hasto kaj bruo, forkuro kaj klakado de pasaĝeroj piedvestitaj per getaoj, krioj de knaboj vendantaj japanajn ĵurnalojn kaj limonadon de Kumamoto. Barilekstere ni atendis preskaŭ kvin minutojn. Tiam, pelita de policoserĝento tra la pordeto, aperis la malliberulo, sovaĝaspektanta viro, kun kliniĝinta kapo, kaj brakoj ligitaj sur dorso.

La malliberulo kaj la gardisto ambaŭ haltis antaŭ la pordeto, kaj la homoj antaŭpremiĝis por vidi, tamen silente. Tiam la policano vokis:

"Sugihara san! Sugihara Okibi! Ĉu ŝi ĉeestas?"

Maldika virineto staranta apud mi, kun infano sur sia dorso, respondis: "Hai!" kaj antaŭeniris tra la amaso. Ŝi estis la vidvino de la mortigita viro, la infano, kiun ŝi portis, estis lia filo. Laŭ mansvingo de la policano, la amaso retropaŝis, tiel, kiel ĝi lasis malplenan lokon ĉirkaŭ la malliberulo kaj lia eskorto. En tiu loko la virino kaj la infano staris fronte al la murdisto. La silento estis morta.

Tute ne al la virino, sed nur al la infano, tiam parolis la policano. Li parolis mallaŭte, sed tiel klare, ke mi povis aŭdi ĉiun silabon:

"Etulo, jen la viro kiu mortigis vian patron, antaŭ kvar jaroj. Tiam vi ne jam naskiĝis, vi estis en la patrina ventro. Ke vi ne havas patron por ami vin nun, estas faro de tiu viro. Rigardu lin. (Tiam la policano, metante manon al la malliberula mentono, severe devigis lin levi la okulojn) Bone rigardu lin, knabeto! Ne timu. Dolorigas, sed tio estas via devo. Rigardu lin."

Preter la patrina ŝultro, la knabo rigardis per malfermegitaj okuloj, kiel terurita. Sekve li ekploretis, kaj larmoj alvenis, sed firme kaj obee li ankoraŭ rigardis, rigardis, rigardis rekte al la aĉa vizaĝo.

La homamaso ŝajnis haltiginta sian spiron. Mi vidis la trajtojn de la malliberulo misformiĝi.

Mi vidis lin subite faliĝi surgenue malgraŭ la ligiloj, kaj frapi sian vizaĝon sur terpolvon kaj plorkrii daŭre per pasio de raŭka rimorso, kiu tremigis onian koron: "Pardonu! Pardonu! Pardonu min, etulo! Tio, kion mi faris, nehate estis farita, sed nur pro freneza timo, pro mia deziro eskapi. Tre tre malbonega mi estis, ne direblan grandan damaĝon mi faris al vi! Sed pro mia peko mi mortos. Mi deziras morti, mi ĝojas morti! Do, moŝta etulo, kompatu, pardonu min!"

La infano ankoraŭ silente ploris. La policano restarigis la tremantan krimulon; la muta amaso disiĝis dekstren kaj maldekstren por lasi ilin foriri. Tiam, preskaŭ subite, la tuta multeco ekploretis. Kaj, kiam la bronza gvardiano pasis, mi vidis tion, kion mi neniam antaŭe vidis, kion malmultaj homoj jam vidis, kion mi probable neniam plu vidos, la larmojn de Japana policano.


La homamaso disfluis, lasinta min mediti pri la stranga moralaĵo el tiu spektaklo. Tio estis justico, neŝancelebla tamen kompatanta, - devige rekonigi krimon per patosa konstato de ĝia plej simpla rezulto. Tio estis senespera rimorso, preĝanta nur pardonon antaŭ morto. Kaj tio estis popolamaso - eble la plej danĝera en la Empirio, kiam kolerita -, kompreninta ĉion, kortuŝita de ĉio, kontentigita per kontricio kaj honto, kaj plenhavanta, ne koleron, sed nur grandan tristecon pri peko - per simpla profunda sperto pri la malfacilaĵoj de vivo kaj pri la malfortaĵoj de la homa naturo.


Sed la plej signifa, ĉar plej orienteca, fakto el tiu epizodo, estis ke la vokon al rimorso oni faris pere de la patreca senso de la krimulo, - tiu virtuala amo de infanoj, kiu grande partoprenas la animon de ĉiu Japano.


Ekzistas rakonto, ke la plej fama el Japanaj ŝtelistoj, Ishikawa Goemon, iafoje enirinte domon por mortigi kaj ŝteli, estis ĉarmita de ridetanta bubo, kiu etendis la manojn al li, kaj li restis ludanta kun la kreitaĵeto ĝis kiam malaperis ia ajn ŝanco plenumi sian celon.

Ne estas malfacile kredi tiun rakonton. Ĉiujare policaj raportoj parolas pri kompato al infanoj fare de profesiaj krimuloj. Antaŭ kelkaj monatoj, lokaj ĵurnaloj raportis pri terura murdo, - ŝtelistoj mortigis familion. Sep homoj estis litere distranĉitaj dum dormo, sed polico malkovris knabeton nevunditan, solece kriantan en sanga marĉeto, kaj ili trovis nekontesteblajn pruvojn ke la homoj, kiuj buĉis, atentegis ne vundi la infanon.

Commentaires