Guy de MAUPASSANT - La ŝtelisto (1882)

Guy de MAUPASSANT

 
 

 

Tiu novelo de Guy de Maupassant (1850-1893) estis la unua beletraĵo, kiun mi tradukis, mi ne plu memoras precize kiam, eble en 2004. Tiu epoke mi estis komencinto, tial hieraŭ mi devis denove revizii ĝin ĉar eraroj kaj mallertaĵoj abundis... eble kelkaj restas, ne hezitu diri.

 

 

La ŝtelisto


"Sed mi ja diras, ke neniu kredos ĝin.

- Tamen, rakontu.

- Mi bonvolas. Sed mi sentas la bezonon antaŭdiri ke mia rakonto ĉiupunkte veras, kiom ajn neebla ĝi ŝajnas. Nur la pentristoj ne miros, precipe tiuj maljunaj, kiuj konis tiun epokon, en kiu ŝercema spirito tiom regnis, ke ĝi ankoraŭ obsedis nin dum la plej gravaj cirkonstancoj."

Kaj la maljuna artisto ekrajdis seĝon.

Tio okazis en la manĝoĉambro de hotelo en Barbizon.

Li daŭrigis:

"Nu, tiun vesperon ni vespermanĝis ĉe la kompatinda Sorieul, nun mortinta, la plej ekscitiĝita el ni. Ni estis nur tri: Sorieul, mi, kaj Le Poittevin, mi kredas; sed mi ne aŭdacus aserti ke estis li. Mi parolas, kompreneble, pri la mara pentristo Eugène Le Poittevin, ankaŭ mortinta, ne pri la pejzaĝa pentristo, bone vivanta, kaj talentoplena.

Diri ke ni vespermanĝis ĉe Sorieul signifas ke ni ebriiĝis. Nur Le Poittevin gardis sian prudenton, iomete dronintan, sed ankoraŭ klaran. Ni estis junaj tiutempe. Etendiĝintaj sur tapiŝoj, ni paroladis ekstravagance en la ĉambreto, kiu flankis la atelieron. Sorieul, dorson ĉe sojlo, la krurojn sur seĝo, parolis pri batalo, paroladis pri la uniformoj de la Imperio, kaj subite stariĝanta, li prenis el sia akcesoraĵa ŝranko kompletan vestaĵon de husaro kaj surmetis ĝin. Post kiam, li trude vestigis Le Poittevin kiel grenadiston. Kaj ĉar tiu ĉi rezistis; ni ĉirkaŭprenis lin, kaj, post senvestigo, ni enigis lin en gigantan uniformon, en kiu li dronis.

Mi mem alivestis kiel kirasulon. Kaj Sorieul farigis al ni malsimplan movon. Poste li ekkriis: "ĉar ĉi tiun vesperon ni estas soldataĉoj, ni drinku kiel soldataĉoj!"

Punĉo estis flamumita, englutita, kaj dua flamo leviĝis super rumoplena bovlo. Kaj ni faŭkege kantis malnovajn kanzonojn, kanzonojn, kiujn tiam kriaĉis la maljunaj trupanoj de la Granda Armeo.

Subite, Le Poittevin kiu restis tamen preskaŭ sin mastrebla, silentigis nin, kaj post kelkaj silentaj sekundoj, diris duonvoĉe: "Mi certas ke iu marŝis en la ateliero." Sorieul stariĝis, kiel li povis, kaj ekkriis: "Ŝtelisto! Kia ŝanco!" kaj subite li ekkantegis La Marseljezon:

Armiĝu, civitanoj!

kaj rapidirante panoplion, li ekipis nin konforme al niaj uniformoj. Mi ricevis specon de musketo kaj sabron; Le Poittevin, gigantan fusilon kun bajoneto, kaj Sorieul, ne trovinte taŭgaĵon, kaptis selan pistolon, kiun li enigis sub sian zonon, kaj ŝipsturman hakilon, kiun li svingis. Poste, li singardeme malfermis la atelieran pordon, kaj la armeo eniris la suspektindan teritorion.

Kiam ni estis meze de la vasta ĉambro ŝtopigita per gigantaj pentraĵoj, mebloj, neatenditaj strangaĵoj, Sorieul diris al ni: "Mi nomumas min generalo. Ni kunvenigu militkonsilaron. Vi, la kirasuloj, haltigos la malamikan retreton, tio estas turni ŝlosilon en la pordo. Vi, la grenadistoj, estos mia eskorto." Mi plenumis la ordonitan movon, kaj rekuniĝis al la trupa plejmulto, kiu estis avanciganta esploradon.

Tuj kiam mi estis atinganta ĝin malantaŭ faldebla ekranego, eksplodis furioza bruego. Mi impetis, ankoraŭ tenanta kandelon en mano. Le Poittevin estis trapikinta per bajoneta frapo la bruston de manekeno, kies kapon Sorieul estis fendanta per hakilaj frapoj. Rekoninte la eraron, la generalo komandis: "Ni estu singardaj", kaj la operaco rekomenciĝis.

De almenaŭ dudek minutoj ni estis priserĉantaj ĉiujn anguletojn kaj loketojn de la ateliero, sensukcese, kiam al Le Poittevin venis la ideo malfermi murŝrankegon. Ĝi estis malhela kaj profunda, mi etendis mian brakon, kiu tenis lumon, kaj mi retroiris surprizegite; viro estis tie, vivanta viro, kiu rigardis min.

Tuj mi refermis la ŝrankon per du ŝlosilaj turnoj, kaj oni rekunvenigis la konsilaron.

La opinioj tre malsamis. Sorieul volis enŝlosi la ŝteliston, Le Poittevin parolis por preni lin per malsatado. Mi proponis eksplodigi la ŝrankon per pulvo.

La opinio de Le Poittevin plejvaloriĝis, kaj, dum li gardostaris kun sia granda fusilo, ni iris repreni la restantan punĉon kaj niajn pipojn; ni instalis nin antaŭ la fermita pordo, kaj ni trinkis je la malliberulo.

Post duonhoro, Sorieul diris: "Tute egale, mi bonvolus vidi lin de proksime. Kial ni ne prenus lin perforte?" Mi kriis "Brave!" Ĉiu impetis al siajn armilojn, la ŝrankan pordon oni malfermis, kaj Sorieul, ĉanŝtreĉinte sian neŝarĝitan pistolon, unue antaŭenimpetis.

Ni sekvis lin kriegantaj. Okazis teruriga puŝiĝado en malhelo; kaj post kvinminutoj da neverŝajna lukto, ni revenigis al lumo specon de maljuna rabisto, blankharara, sordida, kaj enĉifonaĵa. Ni ligis liajn piedojn kaj manojn, kaj ni sidigis lin en brakseĝon. Li ne diris eĉ unu vorton.

Tiam Sorieul, penetriĝinta de solena ebrio, turnis sin al ni. "Nun, ni estas juĝontaj tiun fimizerulon." Mi estis tiom ebria ke tiu propono ŝajnis al mi tute natura.

Le Poittevin estis komisiita por prezenti defendon, kaj mi por subteni akuzadon. Li estis kondamnita al morto, ĉiesvoĉe minus unu, ties de la defendinto.

"Ni estas ekzekutonta lin", diris Sorieul. Sed skrupulo venis al li: "Tiu homo ne devas morti sen religia subteno. Ĉu ni iru serĉi pastron?" Mi kontraŭargumentis ke estis malfrue. Do, Sorieul proponis ke mi plenumu tiun oficon, kaj li admonis la krimulon, ke li konfesu al mi.

La viro, de kvin minutoj, ruladis teruritajn okulojn, sindemandinte kun kiaj estuloj li estis traktanta. Tiam, li prononcis per kava voĉo brulita de alkoholo: "Vi deziras ŝerci, plej probable." Sed Sorieul surgenuigis lin perforte, kaj timante ke liaj gepatroj forgesis baptigi lin, verŝis glason da rumo sur lian kapon, kaj diris al li: "Konfesu al tiu sinjoro, via lasta horo eksonis."

Malesperinte, la maljuna firabisto ekkriis: "Helpon!" per tia forto, kiu devigis nin ŝtopi lian buŝon por ne veki ĉiujn najbarojn.

Do, li rulis sin sur planko, kalcitris, tordis sin, faligante meblojn, truante pentraĵojn. Fine, Sorieul malpaciencita, kriis: "Ni finigu tion", kaj celante la mizerulon kuŝantan sur la planko, li premis la ellasilon de sia pistolo. La ĉano falis kun seka brueto. Sekvante lian ekzemplon, ankaŭ mi pafis. Mia fusilo, kiu estis ŝtonfusilo, lanĉis fajreron, kiu mirigis min.

Tiam, Le Poittevin serioze diris tiujn vortojn: "Ĉu ni vere rajtas mortigi tiun viron?" Sorieul, mirigita, respondis: "Jes, tial, ke ni kondamnis lin al morto!" Sed Le Poittevin daŭrigis: "Oni ne fusilpafas civilulojn, tiun ĉi oni devas liveri al ekzekutisto. Ni konduku lin al la posteno."

La argumento ŝajnis konkludiga. Ni levprenis lin, kaj, ĉar li ne povis marŝi, metis lin forte ligitan, sur tabulon de modeltablo, kaj mi kun Le Poittevin forportis lin, dum Sorieul, ĝisdente armita, fermis la marŝon.

Antaŭ la posteno, la sentinelo haltigis nin. La postenestro, alvokita, rekonis nin, kaj, ĉar li ĉiutage konstatis niajn ŝercojn, niajn repetolojn, niajn neverŝajnajn inventaĵojn, li nur ridis kaj malakceptis nian liberulon. Sorieul insistis, sekve la soldato severe petis, ke ni reiru hejmen sen fari bruon. La trupo revojiris kaj reeniris la atelieron.

Mi demandis: "Kion ni faros pri la ŝtelisto?" Le Poittevin, ameme asertis, ke li devus esti tre laca, tiu viro. Fakte, li ŝajnis mortonta, tiel ligita, buŝoŝtopita, fiksita sur tabulo.

Miavice, mi sentis fortegan kompaton, ebriulan kompaton, kaj demetinte lian buŝoŝtopilon, mi demandis al li: "Nu, mia oldulet', kiel ĉu vi fartas?"

Li ĝemis: "Sufiĉas al mi, skorzonero!" Sekve, Sorieul iĝis patrema. Li liberigis lin el ĉiuj ligoj, sidigis lin, ciumis lin, kaj, por konsoli lin, nia triopo rapide ekpreparis novan punĉon.

La ŝtelisto, trankvila en sia brakseĝo, rigardis nin. Kiam la trinkaĵo estis preta, ni enmanigis al li glason; ni volonte estus subteninta lian kapon, kaj ni tostis.

La maliberulo trinkis tiom, kiom tuta regimento. Sed kiam la tago komencis lumiĝi, li stariĝis, kaj, kun kalmega mieno: "Mi estas devonta forlasi vin, ĉar mi devas rehejmiri."

Ni afliktiĝis; ni volis ankoraŭ reteni lin, sed li malakceptis resti pli longe.

Tiam oni manpremis, kaj Sorieul, kun sia kandelo, lumigis la enirejon por li; kriante: "Atentu la ŝtupon sub la pordego."

Oni vere ridegis ĉirkaŭ la rakontinto. Li stariĝis, fajrigis sian pipon; kaj aldonis, sinmetante vidalvide al ni: "Sed tio, kio estas plej amuza pri mia rakonto, estas ke ĝi vere okazis."



Commentaires