Jack LONDON - Konstrui fajron (1908)

 

 

Jack LONDON


 
Tiu novelo de Jack London estis jam tradukita en esperanto de la esperantista klubo de Agen kaj publikigita de SAT en 1984. Bedaŭrinde, tiu traduko estis farita laŭ la franclingva versio de Louis Postif, kies tradukoj estis fakte reverkaĵoj tre kritikindaj. Tial la versio de la esperantistoj de Agen eble bone tradukis Louis Postif, sed ne spegulas la stilon nek la ritmon de la originala teksto de Jack London, foje aldonas frazojn kaj eĉ ideojn, kiujn la originala teksto ne enhavas.

Por komprenigi kia diferenco okazas, jen ekzemplo tirita el la unuaj paragrafoj de la teksto, kaj ĝi ne entenas la plej strangajn aferojn de tiu traduko:

Originala teksto:

He was a new-comer in the land, a chechaquo, and this was his first winter. The trouble with him was that he was without imagination. He was quick and alert in the things of life, but only in the things, and not in the significances. Fifty degrees below zero meant eighty odd degrees of frost. Such fact impressed him as being cold and uncomfortable, and that was all. It did not lead him to meditate upon his frailty as a creature of temperature, and upon man's frailty in general, able only to live within certain narrow limits of heat and cold; and from there on it did not lead him to the conjectural field of immortality and man's place in the universe. Fifty degrees below zero stood for a bite of frost that hurt and that must be guarded against by the use of mittens, ear-flaps, warm moccasins, and thick socks. Fifty degrees below zero was to him just precisely fifty degrees below zero. That there should be anything more to it than that was a thought that never entered his head.


Traduko en la versio de 1984:

Li estas novveninto, iu "Chechaquo", kaj li unuafoje travintras sur la Norda Tero. Sed nenia superflua imago ĵetas timon en lian cerbon. Kun energia kaj neta spirito li ne malfruiĝas por filozofi pri la realaĵoj. Fronte al la impona naturo, kiu lin premas, li ne meditas pri la fragileco de la homa estaĵo, pri la loko al ĝi atribuita en ia universo, pri la ekstremaj limoj de la varmo kaj malvarmo, kiuj ebligas al ĝi tie vivi, aŭ ĝin kondamnas tie morti, kaj se ĝi mortfalas pri la senmorteco de ĝia animo. Kvindek gradoj sub nulo ne impresas lin pli ol okdekgradoj. Lia nura intereso en tia malvarmo kuŝas en tio, ke li estas pro tiu penata. La frosta mordo dolorigas, kaj gravas sin antaŭŝirmi kontraŭ ĝi, enŝovante siajn manojn en dikajn mufgantojn, mallevante sur siajn orelojn la kaskedklapojn, protektante siajn krurojn kaj piedojn en ŝtrumpoj kaj dikaj mokasenoj. Kvindek gradoj sub nulo estas fakto, kaj nenio pli. 

 

Mia traduko:

Li estis novalveninto en la lando, chechaquo, kaj tio estis lia unua vintro. Sed al li tute mankis imago. Li estis lerta kaj vigla pri la aferoj de la vivo, sed nur pri la aferoj, kaj ne pri ilia signifo. Kvindek gradoj sub nulo estis okdek gradoj da malvarmo. Tia fakto efektis al li, kiel malvarmega kaj malkomforta afero, nenio pli. Ĝi ne kondukis lin al medito pri sia malforteco, kiel estaĵo kun temperaturo, kaj ĝenerale pri la malforteco de la homoj, kapablaj vivi nur inter limigitaj varmo kaj malvarmo, kaj ekde tio al la kampo de konjektoj pri senmorteco kaj la rolo de la homoj en nia universo. Kvindek gradoj sub nulo reprezentis frostan mordon, kiu dolorigas kaj de kiu oni devas defendiĝi per mufgantoj, orelŝirmiloj, varmaj mokasenoj kaj dikaj ŝtrumpoj. Kvindek gradoj sub nulo estis por li nur precize kvindek gradoj sub nulo. La penso, ke povas temi pri io plia, neniam eniris lian cerbon.

 


Mi elkore dankegas S-ron Neil Roberts, kiu afable reviziis mian tradukon kaj faris ja trafajn rimarkojn.


Konstrui fajron


La ektagiĝo estis malvarma kaj griza, ekscese malvarma kaj griza, kiam la viro devojiĝis el la ĉefa vojo de Jukono kaj supreniris la altan riverbordon, kie svage desegnita mallarĝa kaj preskaŭ neuzita vojeto kondukis orienten tra densa piceejo. La deklivo estis kruta, kaj li paŭzis por retrovi spiron, senkulpigante sin per rigardo al sia brakhorloĝo. Estis la naŭa. Ne estis suno, nek indico de suno, kvankam neniu nubo estis en la ĉielo. La tago estis pura, tamen neperceptebla vualo etendiĝis sur ĉiuj aĵoj, fajna malhelo, kiu obskurigis la tagon pro la manko de suno. Jam de multaj tagoj li ne estis vidinta la sunon, kaj li sciis, ke kelkaj tagoj ankoraŭ pasos antaŭ ol tiu ĝoja globo iomete videbliĝos ĉe la suda horizonto kaj tuj remalaperos.


La viro retroĵetis rigardon al la vojo de kie li estis veninta. Jukono etendiĝis, unu mejlon larĝa kaj kaŝita sub tri futoj da glacio. Sur tiu glacio estis samtiom da neĝo. Ĝi estis tute blanka, milde ondiĝanta tie, kie formiĝis glaciblokoj dum la frostiĝo. Norden kaj suden, tiom for kiom liaj okuloj povis vidi, ĝi estis senfine blanka, krom malhela fadensimila linio, kiu serpentis el picekovrita insulo al nordo, kie ĝi malperis malantaŭ alia picekovrita insulo. Tiu linio estis la vojo, la ĉefa vojo, kiu kondukis kvin cent mejlojn suden al la montpasejo Chilcoot, la haveno Dyea kaj la sala akvo, kaj sepdek mejlojn norden al Dawson, kaj plue mil mejlojn norden al Nulato kaj fine post pliaj mil kvin cent mejloj al St-Michael ĉe Beringa maro.


Sed ĉio tio, la foren etendiĝanta fadensimila vojo, la manko de suno en la ĉielo kaj la strangeco kaj sovaĝeco de la tuto, tute ne efektis al la viro. Ne ĉar li estis delonge alkutimiĝinta al tio. Li estis novalveninto en la lando, chechaquo1, kaj tio estis lia unua vintro. Sed al li tute mankis imago. Li estis lerta kaj vigla pri la aferoj de la vivo, sed nur pri la aferoj, kaj ne pri ilia signifo. Kvindek gradoj2 sub nulo estis okdek gradoj da malvarmo. Tia fakto efektis al li, kiel malvarmega kaj malkomforta afero, nenio pli. Ĝi ne kondukis lin al medito pri sia malforteco, kiel estaĵo kun temperaturo, kaj ĝenerale pri la malforteco de la homoj, kapablaj vivi nur inter limigitaj varmo kaj malvarmo, kaj ekde tio al la kampo de konjektoj pri senmorteco kaj la rolo de la homoj en nia universo. Kvindek gradoj sub nulo reprezentis frostan mordon, kiu dolorigas kaj de kiu oni devas defendiĝi per mufgantoj, orelŝirmiloj, varmaj mokasenoj kaj dikaj ŝtrumpoj. Kvindek gradoj sub nulo estis por li nur precize kvindek gradoj sub nulo. La penso, ke povas temi pri io plia, neniam eniris lian cerbon.


Kiam li turniĝis por plu iri, li scivoleme kraĉis. Okazis eksploda krakbrueto, kiu tremetigis lin. Li denove kraĉis. Kaj same, en la aero, antaŭ ol atingi la neĝon, la kraĉaĵo kraketis. Li sciis, ke en kvindek gradoj sub nulo kraĉaĵo kraketas sur la neĝo, sed tiu kraĉaĵo kraketis en la aero. Certe estis pli malvarme ol kvindek sub nulo, kiom pli malvarme li ne sciis. Ne gravis la temperaturo. Li estis iranta al la malnova koncesiejo en la maldekstra brako de la rivero Henderson-Creek, kie la aliaj knaboj jam estis. Venante de la teritorio de la indianoj Creek ili rekte trairis la firstlinion, dum li iris laŭ ĉirkaŭvojo por rigardi ĉu eblos printempe eltiri ŝtipojn el la insuloj de Jukono. Li estos en la tendejo ĉirkaŭ la sesa vespere, iom post la noktiĝo vere, sed la knaboj estos tie, ankaŭ flamanta fajro, kaj ankaŭ jam preta varma vespermanĝo. Pri la tagmanĝo, li metis sian manon sur la paketon ĝibigantan lian jakon. Ĝi estis eĉ sub lia ĉemizo, envolvita en poŝtuko kontraŭ lia haŭto mem. Tio estis la sola maniero por malebligi la frostiĝon de la biskvitoj. Li agrable ridetis al si mem pensante pri tiuj biskvitoj, ĉiu duonpartigita, trempita en lardan grason, kaj enhavantaj dikan tranĉaĵon de fritita lardo.


Li penetris sub la grandajn piceojn. La vojo estis apenaŭ videbla. Futo da neĝo estis falinta post kiam lasta sledo pasis, kaj li ĝojis ne havi sledon kaj vojaĝi senŝarĝe. Fakte li portis nenion krom la tagmanĝo envolvita en poŝtuko. La malvarmo tamen mirigis lin. Certe estis malvarmo, li konkludis dum li frotis sian nazon kaj siajn vangostojn per mufganto. Li havis densajn vangoharojn, sed tio ne ŝirmis la elstarajn vangostojn nek la nazon, kiu atakeme sin ĵetis antaŭen en la frostan aeron.


Ĉe liaj kalkanoj trotis hundo, granda loka sledhundo, vera luphundo, kun griza felo kaj sen ajna videbla aŭ sintena malsameco el sia frato, la sovaĝa lupo. La besto deprimiĝis pro la eksterordinara malvarmo. Ĝi sciis, ke tia vetero ne taŭgas por vojaĝi. Ĝia instinkto diris pli ĝustan rakonton ol tiu dirita al la viro de lia racio. Fakte, la temperaturo ne estis nur pli malvarma ol kvindek gradoj sub nulo, ĝi estis pli malvarma ol sesdek gradoj sub nulo, pli ol sepdek gradoj sub nulo. Ĝi estis sepdek kvin gradoj sub nulo. Tial, ke la frostopunkto estas tridek du super nulo, tio egalas cent sep gradojn sub frosto. La hundo sciis nenion pri termometroj. En ĝia cerbo verŝajne ne estis preciza konscio, kiel tiu en la cerbo de la viro, pri tio, kio estas malvarmego. Sed la animalo havis sian instinkton. Ĝi sentis svagan sed minacan maltrankvilon, kiu premis ĝin kaj rampigis ĝin ĉe la kalkanoj de la viro, kaj igis ĝin ege demandema pri ĉiuj movoj de la viro, kvazaŭ ĝi atendis, ke li iru al tendejo aŭ serĉu ŝirmejon por konstrui fajron. La hundo lernis pri fajro, kaj ĝi volis fajron aŭ lokon por ŝoviĝi sub la neĝo kaj buliĝi protektita de la aero.


La frostigita malsekeco de ĝia spiro estis pudrinta ĝian felon de prujna polvo, aparte ĝiaj vangoj, muzelo kaj okulharoj blankiĝis de la kristala spiro. Ankaŭ la rufa barbo de la viro kaj liaj lipharoj estis frostiĝintaj, sed pli dense, la deponaĵo jam iĝis glacio kaj plidikiĝis laŭ ĉiu varma malseka elspiro de li. Krome, la viro tabakmaĉis kaj la glacia muzelingo tiel rigidigis liajn lipojn, ke li ne povis kraĉi la tabaksukon sen makuli sian mentonon. La rezulto estis kristala barbo kun la koloro kaj solideco de sukceno, kiu pli longiĝis sur lia mentono. Se li falus, ĝi dispecetiĝus same kiel vitro. Sed li ne atentis tiun elkreskaĵon. Ĝi estis la prezo, kiun ĉiuj tabakmaĉantoj pagis en tiu lando, kaj li jam estis troviĝinta ekstere dum du malvarmegaj periodoj. Ili ne estis tiom malvarmaj, kiel ĉi tiu, li sciis, eĉ la alkohola termometro de Sixty-Mile instruis al li, ke ili estis atingintaj kvindek kaj kvindek kvin gradojn sub nulo.


Li plu iris en vasta arbara platejo dum pluraj mejloj, trairis ebenaĵon de nigraj arbustetoj, kaj malsupreniris krutaĵon al glaciiĝinta rojo. Tio estis Henderson-Creek, kaj li sciis, ke li estas dek mejlojn for el la forko. Li rigardis sian brakhorloĝon. Estis la deka. Li marŝis hore po kvar mejloj, kaj li kalkulis, ke li alvenos la forkon je la dek dua kaj duono. Li decidis, ke li festos tion tagmanĝante tie.


La hundo reprenis sian lokon ĉe la homaj kalkanoj kun vosto pendanta pro senkuraĝiĝo, kiam la viro eklaŭiris la riveran fluejon. La sulko de la malnova sledvojo estis tute videbla, sed dek du coloj da neĝo kovris la spurojn de la lasta veturanto. De unu monato neniu homo laŭiris la silentan rojon, ire aŭ revene. La viro regulpaŝe plu iris. Li ne inklinis al pripenso, kaj precize tiam li havis nenion pripensindan, krom ke li tagmanĝos ĉe la forko, kaj ke li estos je la sesa en la tendejo kun la knaboj. Estis neniu al kiu paroli, kaj se estus, li ne povus paroli pro la glacia muzelingo sur sia buŝo. Li do monotone plu maĉis tabakon kaj plilongigis sian sukcenan barbon.


Foje revenis la ideo, ke ja estis granda malvarmo, ke li neniam spertis tian malvarmegon. Marŝante li frotis siajn ostovangojn kaj nazon per la dorso de sia mufganto. Li aŭtomate tion faris, iam kaj tiam, jen per unu mano, jen per alia. Sed malgraŭ liaj senĉesaj frotoj, la momenton, kiam li ĉesis froti, la ostovango denove rigidiĝis kaj tuj poste ankaŭ la nazpinto. Li estis certa, ke la vangoj frostiĝos, li sciis tion kaj tre bedaŭris ne esti farinta nazbendon, kiel tiu, kiun portas Bud dum malvarmegaj tempoj. Tia bendo ligita sur la vangoj protektis ankaŭ ilin. Ba! Tio ne vere gravis. Kio estas frostiĝintaj vangoj? Iom da doloro, jen ĉio. Ili neniam vere gravis.


Kvankam la menso de tiu viro estis tute malplena de ideoj, li bonege observis, kaj rimarkis la ŝanĝojn de la rojo, ĝiajn kurbiĝojn kaj direktoŝanĝojn, la ŝtipamasojn, kaj ĉiam atentis tie, kie li metas siajn piedojn. Unu fojon, eliranta el turniĝo, li subite kalcitris, kvazaŭ surprizita ĉevalo, ĉirkaŭevitis la lokon, kien li estis iranta, kaj plurpaŝe retroiris laŭ la vojo. La rojo, li sciis tion, frostiĝis ĝis sia fundo – neniu rojo povas enhavi akvon en tia arkta vetero – sed li ankaŭ sciis, ke estas fontoj, kiuj ŝprucas el la montetaj flankoj kaj fluas sub la neĝo kaj sur la glacia surfaco de la rojo. Li sciis, ke eĉ la plej malvarmaj periodoj ne glaciigas tiujn fontojn, kaj li ankaŭ konis ilian danĝeron. Ili estis enfaliloj. Ili kaŝis akvujojn sub neĝo dika je tri coloj aŭ tri futoj. Foje fajna glacitavolo apenaŭ duoncole dika kovris ilin, kaj poste estis kovrita de neĝo. Foje estis sinsekvaj tavoloj de akvo kaj glaciŝelo, kaj do kiam iu ektrarompis, tiu daŭre trarompis kaj foje malsekigis sin ĝis la talio.


Tial li tiel estis terurite kalcitrinta. Li sentis fleksiĝon sub lia piedo kaj aŭdis la krakon de glacio kaŝita sub la neĝo. Kaj havi siajn piedojn malsekaj en tia temperaturo signifis problemon kaj danĝeron. Tio signifis almenaŭ malfruiĝon, ĉar li estus devigita halti kaj konstrui fajron, kaj sub ĝia protekto nudigi siajn piedojn dum li sekigos ŝtrumpojn kaj mokasenojn. Starante li observis la rojajn fluejon kaj bordojn, konkludis, ke la akvofluo venas dedekstre. Li iom pripensis, frotis siajn nazon kaj vangojn, poste li ŝoviĝis dekstren, singardeme piedprovanta ĉiujn paŝojn. Kiam la danĝero ĉesis, li prenis novan maĉaĵon de tabako kaj plu iris laŭ sia pokvarmejla hormarŝado.


Dum la postaj du horoj, li renkontis multajn tiajn enfalilojn. Kutime la neĝo kuŝanta sur tiuj kaŝitaj akvujoj havis kavetan, glatan aspekton, kiu anoncis la danĝeron. Novan fojon, tamen, li preskaŭ enfalis. Kaj alian fojon, supozante danĝeron, li devigis la hundon paŝi antaŭe. La hundo rifuzis iri. Ĝi hezitis ĝis kiam la viro puŝis ĝin antaŭen, kaj tiam ĝi rapide trairis la blankan sendifektan surfacon. Subite ĝi enfalis, vadis flanken, kaj eskapis per pli firma piedteno. Liaj piedoj kaj kruroj malsekiĝis kaj preskaŭ tuj la akvo sur ili glaciiĝis. Li rapide strebis por forleki la glacion sur siaj kruroj, poste ĝi lasis sin fali sur la neĝo kaj komencis formordi la glacion, kiun li havis inter siaj fingroj. Temis pri instinkta ago. Ebligi la restadon de glacio signifis dolorajn piedojn. Ĝi ne sciis tion. Ĝi nur obeis la misterajn impulsojn, kiuj leviĝis el la profundaj kriptoj de ĝia animo. Sed la viro sciis, ĉar li eltiris konkludon el antaŭaj spertoj. Li demetis la dekstran mufganton kaj helpis ĝin fortiri la glacieretojn. Li ne elmetis siajn fingrojn dum pli ol unu minuto, kaj konsterniĝis pro la rapidega frostigo, kiu trafis ilin. Certe estis ja malvarme. Li haste remetis la mufganton, kaj fortege frapadis sian manon sur la bruston.


Je la dek dua la tagolumo estis plej brila. Tamen la suno estis tro for al sudo en sia vintra vojaĝo por lumigi la horizonton. La ĝibo de Tero intermetiĝis inter ĝi kaj Henderson-Creek, kie la viro marŝis senombre je la dek dua. Je la dek dua kaj duono, akurate, li alvenis al la forko de la rojo. Li estis kontenta pro la rapideco de sia marŝado. Se li ĝin daŭrigos, li sendube estos kun la knaboj je la sesa. Li malbutonis jakon kaj ĉemizon por eltiri sian tagmanĝon. Tiu ago ne superis kvaronon de minuto, tamen tiu momenteto sufiĉis por froste rigidigi liajn fingrojn. Li ne remetis sian mufganton, sed dekdufoje vigle frapis siajn fingrojn kontraŭ la kruron. Tiam li sidiĝis sur neĝkovritan stumpon por manĝi. La piketado, kiu sekvis la frapadon de la fingroj kontraŭ la kruron tiel rapide ĉesis, ke li miris, li ne eĉ estis povinta ekmanĝi sian biskviton. Li ree frapis siajn fingrojn kaj remetis ilin en la mufganton, nudigante sian alian manon por manĝi. Li provis ekmordi pecon, sed la glacia muzelingo malebligis tion. Li estis forgesinta konstrui fajron por degeli. Li rikanis pro sia stulteco, kaj dum la rikano li rimarkis, ke la rigideco jam rampis en liaj nudaj fingroj. Li ankaŭ rimarkis, ke la piketado, kiun li sensis en la piedfingroj, kiam li sidiĝis, jam estis malaperanta. Li demandis al si ĉu la piedfingroj varmiĝis aŭ rigidiĝis. Li movis ilin en la mokasenoj kaj konkludis, ke ili rigidiĝis.


Li haste remetis la mufganton kaj stariĝis. Li iomete sentis timon. Li surloke stamfis ĝis la piketado revenis en liaj piedoj. Estas ja malvarmege, li pensis. Tiu ulo en Sulfur-Creek diris la veron, kiam li rakontis kiom malvarma la vetero povas fariĝi en tiu lando. Kaj tiam li mokridis al li. Tio montris, ke oni devas ne esti tro certa pri aferoj. Ne erareble estas ja malvarme. Li ire kaj revene marŝis, piedfrapis, brakbatis ĝis la reveno de varmeco trankviligis lin. Tiam li elirigis alumetojn kaj komencis konstrui fajron. El sub la veproj, kie la superbordiĝo de la lasta printempo amasigis branĉetojn nun sekajn, li prenis sian fajrolignaĵon. Atenteme laboranta el ekfajreto li rapide akiris krepitantan fajron, super kiu li degelis la glacion de lia vizaĝo, kaj sub la protekto de kiu li manĝis siajn biskvitojn. Por nun, li superis la spacan malvarmon. La hundo kontentiĝis pri la fajro, etendiĝinte sufiĉe proksime por la varmo, kaj sufiĉe malproksime por eviti bruleton.


Kiam la viro finis sian manĝon, li plenigis sian pipon kaj fumante ĝuis kvietan tempon. Poste li remetis siajn mufgantojn, firme ligis la orelŝirmilojn de sia ĉapo sur sia oreloj, kaj ekiris laŭ la maldekstra branĉo de la roja forko. La hundo ĉagreniĝis bedaŭrante la fajron. Tiu viro ne konis la malvarmon. Eble la tutaj generacioj de liaj prauloj ne sciis pri malvarmo, pri vera malvarmo, malvarmo de cent sep gradoj sub frostopunkto. Sed la hundo sciis, ĉiuj ĝiaj prauloj sciis, kaj li estis heredinta la scion. Kaj li sciis, ke ne estas bone marŝi foren en tia terura malvarmo. Tio estas tempo por komforte kuŝiĝi en truo sub la neĝo, kaj atendi ĝis nubkurteno estu tirita antaŭ la ĉielan spacon el kie venis la malvarmo. Cetere, ne ekzistis vera intimeco inter la hundo kaj la viro. La unua estis la sklavo de la alia, kaj la solaj karesoj, kiujn li foje ricevis estis la karesoj de la vipbato, kaj tiuj de krudaj kaj admonaj gorĝbruoj, kiuj minacis pri vipado. Tial la hundo neniel klopodis por sciigi sian antaŭtimon al la viro. La bonstato de la viro tute ne interesis ĝin, nur pro sia propra bonstato ĝi bedaŭris la fajron. Sed la viro fajfis, kaj alparolis ĝin per viptono, kaj la hundo turniĝis al liaj kalkanoj kaj eksekvis lin.


La viro prenis tabakmaĉon kaj komencis la formadon de nova sukcena barbo. Tiel, lia spiraĵo rapide blankpudris liajn lipharojn, brovojn kaj okulharojn. Sur tiu maldekstra branĉo de Henderson-Creek la fontoj ŝajnis malmultaj, kaj dum duonhoro la viro vidis neniun tian spuron. Kaj jen tio okazis. En loko, kie videblis neniu signo, kie regula kaj glata neĝo ŝajnis indiki fortikecon, la viro enfalis. Ne profunde. Li malsekigis sin duonkrure, antaŭ ol vadi ĝis firma krusto.


Li koleriĝis kaj laŭte malbenis sian sorton. Li esperis atingi la knabojn en la tendejo je la sesa, kaj tio malfruigos lin per unu horo, ĉar li devas konstrui fajron kaj sekigi ŝuojn kaj ŝtrumpojn. Tio estis nepre necesa dum tia malalta temperaturo - li bone sciis tion. Li do turniĝis al la riverbordo, kiun li grimpis. Tie, interplektitaj en la arbustoj ĉe la trunkoj de multaj piceetoj troviĝis brullignoj amasigitaj de superbordiĝo – ĉefe branĉetoj kaj vergetoj, sed ankaŭ sekegaj branĉoj kaj lastjaraj herboj ja sekaj kaj fajnaj. Li ĵetis multajn dikajn branĉojn sur la neĝon. Tio utilis, kiel fundaĵo por eviti, ke la juna flamo dronu en la neĝon, kiu alie estus degelinta. Tiun flamon li faris per alumeto tuŝanta peceton de betulŝelon, kiun li prenis el sia poŝo. Ĝi ekflamiĝis eĉ pli rapide ol papero. Metinte ĝin sur la fundaĵon, li nutris la junan flamon per sekaj herberetoj kaj la plej etaj sekaj branĉetoj.


Li procedis senhaste, atenteme, tute konscia pri sia danĝera situacio. Iom post iom, dum la flamo plialtiĝis, li enmetis pli kaj pli dikajn branĉetojn por nutri ĝin. Kaŭrante sur la neĝo, li tiris branĉetojn el ilia interplektaĵo en la arbustoj kaj rekte metis ilin en la fajron. Li sciis, ke malsukceso ne eblas. Kiam estas sepdek kvin gradoj sub nulo viro ne povas malsukcesi sian unuan provon konstrui fajron – almenaŭ kun malsekaj piedoj. Kiam liaj piedoj estas sekaj, li povas kuri laŭ la vojo dum duonmejlo kaj restimuli la sangocirkuladon. Sed cirkulado en malsekaj frostiĝintaj piedoj ne povas esti restimulita de kurado, kiam estas sepdek kvin gradoj sub nulo. Kiel ajn rapide li kurus, la malsekaj piedoj frostiĝus eĉ pli rapide.


Ĉion ĉi la viro sciis. La maljunulo de Sulphur-Creek tion estis dirinta al li la pasintan aŭtunon kaj nun li ŝatis lian konsilon. Jam ĉiu sensaĵo malaperis el liaj piedoj. Por konstrui la fajron li devis demeti siajn mufgantojn, kaj liaj fingroj rapide rigidiĝis. Dum li marŝis po kvar mejloj hore, lia koro pumpis sangon ĝis la surfaco de lia korpo kaj ĝiaj ekstremaĵoj. Sed ĉe la momento kiam li haltis, la pumpo malpli funkciis. La malvarmo de la spaco frapis la neprotektitan kulminon de la planedo, kaj li, sur tiu neprotektita kulmino, ricevis la tutan forton de tiu frapo. La sango de lia korpo retretis antaŭ ĝi. La sango vivis, same kiel la hundo, kaj same kiel la hundo ĝi volis forkaŝiĝi kaj ŝirmiĝi el la terura malvarmo. Dum li marŝis po kvar mejloj hore, li vole nevole pumpis tiun sangon ĝis la surfaco, sed nun ĝi retiriĝis kaj sinkis ĝis la plej profundaĵoj de lia korpo. Liaj ekstremaĵoj estis la unuaj, kiuj sentis tiun mankon. Liaj malsekaj piedoj unue frostiĝis, kaj liaj neprotektitaj fingroj rigidiĝis plej rapide, kvankam ili ankoraŭ ne frostiĝis. La nazo kaj vangoj jam estis frostiĝantaj, dum la haŭto de lia korpo malvarmiĝis pro la sangoperdo.


Sed li estis sekura. Piedfingroj, nazo kaj vangoj estis nur difektotaj de frostiĝo, ĉar la fajro nun forte flamis. Li nutris ĝin per branĉoj fingrodikaj. Post unu minuto li povos nutri ĝin per branĉoj pojnodikaj, kaj tiam li povos demeti siajn malsekajn ŝuojn kaj ŝtrumpojn, kaj dum ili sekiĝos, li varmigos siajn piedojn ĉe la fajro, unue frotante ilin, kompreneble, per neĝo. La fajro estis sukceso. Li estis sekura. Li memoris la konsilon de la maljunulo de Sulphur-Creek kaj ridetis. La maljunulo tre serioze eldiris leĝon, laŭ kiu en Klondiko neniu homo devas vojaĝi sola kiam la temperaturo troviĝas sub kvindek gradoj sub nulo. Tamen li estis ĉi tie, li trafis akcidenton, li estis sola kaj li savis sin mem. Tiuj maljunuloj iel estas inecaj, almenaŭ iuj el ili, li pensis. Sufiĉis gardi klaran menson, kaj ĉio iras glate. Iu ajn viro, kiu ja estas viro, povus vojaĝi sola. Sed mirigis lin la rapideco laŭ kiu liaj vangoj kaj nazo frostiĝis. Kaj li ne antaŭe pensis, ke liaj fingroj povus rigidiĝi en tiel mallonga tempo. Senviva ili iĝis, ĉar li apenaŭ povis kune movi ilin por preni branĉeton, kaj li sentis ilin for el sia korpo kaj el li mem. Kiam li prenis branĉeton, li devis rigardi ĝin kaj kontroli ĉu li tenas ĝin aŭ ne. La konektoj inter li kaj liaj fingropintoj estis preskaŭ kadukiĝintaj.


Ĉio tio ne gravis. Estas la fajro, klakanta kaj krakanta kaj promesanta vivon per ĉiu dancanta flamo. Li komencis malligi siajn mokasenojn. Ili estis kovritaj de glacio. La dikaj germanaj ŝtrumpoj estis kvazaŭ mezkruraj feraj ingoj, kaj la mokasenaj laĉoj similis ŝtalajn vergojn tute torditajn kaj noditajn kvazaŭ de ia eksplodo. Dum momento li ektiradis ilin per siaj rigidaj fingroj, sed konsciiĝis pri tiu sensencaĵo, kaj elingigis sian tranĉilon.


Sed antaŭ ol li povis tranĉi la laĉojn, jen, tio okazis. Tio estis lia propra kulpo, aŭ pli precize, lia eraro. Li devis ne konstrui la fajron sub piceo. Li estus devinta konstrui ĝin subĉiele. Sed estis pli facile eltiri la branĉojn el la veproj kaj tuj ĵeti ilin rekte en la fajron. Nu, la arbo, sub kiu li tion faris, havis amason de neĝo sur sia branĉaro. Dum semajnoj neniu vento estis blovinta kaj ĉiuj branĉfaskoj estis plenplenaj de neĝo. Ĉiufoje, kiam li tiris branĉon el la vepro, li estis doninta al la arbo etan skueton – ne percepteblan skueton laŭ sia sento, sed skueton sufiĉan por kaŭzi katastrofon.

Alte en la arbo, branĉaro renversis sian neĝan ŝarĝon. Ĉi lasta falis sur la subajn branĉojn, kiuj siavice renversis sian. Tiu sinsekvo plu okazis, pli disvastiĝante al la tuta arbo. Ĝi grandiĝis kiel lavango kaj senaverte desupris sur la viron kaj ties fajron, kaj la fajro neniiĝis. Kie ĝi estis flamanta estis mantelo de freŝa kaj senforma neĝo.


La viro estis konsternita. Konsternita kvazaŭ li ĵus aŭdis sian propran kondamnon al morto. Dum momento li sidiĝis kaj gapis al la loko, kie estis la fajro. Sed li ja rekvietiĝis. Eble la maljunulo de Sulphur-Creek pravis. Se li nur havus vojaĝkunulon, li ne estus nun endanĝerigita. La kunulo povus konstrui la fajron. Nu, la tasko estis lia, li devis rekonstrui la fajron, kaj ĉi duan fojon neniu fiasko eblis. Eĉ se li sukcesos, li verŝajne perdos piedfingrojn. Liaj piedoj nun estis severe frostiĝintaj, kaj pasos iom da tempo antaŭ ol la dua fajro estos preta.


Tiaj estis liaj pensoj, sed li ne sidiĝis por pensi. Ili ĉiam kirliĝis en lia menso dum lia okupado. Li faris novan fundaĵon por fajro, ĉifoje subĉiela, kie neniu perfida arbo povos neniigi ĝin. Poste, li

kolektis sekajn herbojn kaj etajn branĉetojn el la superbordiĝaj lasitaĵoj. Li ne povis kunigi siajn fingrojn por tiri ilin, sed povis kolekti ilin per manplenoj. Tiel li prenis multajn putrintajn branĉetojn kaj pecojn de verda musko, tute ne bonvenajn, sed fari pli bone li ne povis.


Li procedis metode, eĉ kolektante kelkajn pli dikajn branĉojn por uzi ilin kiam la fajro estos pli forta. Dume la hundo sidante observis lin, kun bedaŭrplena deziro, ĉar ĝi rigardis lin kiel fajroprovizanton, kaj la fajro estis malfruiĝanta.


Kiam ĉio estis preta, la viro serĉis en sia poŝo duan pecon de betulŝelo. Li sciis, ke la ŝelo estis tie, kaj kvankam li ne povis perfingre senti ĝin, li palpante povis aŭdi ĝian ĉifsusuron. Malgraŭ ĉiuj liaj streboj, li ne povis firmkapti ĝin. Kaj dum la tuta tempo, li tutklare konsciis pri la daŭra plua frostiĝado de siaj piedoj. Liaj pensoj pelis lin al paniko, sed li reagis kaj restis kvieta. Li remetis siajn mufgantojn per la dentoj, kaj per grandaj brakmovoj tutforte frapadis siajn manojn kontraŭ siaj flankoj. Li faris tion sidante, kaj stariĝis por fari tion, kaj dum la tuta tempo la hundo sidanta sur la neĝo, kun sia tufega vosto de lupo varmige volvita sur la antaŭkruroj, siaj pintaj oreloj de lupo atenteme streĉitaj antaŭen, observis la viron. Kaj la viro dum li frapadis siajn brakojn kaj manojn, sentis grandan envion rigardante la kreitaĵon, kiu ĝuis varmon kaj sekuron en sia natura kovrilo.


Post iom da tempo, li perceptis la unuan signalon de fora senso en siaj frapitaj fingroj. La eta piketado grandiĝis evoluante ĝis neeltenebla dolora pikbrulo, kiun la viro tamen ĝoje akceptis. Li demetis la dekstran mufganton kaj refoje serĉis la betulŝelon. La nudaj fingroj denove kaj rapide rigidiĝis. Poste li prenis sian faskon da sulfuralumetoj. Sed la terura malvarmo jam senvivigis liajn fingrojn. Dum liaj klopodoj por disigi unu alumeton el la aliaj, la tuta fasko falis sur la neĝon. Li provis repreni ĝin el la neĝo, sed fiaskis. Liaj senvivaj fingroj povis nek preni nek teni. Li estis tre atentema. Li forpelis el sia menso la pensoj pri siaj frostiĝintaj piedoj, kaj nazo, kaj vangoj, streĉante sian tutan animon al la alumetoj. Li rigardis, uzante la vidsenson anstataŭ la tuŝa, kaj kiam li vidis siajn fingrojn ambaŭflanke de la fasko, li fermis ilin – tio signifas, ke li volis fermi ilin, ĉar la konektoj kadukiĝis, kaj la fingroj ne obeis. Li remetis la dekstran mufganton kaj sovaĝe frapis ĝin kontraŭ la genuon. Poste li ĉerpis la alumetan faskon per ambaŭ mufgantitaj manoj, kun multa neĝo, kaj metis la tutaĵon sur siaj genuoj. Nu, li ne plibonigis sian situacion.


Post kelkaj manipuladoj li sukcesis teni la faskon inter la bazoj de siaj mufgantitaj manoj. Tiamaniere li levis la faskon ĝis sia buŝo. Kiam li, per fortega streĉo, malfermis la buŝon, glacio kraketis. Retroigante la malsupran makzelon, li kuspis la supran lipon kaj perdente gratis la faskon por disigi alumeton. Li sukcesis havi unu, kiun li lasis fali sur siajn genuojn. Li ankoraŭ ne plibonigis sian situacion. Li ne povis preni ĝin. Li konceptis rimedon. Li prenis ĝin inter la dentoj kaj frotis ĝin sur sia kruro. Dudek fojojn li frotis antaŭ ol sukcesis flamigi ĝin. Li alproksimigis la flamantan alumeton al la betulŝelo. Sed la brulanta sulfurfumo eniris liajn naztruojn kaj pulmon, kaj spasme tusigis lin. La alumeto falis neĝen kaj estingiĝis.


La maljunujo de Sulphur-Creek pravis, tion li rezulte pensis en momento de regata malespero: sub kvindek gradoj sub nulo, homo des ne vojaĝi sole. Li frapis siajn manojn, sed ne sukcesis eksciti ian ajn senson. Subite, li nudigis siajn du manojn demetante la mufgantojn per la dentoj. Li prenis la tutan faskon inter siaj manartikoj. Liaj brakmuskoloj ankoraŭ ne frostiĝintaj ebligis lin firme premigi la alumetojn per la manartikoj. Li frotis la faskon sur sia kruro. Ĝi ekflamiĝis, sepdek alumetoj samtempe! Neniu blovanta vento povis estingi ilin. Li flanken metis sian kapon por eskapi la sufokan fumon, kaj tenis la flamantan faskon ĉe la betulŝelo. Dum li tiel tenis ĝin, li ekkonsciiĝis pri senso en sia mano. Lia karno brulis. Li povis flari tion. Profunde sub la surfaco, li povis senti tion. La sento iĝis doloro, kiu intensiĝas. Tamen li eltenis ĝin, tenante la faskan flamon sed mallerte ĉe la betulaĵo, kiu ne ekflamiĝas ĉar liaj brulantaj manoj intermetiĝis kaj sorbis preskaŭ la tutan flamon.


Fine li ne povis plu elteni kaj konvulsie ekdisigis siajn manojn. La flamantaj alumetoj falis kaj krepitis sur la neĝo, sed la betulŝelo estis flamanta. Li komencis meti sekajn herbojn kaj la plej etajn branĉetojn sur la flamon. Li ne povis apartigi kaj elekti, ĉar li devis levi la brulaĵon inter siaj manartikoj. Pecetoj de putrinta ligno kaj verda musko teniĝis sur la branĉetoj, kaj li plimalpli bone forprenis ilin per siaj dentoj. Li zorge kaj mallerte kovis la flamon. Ĝi signifis vivon, kaj devis ne perei. La malapero de sango el la surfaco de lia korpo nun ektremetigis lin, kaj li iĝis pli mallerta. Granda peco da verda musko falis ĝuste sur la fajreton. Li provis forpuŝi ĝin per fingroj, sed lia tremetado foren mislokis lian geston kaj li malordigis la fajrokernon, kaj la brulantaj herboj kaj branĉetoj tute disiĝis. Li provis rekunigi ilin, sed malgraŭ liaj klopodoj, la tremetado superis lin kaj la branĉetoj definitive disiĝis. Ĉiu branĉeto eligis fumbloveton kaj estingiĝis. La fajroprovizanto fiaskis. Dum li apatie rigardis ĉirkaŭ si, liaj okuloj hazarde trafis la hundon, sidantan trans la ruinoj de la fajro, sur la neĝo, farantan kliniĝantajn movojn, iomete levantan unu antaŭpiedon kaj poste la alian, tiel balancantan sian pezon de unu al la alia, kun bedaŭrplena deziro.


La vido de la hundo metis frenezan ideon en lian cerbon. Li rememoris la rakonton pri viro, kaptita en neĝoŝtormo, kiu mortigis bovon, enŝoviĝis en ties internaĵon, kaj tiel saviĝis. Li mortigos la hundon kaj ŝirmos siajn manojn en ĝian varman korpon ĝis rigideco foriru el ili. Tiam li povos konstrui novan fajron. Li parolis al la hundo, vokis ĝin. Sed en lia voĉo estis stranga tono de teruro, kiu timigis la beston, ĉar ĝi neniam antaŭe aŭdis tiun parolmanieron de la viro. Io maltaŭgis, kaj ĝia malfidema naturo sentis danĝeron- ĝi ne sciis kian, sed ie, iel, en lia cerbo aperis malinklino al la viro. Ĝi kuŝigis siajn orelojn pro lia voĉo, la kliniĝanta movo kaj la levado de piedoj pliiĝis, sed ĝi ne obeis al la viro. Li metis sin sur siaj manoj kaj genuoj kaj rampis al la hundo. Tiu nekutima sinteno estigis suspekton, kaj la besto afekte flankenpaŝis.


La viro pormomente sidiĝis en la neĝo kaj luktis por kvietiĝi. Poste li perdente demetis siajn mufgantojn kaj stariĝis. Unue li rigardis teren por certiĝi, ke li ja estas staranta, ĉar la sensomanko en liaj piedoj igis lin sen rilatoj al la tero. Lia stara sinteno mem forpelis el la hunda cerbo la unuajn suspektojn. Kaj kiam li ordone parolis, kun la tono de vipado en sia voĉo, la hundo retrovis sian kutiman obeemon kaj iris al li. Kiam ĝi estis je atingebla distanco, la viro perdis sian memregecon. Liaj brakoj fulme eketendiĝis al la hundo, kaj li spertis veran surprizon, kiam li konstatis, ke liaj manoj ne povas preni, ke liaj fingroj ne fleksiĝis nek sentis. Li estis momente forgesinta, ke ili frostiĝis, kaj estis pli kaj pli frostiĝantaj. Ĉio tio okazis rapide, kaj antaŭ ol la besto povu foriri, li perbrake ĉirkaŭprenis ĝin. Li sidiĝis en la neĝo kaj tiel tenis la hundon dum ĝi gruntis, ĝemis kaj baraktis.


Sed nur tion li povis fari, ĉirkaŭteni ĝian korpon per la brakoj kaj sidi. Li konsciis, ke li ne povos mortigi la hundon. Neniel. Per siaj malkapablaj manoj li povis nek elingigi sian tranĉilon, nek strangoli la beston. Li ellasis ĝin, kaj ĝi furioze forsaltis, kun la vosto inter la kruroj kaj daŭre gruntanta. Ĝi haltis kvar dek futojn for, kaj scivoleme observis lin, kun la oreloj antaŭen streĉitaj. La viro rigardis al siaj manoj por lokalizi ilin, kaj trovis ilin pendantaj ĉe la fino de la brakoj. Li estis ŝokita de la stranga ideo, ke iu devas uzi siajn okulojn por trovi kie estas ties propraj manoj. Li komencis per grandaj brakmovoj frapadi siajn manojn kontraŭ siajn flankojn. Li tion faris dum kvin minutoj, fortege, kaj lia koro pumpis sufiĉan sangon por ĉesigi lian tremetadon. Sed neniu senso revenis en liaj manoj. Li havis la impreson, ke ili pendas kiel peziloj ĉe la ekstremaĵoj de liaj brakoj, sed kiam li provis kompreni la devenon de tiu impreso, li ne sukcesis.


Ia timo de la morto, morna, premanta, kaptis lin. Tiu timo rapide intensiĝis, kiam li ekkonsciis, ke ne plu estis afero pri frostiĝo de fingroj aŭ pri perdo de mano kaj piedo, sed afero pri vivo aŭ morto kun probableco malfavora al li. Tiam terurego kaptis lin, kaj li turnis sin kaj ekkuris en la roja fluejo laŭ la malnova svaga vojo. La hundo eksekvis kaj akompanis lin. Li blinde kuris, sencele, kun teruro, kiun li neniam spertis en sia vivo. Iom post iom, dum li stumblante trasulkis la neĝon, li denove vidis aĵojn- la riverbordojn, la malnovajn ŝtipamasojn, la senfoliajn tremolojn, kaj la ĉielon. La kurado sentigis lin pli bonfarta. Li ne plu tremetis. Eble, se li daŭre kuras, liaj piedoj degelos, kaj, ĉiel, se li kuras sufiĉe longe, li atingos la tendejon kaj la knabojn. Certe li perdos kelkajn fingrojn kaj parton de la vizaĝo, sed kiam li alvenos, la knaboj flegos lin kaj savos la ceteron de li. Sed samtempe alia penso estis en lia menso, kiu diris, ke li neniam atingos la tendejon kaj la knabojn, ke tro da mejloj disigis lin de ili, ke la frostiĝo jam tro mordis lin, kaj ke li baldaŭ estos rigida kaj morta. Tiun penson li forpelis kaj rifuzis konsideri. Foje ĝi trudiĝis kaj petis atenton, sed li repuŝis ĝin kaj penis pensi alion.


Frapis lin la strangeco de kurado per tiel frostigitaj piedoj, ĉar li ne povas senti la momenton kiam ili frapas la teron kaj prenas la pezon de lia korpo. Ŝajnis al li, ke li flugtuŝadas ĝian surfacon sen havi ligon kun la tero. Ie li iam vidis flugilhavan Merkuron, kaj li demandis al si ĉu Merkuro havis la saman senton, kiam li flugtuŝadis la teron.


Lia teorio de kurado ĝis atingo de la tendejo havis difekton: li ne havis la necesan eltenemon. Multfoje li stumblis, kaj fine li ŝanceliĝis, mismoviĝis kaj falis. Kiam li provis restariĝi, li ne povis. Li devas sidi kaj ripozi, li decidis, kaj la sekvontan fojon li simple marŝos kaj daŭre iros. Dum li sidis kaj reakiris sian spiron, li rimarkis, ke li sentas sin varma kaj komforta. Li ne plu tremetadis, kaj ŝajnis eĉ, ke varma radio trafis lian bruston kaj sinon. Tamen, kiam li tuŝis sian nazon aŭ vangon, li sentis nenion. Kuri ne malfrostigos ilin. Nek malfrostigos liajn manojn kaj piedojn. Venis en lia menso la ideo, ke la frostiĝintaj partoj de lia korpo plivastiĝis. Li provis forpeli tiun penson, forgesi ĝin, pensi alion, li konis la frenezigan senton, kiun ĝi estigis kaj li timis freneziĝon. Sed la penso defendis sin kaj persistis, ĝis estigi vidon de lia korpo tute frostigita. Tio ja estis tro, kaj li denove ekkuris laŭ la vojo. Momente, li malrapidiĝis ĝis marŝado, sed la penso pri la plivastiĝanta frostiĝo denove kurigis lin.


Kaj dum la tuta tempo la hundo kure akompanis lin ĉe liaj kalkanoj. Kiam li falis duan fojon, ĉirkaŭmetante sian voston sur la antaŭpiedoj ĝi sidiĝis antaŭ li, rigardanta lin, strange viglema kaj atentema. La varmeco kaj sekureco de la besto kolerigis lin, kaj li insultis ĝin ĝis kiam submetiĝe ĝi mallevas siajn orelojn. Ĉi fojon la viro ektremetadis eĉ pli rapide. Li estis malvenkanta sian batalon kontraŭ la frostiĝo, kiu enŝoviĝis en lin de ĉiuj flankoj. Tiu penso pelis lin ekkuri, sed li kuris nur centon da futoj antaŭ ol ŝanceliĝi kaj tutkorpe fali antaŭen. Tio estis lia lasta panikaĵo. Kiam li reakiris sian spiron kaj memregadon, li sidiĝis kaj konsideris la ideon digne akcepti la morton. Tamen tiu ideo ne venis en lian menson per tiaj terminoj. Lia pensmaniero diris, ke li sintenis kiel stultulo, ĉien kuranta kvazaŭ senkapigita kokido - tiel estis la komparo farita de li. Nu, ĉiel li ja frostiĝos, kaj do li povas dece akcepti tion. Kun tiu nova menskvietiĝo venis la unuaj simptomoj de dormemo. Jen bona ideo, li pensis, dormi ĝis morto. Tio similas preni anestezilon. Frostiĝi ne estas tiel terura kiel la homoj opinias. Ja estas multaj aliaj pli malbonaj manieroj morti.


Li imagis la knabojn trovantaj lian kadavron, la postan tagon. Subite li vidis sin kun ili, alvenanta ĉe la vojkurbiĝo kaj trovanta sin kuŝanta sur la neĝo. Li ne plu apartenis al si mem, ĉar li jam estis ekster si, staranta kun la knaboj kaj rigardanta sin sur la neĝo. Ja estas malvarmego, li pensis. Reirinte en Usonon, li povos rakonti al homoj tion, kio estas vera malvarmo. Li drivis el tiu vido al tiu de la maljunulo en Sulphur-Creek. Li klare vidis lin, varma, kaj komforta, kaj fumanta pipon.


"Vi pravis, maljuĉjo, vi pravis," murmuris la viro al la maljunulo de Sulphur-Creek.


Tiam la viro sinkis en tion, kio ŝajnis al li la plej komforta kaj feliĉa dormo, kiun li spertis. La hundo sidis fronte al li kaj atendis. La mallonga tago finiĝis per longa, malrapida krepusko. Estis neniu indiko de farota fajro, kaj, plie, neniam okazis en la hunda sperto, ke homo tiel sidas en la neĝo kaj ne faras fajron. La krepusko alvenante, ĝia forta deziro pri fajro superis, kaj kun grandaj levoj kaj mallevoj de antaŭkruroj, ĝi milde ĝemis, kaj kuŝigis siajn orelojn en preparo de la vira skoldado. Sed la viro restis silenta. Pli poste, la hundo forte ĝemis. Ankoraŭ pli poste ĝi rampis al la viro kaj ekflaris la odoron de morto. Pro tio la besto hirtigis sian hararon kaj retropaŝis. Li iom atendis, hurlante sub la steloj, kiuj saltis kaj dancis kaj brile scintilis en la malvarma ĉielo. Kaj jen, ĝi turniĝis kaj trotis laŭ la vojo al la tendejo, kie, li sciis, estis la aliaj nutroprovizantoj kaj fajroprovizantoj.

1Malestima nomo de novalvenintoj en Jukono, flavbekulo, laŭ la indiana ĉinuka lingvo

2Temas, same kiel en la tuta rakonto, pri farenhejtaj gradoj, tie : -45°C.


Commentaires