Guy de MAUPASSANT - Amiko Ĵozefo (1883)

 Guy de MAUPASSANT



Tiu novelo de Maupassant estis la temo de la literatura konkurso Liro-2010 de la  Ondo de Esperanto, per ĝia traduko mi akiris laŭdan mencion: https://sezonoj.ru/2011/01/liro-2010/

 

Amiko Ĵozefo

Ili intime konatiĝis dum la tuta vintro en Parizo.

Kiel ĉiam okazas, ili ne plu interrilatis post la liceo, sed iun vesperon revidis sin en la mondo, jam maljunaj kaj blankharaj, unu daŭre fraŭlo, la alia edzo.

S-ro de Merulo loĝis dum ses monatoj en Parizo, kaj dum ses monatoj en sia kasteleto de Torfurbo. Edziĝinte kun filino de kastelmastro, li pasigis vivon trankvilan kaj bonan en maldiligenteco, kiel viro, kiu havas nenion farendan. Kun kvieta temperamento kaj serioza menso, sen klerigaj aŭdacoj nek sendependigaj ribeloj, li pasigis sian tempon milde bedaŭranta la pasintecon, priploranta la hodiaŭajn morojn kaj instituciojn, kaj ĉiumomente ripetanta al sia edzino, kiu levis la okulojn ĉielen, kaj foje ankaŭ la manojn, kiel forta konsentosigno: "Sub kia registaro ni vivas, Dio mia?"

S-ino de Merulo intelekte similis sian edzon, kvazaŭ ili estus gefratoj. Ŝi sciis, pro tradicio, ke iu devas respekti unue la Papon kaj la Reĝon!

Kaj ŝi elkore amis ilin, respektis ilin, sen koni ilin, kun poezia ekzaltiĝo, kun hereda sindono, kun tenereco de honorinda virino. Ŝi estis bona ĝis la plej profundo de sia animo. Ŝi ne havis infanojn, kaj senĉese bedaŭris tion.

Kiam S-ro de Merulo retrovis sian malnovan kamaradon Ĵozefo Muraduro dum balo, li sentis el tiu renkonto ĝojon profundan kaj naivan, ĉar ili reciproke ŝategis sin dum junaĝo.

Post la mirkrioj pri la ŝanĝoj, kiujn aĝo venigis al iliaj korpoj kaj vizaĝoj, ili reciproke informis pri sia vivmaniero.

Ĵozefo Muraduro, sudulo, iĝis konsilanto en sia regiono. Kun sincera teniĝo, li parolis vigle kaj sendeteniĝe, kaj diris sian tutan pensaron sen indulgo. Li estis respublikisto, el tiu raso de afabletaj respublikistoj, kiuj starigas senĝenemon kiel leĝon, kaj proklamas liberparolon ĝis brutaleco.

Li vizitis la domon de sia amiko, kaj tie estis tuj amata pro sia facila afableco, malgraŭ siaj aŭdacaj opinioj. S-ino de Merulo ekkriis: "Ve, kia malfeliĉo! Tia ĉarma viro!"

S-ro de Merulo diris al sia amiko, per pensema kaj konfidenca tono: "Vi ne imagas la malbonon, kiun vi faras al nia lando." Li tamen amegis lin, ĉar nenio pli fortikas ol infanaĝaj rilatoj rekomencintaj en prenkreskuleco. Ĵozefo Muraduro priŝercis la edzinon kaj la edzon, nomis ilin "miaj afablaj testudoj", kaj foje lasis sin brue deklami kontraŭ malprogresemaj homoj, kontraŭ antaŭjuĝoj kaj tradicioj.

Kiam li tiel disverŝis sian demokratan parolfluon, la geedzoj ĝenitaj, silentis pro konveneco kaj ĝentileco. Poste la edzo provis devojigi la konversacion por eviti ofendadojn. Ili renkontadis ĵozefon Muraduron nur intimece.

Venis somero. Gesinjoroj Merulo ne havis pli grandan ĝojon ol akcepti siajn amikojn en sian bienon de Torfurbo. Temis pri ĝojo intima kaj saniga, ĝojo de afablaj homoj kaj kamparaj bienuloj. Ili kutime renkontis la amikojn ĉe la stacidomo, kaj veturigis ilin en sia veturilo, esperantaj komplimentojn pri ilia lando, pri kreskaĵoj, pri la vojstato en la distrikto, pri pureco de kamparanulaj domoj, pri dikeco de brutoj, kiujn oni vidis en kampoj, pri ĉio videbla ĉirkaŭ la horizonto.

Ili rimarkigis, ke la ĉevalo trotas per mirinda maniero, temante pri besto, kiu ĉiutage laboras en kampoj, kaj ili malkviete atendis la opinion de la novalveninto pri la familia bieno, atentaj al la plej eta vorto, dankemaj pro la plej eta ĝentila esprimo.

Ĵozefo Muraduro estis invitita, kaj li anoncis sian alvenon.

La geedzoj estis ĉe la stacidomo, ĝojantaj prezenti sian hejmon.

Tuj kiam li ekvidis ilin, Ĵozefo Muraduro desaltis de la vagono per vigleco, kiu pliigis ilian kontenton. Li premis iliajn manojn, gratulis ilin, ebriigis ilin per komplimentoj.

Laŭlonge la tutan vojon, li estis afablega, miris pri la alteco de la arboj, pri la dikeco de la rikoltoj, pri la rapideco de la ĉevalo.

Kiam li metis sian piedon sur la kastelan sojlon, S-ro de Merulo diris al li per ia amika soleneco:

"Nun, vi estas ĉe via hejmo."


Ĵozefo Muraduro respondis:

"Dankon, kara, tion mi atendis. Cetere mi ne ĝeniĝas kun miaj amikoj. Nur tiel, mi komprenas gastigon."

Tiam li supreniris al sia ĉambro por, li diris, vestiĝi kiel kamparano kaj li revenis tute vestita per blua telo, kun pajla ĉapelo, flavaj ledŝuoj, en tipa negliĝo de amuziĝanta Parizano. Li ankaŭ ŝajnis esti pli ordinara, pli gaja, pli familiara, portante kun la kamparokostumo neglektemon kaj senĝenecon, kiujn li opiniis oportunaj. Lia nova vestaĵo iom ŝokis Ges-rojn de Merulo, kiuj ĉiam restas seriozaj kaj dignaj, eĉ sur siaj bienteroj, kvazaŭ la antaŭnoma partikulo devigas al ili ian etiketon ĝis la intimeco.

Post tagmanĝo ili vizitis la bienaĵojn, kaj la Parizano stultigis la respektemajn kamparanojn per la kamarada tono de sia parolo.

Vespere la pastro venis por manĝi, iu maljuna dika pastro, kutime invitata dimanĉe, sed kiun ili escepte invitis tiun tagon por honori la novalveninton.

Ekvidinte lin Ĵozefo paŭtis, kaj poste observis lin kun surprizo, kvazaŭ temis pri rara estaĵo, el aparta raso, kiun li neniam antaŭe vidis de tiom proksime. Dum manĝo li rakontis liberajn anekdotojn, taŭgajn en intimeco, sed kiuj ŝajnis al Meruloj malkonvenaj dum ĉeesto de ekleziulo. Li ne diris: "Sinjoro pastro", sed nur "Sinjoro"; kaj li ĝenis la pastron per filozofiaj asertoj pri la diversaj superstiĉoj establitaj sur la tersurfaco. Li diris: "Via Dio, Sinjoro, estas unuela, kiun oni devas respekti, sed ankaŭ pridiskuti. Mia nomiĝas Racio: de ĉiam li estas malamiko de via..."

La Meruloj malesperintaj, klopodis por devojigi ideojn. La pastro foriris fruhore.

Tiam la edzo milde prononcis:

"Povas esti, ke vi troiris antaŭ tiu pastro."

Sed Ĵozefo tuj ekkriis:

"Jen nekredeblaĵo! Ĉu mi ĝeniĝus pro biretulo? Cetere, vi ja plezurigos min ne plu trudi tiun uleton dum miaj manĝoj. Uzu lin vi mem tiom, kiom vi deziras, dimanĉe kaj alitage, sed ne surtabligu lin al amikoj, skorzonero!

-Sed, karulo, lian sanktan econ..."

Ĵozefo Muraduro interrompis lin:

"Jes, mi scias, oni devas trakti ilin kiel virgajn anserinojn! Konate, bonulo mia! Kiam tiuj uloj respektos miajn konvinkojn, mi respektos iliajn!"

Jen ĉio, ĉi tiun tagon.

Kiam la morgaŭan matenon S-ino de Merulo eniris sian salonon, ŝi ekvidis ĉe la mezo de sia tablo tri ĵurnalojn, kiuj retropaŝigis ŝin: La Voltero, La Franca Respubliko, kaj La Justo.

Tuj Ĵozefo Muraduro, daŭre bluvestita, aperis ĉe la sojlo, atente leganta La Postuleman. Li ekkriis:

"Enestas tie, brilega artikolo de Roŝeforo. Tiu knabego ja mirigas."

Li laŭtlegis ĝin, akcentante la spritaĵojn, tiel entuziasma, ke li ne rimarkis la eniron de sia amiko.

S-ro de Merulo enmane tenis La Gaŭlon por si mem, La Klarionon por sia edzino.

La arda prozaĵo de la majstra verkisto, kiu faligis la imperion, fortege deklamata, kantata per sudula akĉento, trumpetiĝis en la pacema salono, skuis la malnovajn rektfaldajn kurtenojn, ŝajnis ŝprucmakuli la murojn, la grandajn kanvasajn brakseĝojn, la seriozajn meblojn metitajn de jarcento ĉe la sama loko, per saltanta vorthajlo, senhonta, ironia kaj detruema.

La geedzoj, unu staranta, la alia sidanta, stupore aŭskultis, tiom skandalitaj, ke ili neniel moviĝis.

Muraduro elĵetis la finan spritaĵon, same kiel piroteknikaĵon, kaj deklaris per triumfa tono:

"Jen spicaĵo, ĉu ne?"

Sed subite li ekvidis la du ĵurnalojn, kiujn alportis lia amiko, kaj li mem ŝtoniĝis pro miro. Li grandpaŝe marŝis al li, demandante per furioza tono:

"Kion vi volas fari per ĉi tiuj paperoj?"

S-ro de Merulo hezite respondis:

"Sed...ili estas miaj...ĵurmaloj!

-Viaj ĵurnaloj … Diru, ĉu vi mokas min? Vi ja plezurigos min legonte miajn, ili lertigos viajn ideojn, kaj pri viaj...jen kion mi ja mem faras..."

Kaj antaŭ povus sin defendi lia mirigita gastiganto, li prenis la du ĵurnalojn, kaj ĵetis ilin tra la fenestron. Plue kun graveco li metis La Juston en la manojn de S-ino de Merulo, donis La Volteron al ŝia edzo, kaj droniĝis en brakseĝon por finlegi La Postuleman.

La geedzoj, pro ĝentileco, ŝajnigis sin iomete legi, kaj redonis la respublikismajn ĵurnalojn, kiujn ili nur per fingropintoj tenis, kvazaŭ ili estas venenaj.

Tiam li ekridis, kaj deklaris:

"Ok tagojn kun tiu ĉi nutraĵo, kaj mi konvertas vin al miaj ideoj."

Post ok tagoj, li fakte estris la domon. Li fermadis la pordon por la pastro, kiun S-ino de Merulo kaŝe vizitis, li malpermesis la eniron en la kastelo por La Gaŭlo kaj La Klariono, kiun servisto sekrete iris por preni ĉe la poŝtoficejo, kaj reveninte kaŝis sub la kusenojn de la kanapo. Li ĉion decidis laŭ sia propra volo, ĉiam ĉarma, ĉiam afabla, kiel ĝoja kaj tutpotenca tirano.

Aliaj amikoj devis veni, homoj piaj kaj legitimismaj. La kastelmastroj opiniis tiun renkonton neebla, kaj ne sciante kion fari, iun vesperon anoncis al Ĵozefo Muraduro, ke ili estas devigitaj foriri dum kelkaj tagoj por afereto, kaj ili petis lin resti sola. Li ne emociiĝis kaj respondis:

"Nu bonege, al mi tute egalas, mi atendos vin ĉi tie, tiom longe, kiom vi deziras. Mi jam diris al vi: ne estas ĝeno inter amikoj. Diable, vi pravas iri al viaj aferoj! Mi ne ofendiĝos pro tio, tutmale, tio plibonigas miajn rilatojn al vi. Iru, amikoj miaj, mi atendas vin."

Ges-roj de Merulo ekiris la morgaŭon

Li ilin atendas.

 


Commentaires