Alphonse ALLAIS - Mismanovro


Alphonse ALLAIS

 

 Alphonse Allais (1854-1905) estis ĵurnalisto, verkisto sed precipe... humuristo. Li ankaŭ estis inventisto de liofilizata kafo kies patenton li registrigis en 1881... ja longe antaŭ ol fama svisa firmao ekkomencis produkti ĝin en 1931.

Multaj el liaj amuzaj verkoj ne estas tradukeblaj, ĉar li multe uzas vortludojn. Mi tradukis ĉi tiun en 2009 kadre de tradukateliero de la esperanta klubo de Liono.

 

Mismanovro


Iun matenon, oni vidis elŝipiĝi en Honfleur alvenintan per la vaporŝipo de Le Havre, grandan maljunan matroson, maldikan kiel kano, kaj tiel sunbrunan, ke la infanetoj konsideris lin nigrulo.

La viro demetis sur la parapeton la tolsakon, kiun li portis, kaj turnis la rigardon ĉiudirekten, kiel homo rekonanta la lokojn.

-Nenio ŝanĝiĝis, li murmuris, jen la leŭtenantejo, jen la Hotelo de la Blanka Ĉevalo, jen la eksa vendejo de Deliquaire, jen la urboestroejo. Nu, ili rekonstruis Sankta-Katerinon!

Sed ja la homojn li ne rekonis.

Ho diablo! Kiam iu forlasis la landon de tridek jaroj!...

Tutblanka maljunulo pasis, ordenita, kun dika cigaro en buŝangulo.

Nia matroso ja rekonis ĉi tiun.

-Prizorgu mian sakon, li diris al bubo, kaj li antaŭeniris kun la ĉapo en mano, ĝentile. Bonan tagon Kapitan’ Forestier, kiel ke vi fartas, de tiom da tempo? Kio? Ĉu vi ne rekonas min? Teofilo Vincent…la Bela Ida…Valparaiso.

-Kio? Ĉu estas vi, Teoĉjo ? Nu, mi delonge kredis vin elhokigita!

-Ankoraŭ ne, Kapitan’, nek preta por tio.

Dum la parolado maljunaj pilotoj, troaĝaj haŭlistoj alproksimiĝis, kaj siavice rekonis Teofilon. Tuj li estis retrovanta iamajn amikojn.

Kaj aŭdiĝis : "Kio pri Tia-tia ? Morta. Pri Tia-tia ? Pereinta enmare. Pri Tia-tia ? Neniam ricevitas novaĵoj."

Koncerne la propran familion de Teofilo, la plejparto estis elhokigita, kiel pitoreske diris Kapitan’ Forestier.

Nur du nevinoj restis, unu edzino de asignisto, la alia de terkultivisto apud la urbo.

Teofilo ne timema pro tridek jaroj sur sudaj maroj, ne lasis sin impresi de la ŝildoj de ministreja oficisto.

Kun la sako surdorse li eniris la oficejon.

Unu sola aktisteto tie troviĝis, tre okupata transformi banalan rektilon al eleganta balenbarko.

Teofilo observis la verkon kiel ŝatanto, donis al la knabo konsilojn pri konstruado de ŝalupoj ĝenerale, kaj de balenbarkoj aparte, kaj li demandis:

-Ĉu Irma ĉeestas?

-Irma? diris la surprizegita aktisto.

-Jes, Irma, mia nevino.

-Ŝi tagmanĝas tie.

Senceremonie Teofilo eniris. Ili estis altabliĝantaj.

-Bonan tagon, Irma, bonan tagon sinjoro. Ne nur por paroli, kompatinda Irma, sed vi diablege ŝanĝiĝis de tridek jaroj! Kiam mi lasis vin, vi similis ŝaŭmantan rozon, nun vi aspektas kiel malfreŝa gujavo!

La edzo de Irma strange mienis. Aĉulo, la edzo de Irma, unu el tiuj rufuletoj malicaj, koleremaj, unu el tiuj afablaj ministrejaj oficistoj, kies postaĵo nepre postulas la plumberojn de mizeruloj.

Ankaŭ Irma ne estis kontenta.

Unuvorte, Teofilo estis tiel malbone akceptita, ke li remetis la sakon ŝultren, kaj reiris al la haveno.

Li tagmanĝis en matrosdrinkejo, multfoje regalis la rondon, kaj fordonis sin mem al kelkaj drinktroaĵoj.

Preskaŭ vesperiĝis, kiam li ekpensis viziti sian duan nevinon, Konstanca.

Kamparulino, li pensis, mi estos bone brakumita.

Kiam li alvenis, ĉiuj estis vorantaj supon.

-Bonan apetiton, la rondo!

Konstanca stariĝis, malmilda kaj seka:

-Kion ti’ul’ volas?

-Kio? Ĉu vi ne rekonas min, Konstanjo ?

-Mi’n’konas ul’kiel vin!

-Via onklo Teofilo!...

-Li mortis.

-Ja ne! Ĉar jen mi.

-Nu, do, estas sam’kiel ke li mortis ! Komprenite?

Teofilo per spicitaj kaj bruegaj vortoj priskribis la malestimon, kiun li sentis por ŝi kaj ŝia aĉula fifamilio.

Kaj li foriris, tamen malgajeta, en la kamparan nokton.

Li diboĉe finis la vesperon, kunkune maljunaj matrosoj, eksaj samŝipkunuloj.

Kaj kiam la polico fermigis la drinkejon, ĉiuj verŝis juniperajn larmojn pri la kadukiĝo de velŝipado.

Oni fanfaronis pri nenio alia ol malbolti la norvegan feran vaporŝipon, kiu luliĝis en la antaŭhaveno atendante la tajdaltiĝon por ekiri.

Konklude, nenion oni malboltis, kaj ĉiuj enlitiĝis.

La morgaŭan matenon, antaŭ cio, Teofilo vizitis notarion.

Ĉar Teofilo estis riĉa.

Li kunportis el tie for ducentmil frankojn akiritajn per nebula maniero, sed ja akiritajn.

La rumoro de tiu riĉabundo rapide trafis la orelojn de la du nevinoj.

-Mi ja esperas Onĉjo...diris Irma.

-Ne ekkredu, kara Onklo…proklamis Konstanca.

Teofilo aŭskultis tiujn kortuŝajn asertojn per dubema orelo.

Fine, turmentita de la du partioj, li decidis la jenan kombinaĵon:

Li loĝos dum ses monatoj ĉe Konstanca, en kamparo, kaj poste dum ses monatoj ĉe Irma, en la urbo.

Dimanĉe la du familioj kuniĝos por tagmanĝo, dum kiu amikeco ĉiam regos.

Jen, iun dimanĉvesperon, per plej indiferenta mieno, Teofilo diris ĉi tion:

-Neniu scias, kiu vivos, kiu mortos...

La oreloj streĉiĝis.

-Mi testamentis…

-Ho! Onklo mia!...protestis kunkriado.

-Ĉar ĝenis min dividi mian riĉaĵon, mi ne dividis ĝin.

Mortangoro dismontriĝis sur ĉiuj vizaĝoj.

-Ne... Mi ne dividis ĝin... Mi lasos la tutaĵon al tiu, el miaj du nevinoj, ĉe kiu mi ne mortos. Jen ekzemplo: mi ekkrevas ĉe Irma, Konstanca havos la kasegon, kaj reciproke.

Tiu kombinaĵo dronigis la du familiojn en la plej kruelan konfuziĝon. Ĉu ĝojiĝi aŭ ĉu afliktiĝi?

Fine ĉiuj ĝojiĝis, kalkulante je sia bonŝanco kaj je la bonzorgado per kiu oni vartos la onklon orodonontan.

Tiam estis somero, tial Teofilo loĝis ĉe Konstanca, en kamparo.

Eĉ en Kapuo la delicĝuintoj estus kredinta sin en infero, kompare kun la ekscesa bonfaro per kiu oni envolvis Teofilon.

Kaj Teofilo lasis sin dorloti, kaŝe amuzante sin.

Tio, kio plej delicumis lin, estis la kreskiĝo de lia ventro.

Li, kiu ĉiam priŝercis la “supoplenulojn” vibris pro plezuro antaŭvidante sian belan abdomenon, kaj planis surmeti tien oran ĉeneton kun brelokoj.

Ĉijare la belvetero rapide ĉesis, kaj Teofilo enloĝiĝis ĉe Irma por travintri.

Sed urbo, tio ne estas kiel kamparo.

Tentaĵojn! Virinojn!

Teofilo malfruadis por la manĝoj. Eĉ foje li ne revenis por vespermanĝo.

Iun tagon, li eĉ eksterhejme tranoktis.

Irma maltrankviliĝis, kaj, gvidita de la taktoplena komplezemo, kiun Dio donacis nur al la virinoj, ŝi dungis servistinon por sia hejmo, belan servistinon, apetitovekan kaj ne tro prudan.

Jen sagaca ideo.

Tamen ĝi ne sukcesis.

Ĉar post tri monatoj Teofilo edziĝis kun la bela servistino, apetitoveka kaj ne tro pruda.

(Tradukis Thierry Tailhades kun Lionaj klubanoj - 2009)

 


Commentaires