Jack LONDON - Sanon al la viro sur la glitvojo (1898)

 

Jack London

Mi tradukis tiun novelon de Jack London por partopreni la literaturan konkurson Liro-2017 organizitan de la revuo La Ondo de Esperanto. Mia traduko akiris la premion, kaj estis publikigita en la unua numero de 2019 de la revuo. Mi fieras pri tio. Temas pri la unua publikigita novelo de Jack LONDON, en 1898.



 Sanon al la viro sur la glitvojo

“Elverŝu ĝin!”

“Sed, aŭskultu, Kid, ĉu ĝi ne estos tro forta? Viskio kaj alkoholaĵo jam sufiĉe efikas, sed post kiam oni aldonas brandon kaj pipraĵon kaj...”

“Elverŝu. Ĉiel, kiu faras tiun punĉon?” Malamute Kid afable ridetis tra la vapornubo. “Kiam vi estos restinta en ĉi tiu lando tiom longe kiom mi restis, filo mia, nutrita de leporaj spuroj kaj salmonaj ventroj, vi scios, ke Kristnasko okazas nur unu fojon jare. Kaj Kristnasko sen punĉo estas same kiel bori truon ĝis la kernroko sen iam ajn trovi vejnon.”

“'Ja'ldonu tion, 'stos supera,” aprobis Big Jim Belden, kiu venis el sia koncesiejo de Mazy May por pasigi kristnaskon, kaj kiu, kiel ĉiuj sciis, la pasintajn du monatojn nutris sin nur per alkaĵo. “Ĉu vi mem'ras tjun alk'holaĵon, kjun ni faris ĉe Tatana rivero? Ĉu?”

“Certe jes. Nu, knaboj, domaĝe, ke vi ne vidis la tutan grupon ebria, kvazaŭ dansantajn ursojn, kaj ĉio tio pro bona fermentado de sukero kaj panfermento. Tio okazis antaŭ via alveno,” Malamute Kid diris turnante sin al Stanley Prince, juna minfakulo, kiu alvenis antaŭ du jaroj. “Neniu blankulino en la lando, tiam, kaj Mason volis edziĝi. La patro de Ruth estis la ĉefo de la Tanananoj, kaj li ne konsentis, same kiel la cetero de la tribo. Ĉu tro forta? Nu, mi uzis mian lastan funton da sukero, tiurilate mi neniam tiel bone sukcesis en mia tuta vivo. Ej, vi devus vidi tiun postkuron laŭ la rivero kaj ĉe la kanuportado!”

“Kio pri la squaw1?” demandis Louis Savoy, altstatura franc-kanadano, interesiĝanta. Ĉar li aŭdis pri tiu frenezaĵo, kiam li estis en Forty Miles, la pasintan vintron.

Tiam Malamute Kid, kiu estis senkompara rakontisto, diris senorname la historion de tiu Lochinvar2 de Nordlando. Aŭskultante lin, pli ol unu kruda aventuristo de Nordlando sentis sian koron premiĝanta, kaj fortan deziron pri la sunplenaj paŝtejoj de la Sudo, kie la vivo promesas esti io alia ol nura lukto kontraŭ malvarmo kaj morto.

“Ni transiris Jukonon tuj post la unua glacirompiĝo”, li konkludis, “kaj la tribo nur kvaronhoron poste. Sed tio savis nin, ĉar rompiĝis la monta glacibaro kaj blokis ilin. Kiam ili fine alvenis en Nuklukyeto la tuta kontoro estis preta por akcepti ilin.

Kaj pri la nupto, demandu al Patro Roubeau, ĉi tie, li celebris la solenon.”

La jezuito elbuŝigis sian pipon, sed povis nur patrece rideti, dum protestantoj kaj katolikoj vigle aplaŭdis.

“Je Dio! ekkriis Louis Savoy, kiu ŝajnis esti superŝutita de la idilieco, La petite squaw. Mon Mason brav.3 Je Dio!”

Tiam, dum la unuaj glasoj da punĉo estis disdonataj, Bettles la Nesatigebla stariĝis kaj ekkantis sian ŝatatan drinkokanzonon:

 

Ej! Patro Harry Ward Beecher, 
Kaj lernejanoj dimanĉaj,
Faras sasafrasdekokton 
Tamen prave mi ja vetas
Ke ĝia nomo ja estas
Suko de malpermesita frukto 
Ho! Suko de malpermesita frukto.

la bakĥana koruso rekantis:

Ho! suko de malpermesita frukto,
Tamen prave mi ja vetas
Ke ĝia nomo ja estas
Suko de malpermesita frukto


La terura dekoktaĵo de Malamute Kid jam efikis: tiuj viroj de kampadejoj kaj vojoj malstreĉiĝis pro ĝia agrabla varmo, kaj ŝercoj, kantoj kaj rakontoj ĉirkaŭiris la tablon. Fremduloj el dekduo da landoj, ĉiu kaj ĉiuj kune tostis. Jen la anglo, Prince, kiu tostis “Onĉjon Sam la malavaran filon de la nova mondo”, kaj la usonano Bettles trinkis je la sano de “la reĝino, Dio benu ŝin”, dum Savoy kaj Meyers, la germana komercisto, trinkis je Alzaco kaj Loreno.

Tiam Malamute Kid, kun glaseto en mano, stariĝis kaj rigardis al la fenestro el grasita papero, sur kiu troviĝis tricoldika glacitavolo. “Sanon al la viro sur la glitvojo, ĉinokte. Lia nutraĵo estu sufiĉa, liaj hundoj restu viglaj, liaj alumetoj neniam difektiĝu!”

Klak!

Klak!

Aŭdeblis la kutima muziko de hundvipoj, la ĝemaj hurloj de la malamutoj4 kaj la skrapado de sledo, kiu haltas ĉe la kabano. Ilia konversacio estingiĝis dum ili atendis la sekvon.

“Spertulo. Li prizorgas la hundojn, kaj nur poste sin mem”, flustris Malamute Kid al Prince dum ili aŭskultis la makzelklakojn kaj la lupecajn gruntojn kaj jelpojn pro doloro, kiuj informis iliajn fakulajn orelojn, ke la fremdulo batpelas iliajn hundojn, dum li nutras siajn.

Kaj jen la atendita pordofrapo, vigla kaj memfida, kaj la fremdulo eniris. Blindumita de la lumo, li iom hezitis ĉe la sojlo, donante okazon al ĉiuj por observi lin. Li estis rimarkinda kaj pitoreska persono, en siaj lanaj kaj peltaj arktaj vestaĵoj. Alta je ses futoj kaj du aŭ tri coloj, kun larĝo de ŝultroj kaj brusto same proporciaj, freŝrazita vizaĝo rozkoloriĝinta pro malvarmo, longaj okulharoj kaj brovoj blankiĝintaj pro prujno, la orelŝirmiloj de granda kaskedo el lupa pelto iom levitaj, li vere similis al Reĝo Frosto5 ĵus aperinta el la nokto.

Bidzono, bukita super lia palto el Mackinaw6, portis du revolverojn de Colt7 kaj ĉastranĉilon, dum li tenis, krom la neeviteblan hundvipon, plejmodernan senfuman fusilon larĝkalibran. Kiam li antaŭeniris, kvankam liaj paŝoj estis firmaj kaj malrigidaj, ili konstatis, ke laceco pezegas sur li. Okazis ĝena silento, sed lia kora “Kia ĝojo, knaboj!” rapide malembarasis ilin, kaj tuj Malamute Kid kaj li manpremis. Kvankam ili neniam jam renkontiĝis, ĉiu ili aŭdid pri la alia kaj la rekono estis reciproka. Ĝenerala prezento kaj glaseto da punĉo estis truditaj al li antaŭ ol li povis klarigi sian veturadon.

“Kiam ĉi tie pasis iu korbosledo kun tri viroj kaj ok hundoj?” li demandis.

“Precize antaŭ du tagoj. Ĉu vi postkuras ilin?”

“Jes. Mia jungitaro. Ili forŝtelis ĝin antaŭ mia nazo, tiuj fiuloj. Mi jam gajnis du tagojn, kaj atingos ilin venontfoje.”

“Kio, se ili rezistos?” demandis Belden, por daŭrigi la konversacion, ĉar Malamute Kid prizorgis la kafujon kaj fritis larderojn kaj alkaĵon.

La fremdulo signife frapetis siajn revolverojn.

“Kiam vi ekiris el Dawson?”

“Je la dek-dua.”

“Hieraŭ vespere, kompreneble.”

“Hodiaŭ.”

Mira murmuro ĉirkaŭiris la tablon. Ja nesenprave, ĉar tiam estis precize noktomezo, kaj sepdek kvin mejloj da kruda laŭrivera glitvojo tute ne estas ridindaj por dekduhora kurado.

La konversacio tamen lasis la personan temon por reiri al infanaĝaj rememoroj. Dum la juna fremdulo manĝis la malluksan nutraĵon, Malamute Kid atente ekzamenis lian vizaĝon. Rapide li decidis, ke ĝi estas justa, honesta, lojala, kaj, nu, li ŝatis ĝin. Kvankam junaspekta, ĝiaj faltoj estis kavigitaj de laboro kaj penado. Kvankam plaĉaj dum konversacioj, kaj mildaj dum silentoj, liaj bluaj okuloj divenigis la severan ŝtalbrilon, kiu montriĝas dum agado, precipe kontraŭ malfeliĉaĵoj. La forta makzelo kaj kvadrata mentono elmontris liajn persisteman obstinecon kaj neobeemon. Sed dum la karakterizaĵoj de leono estis videblaj, ne mankis al li ia mildeco, speco de virineco, kiu indikis lian emocieman naturon.

“Nu, jen kjel mi kaj la edĝin' iĝis parigitaj”, diris Belden, konkludante la interesegan rakonton pri sia amindumado. “Jen ni, paĉjo!” ŝi d'ris, “'stu malbenaj”, li d'ris al ŝi, kaj jen al mi, “Jim, eliru el tjuj b'laj vestaĵoj, mi v'las grandan parton de tjuj kvardekakreoj plugitaj anta' vespermanĝ'”. Kaj jen li jel snufas kaj k'sas ŝin. Kaj mi 'stis tjel f'liĉa, sed li v'dis min kaj li roris: “Ĉu vi?” imagu kjel mi kuris ĝis la grenejo!”

“Ĉu infanoj atendas vin en Usono?”, demandis la fremdulo.

“Ne. Sal mortis anta' iu alvenis. Tjal mi 'stas ĉi tje.” Belden distre fajrigis sian pipon, kiu ne estis estingiĝinta, kaj revigliĝis per “Kjo pri vi, fremdulo, ĉu edzo?”

Responde, li malfermis sian horloĝon, elŝovis ĝin el la laĉo, kiu utilis kiel ĉeneto, kaj donis ĝin. Belden prenis la graslampon por atente ekzameni la reverson de la horloĝkovrilo, admire sakris al si mem, kaj transdonis ĝin al Louis Savoy. Post multaj “Je Dio”, li fine lasis ĝin al Prince, kaj ili rimarkis, ke liaj manoj tremetas, ke liaj okuloj pleniĝis de mildeco. Tiel de kala mano al kala mano pasis la gluita foto de virino, de la alloga tipo, kiun tiaj viroj deziras, kun bebo ĉe la brusto. Scivolemo ekscitis tiujn, kiuj ankoraŭ ne vidis la mirindaĵon, la vidintoj iĝis silentaj kaj sopiremaj. Ili kapablis alfronti la mordon de malsato, la baton de skorbuto, aŭ rapidan morton sur tero aŭ en akvo, sed la bilda apero de nekonata virino tenanta sian infanon faris ĉiujn ilin virinoj kaj infanoj.

“Mi neniam vidis la infanon, li estas knabo, ŝi diris, dujara,” diris la fremdulo reprenanta la trezoron. Dum longa momento li kontemplis ĝin, kaj klakfermis la horloĝon, kaj deturnis sin, sed ne sufiĉe rapide por kaŝi la retenon de larmoj.

Malamute Kid kondukis lin al kuŝejo, kaj invitis lin enlitiĝi.

“Veku min je la kvara, akurate. Ne forgesu.” estis liaj lastaj vortoj, kaj momenton poste, li jam estis en dormo de elĉerpito.

“Diable! Kia kuraĝulo! komentis Prince, trihora dormo post sepdek kvin mejloj malantaŭ la hundoj, kaj denove al la glitvojo. Kiu li estas, Kid?”

“Jack Westondale. Jam tri jarojn li estas tie, havante la famon labori kiel ĉevalego, kaj amason da malbonŝanco. Mi neniam antaŭe renkontis lin, sed Sitka Charley raportis al mi.”

“Ŝajnas esti kruele, ke edzo de tiel ĉarma juna edzino devas pasigi jarojn en ĉi tiu diforgesita loko, kie ĉiu jaro valoras du en la ekstera mondo.”

“Lia problemo estas lia persistemo kaj lia obstineco. Li dufoje jam gajnis plenan kasegon per investo, kaj dufoje ĉion perdis.”

Je tiu momento la konversacio estis rompita de bruado de Bettles, ĉar la efekto de la bildo jam pasis. Kaj rapide, la rigoraj jaroj de monotonaj nutraĵoj kaj brutiga laboro estis forgesitaj en ĝojelmontroj. Nur Malemute Kid ŝajnis nekapabla malstreĉi sin, kaj maltrankvile ofte ekrigardis sian horloĝon. Fine li metis siajn duongantojn kaj kastorfelan ĉapon, kaj elirinte el la kabano, iris por priserĉi la kaŝitan tenejon.

Li eĉ ne atendis la fiksitan tempon, kaj vekis sian gaston kvaronhoron antaŭtempe. La juna giganto severe ankiloziĝis, kaj vigla frotado estis necesa por restarigi lin. Li ŝancelpaŝe eliris el la kabano por trovi siajn hundojn jam jungitaj kaj ĉion preta por ekiro. La kompanio deziris al li bonan ŝancon kaj rapidan postkuron, dum Patro Roubeau, post rapida beno, gvidis la retreton al la kabano, nesenkiale, ĉar ne estas bone alfronti temperaturon de sepdek kvar gradoj8 sub nulo kun nudaj oreloj kaj manoj.

Malemute Kid akompanis lin ĝis la ĉefa glitvojo, kaj tie, amike prenis lian manon por doni konsilojn.

“Vi trovos cent funtojn da salmona frajo en la sledo”, li diris.”La hundoj iros tiom longe per ili, kiom per cent kvindek funtoj da fiŝoj, kaj vi ne trovos nutraĵon por la hundoj en Pelly, kiel vi verŝajne esperis.” La fremdulo ektremetis, kaj liaj okuloj ekbrilis, sed li ne interrompis. “Vi trovos ne eĉ unu funton da nutraĵo, ĉu por la hundoj, ĉu por vi, antaŭ ol vi atingos la ŝtonecan rapidfluon Five Fingers, kaj tio estas almenaŭ du cent mejloj. Atentu la liberan akvon ĉe la rivero Thirty Mile, kaj ne maltrafu la grandan ŝparvojon super Le Barge.”

“Kiel vi scias? La informo ne povis antaŭi min.”

“Mi ne scias, kaj eĉ ne volas scii. Sed la jungitaro, kiun vi postkuras neniam estis via. Sitka Charley vendis ĝin al ili, la pasintan printempon. Sed iam, li diris al mi, ke vi estas honestulo, kaj mi kredas lin. Mi vidis vian vizaĝon, kaj ĝi plaĉas al mi. Kaj mi vidis... Ej, damne, rapidu al la sala akvo kaj al via edzino, kaj...” Tiam Kid demetis siajn gantojn, kaj ĵetis al li sian sakon.

“Ne, mi ne bezonas ĝin,” kaj larmoj glaciiĝis sur liaj vangoj dum li fervore premis la manon de Malamute Kid.

“Do, ne domaĝu la hundojn, forlasu ilin tuj, kiam ili elĉerpiĝas, kaj aĉetu aliajn, kaj pensu, ke po dek dolaroj ĉiufunte ili estas malmultekostaj. Vi povos aĉeti iujn en Five Fingers, Little Salmon kaj Hootalinqua. Kaj ne malsekigu la piedojn,” li diris kiel adiaŭajn konsilojn. “Daŭre vojiru ĝis minus dudek kvin gradoj, sed sub tio, faru fajron kaj ŝanĝu viajn ŝtrumpojn.”


Post apenaŭ dek kvin minutoj tintilaraj sonoj anoncis novan alvenon. La pordo malfermiĝis kaj rajda policano de Nord-Okcidentaj Teritorioj eniris, sekvata de du mestizaj hundestroj. Same kiel Westondale, ili estis bone armitaj kaj ŝajnis lacaj. La mestizoj, denaske alkutimiĝintaj al vojirado, facile eltenis, sed la juna policano estis ekstreme elĉerpita. Tamen, la senlima persistemo de lia raso tenis lin sur la vojo, kiun li decidis, eĉ ĝis kolapso.

“Kiam Westondale ekiris?” li demandis. “Li haltis ĉi tie, ĉu ne?” La demando estis senutila, ĉar la spuroj tre bone rakontis tion.

Malemute Kid kaptis la rigardon de Belden, kiu kompreninte la ideon, malprecize respondis, “Ja antaŭ iom da tempo.”

“Nu, ulo, klarigu,” admonis la policano.

“Ŝajnas, k'vi vere v'las preni lin. Ĉu li f'riozis sur la voj' al Dawson?”

“Li prirabis Harry McFarland-on je kvardek mil, ŝanĝis ilin ĉe la magazeno de P.C9  al ĉeko valida en Seatlo. Kiu malhelpos lin monigi ĝin, se ni ne kaptas lin? Kiam li foriris?”

Ĉiuj rigardoj estingiĝis, ĉar Malamute Kid estis indikinta la tonon, kaj la juna oficiro ĉiuflanke vidis nur senesprimajn vizaĝojn.

Antaŭpaŝinte al Prince, li pridemandis lin. Kvankam tio ĝenis lin, ĉi lasta rekte rigardante la sinceran kaj honestan vizaĝon de sia samlandano, respondis per malgravaj asertoj pri la stato de la vojo.

Tiam la policano rigardadis Patron Roubeau, kiu ne povis mensogi. “Antaŭ kvaronhoro,” respondis la pastro, “sed li kaj la hundoj havis kvarhoran ripozon.”

“Dek kvin minutoj antaŭe, kaj ripozinta! Dio mia!”

La kompatinda policano ŝanceliĝe retropaŝis, duonsvenanta pro lacego kaj seniluziiĝo, murmurante ion pri la dekhora kurado ekde Dawson kaj la elĉerpiĝo de la hundoj.

Malemute Kid trudis bovlon da punĉo al li. Kaj poste la policano iris al la pordo ordonante al la hundestroj sekvi lin. Sed la varmo kaj la esperata ripozo estis tro allogaj, kaj ili vigle protestis. Kid bone komprenis ilian francan dialekton kaj malserene sekvis la konversacion.

Ili ĵuris, ke la hundoj estas elĉerpitaj, ke estos necese finmortigi la hundojn Siwash kaj Babette antaŭ la fino de la unua mejlo, ke la aliaj estas preskaŭ en la sama stato, ke pli bone estas por ĉiuj ripozi.

“Ĉu vi pruntedonos kvin hundojn?” li demandis turnante sin al Malemute Kid.

Kid kapneis.

“Mi subskribos ĉekon nome de Kapitano Constantine10 por kvin mil dolaroj, jen miaj dokumentoj, ili permesas al mi senlime emisii ĉekojn.”

Okazis la sama silenta rifuzo.

“Do, mi rekvizicias ilin, je la nomo de la reĝino.”

Kun nekredema rideto, Kid ekrigardis sian bone ekipitan armilaron, kaj la anglo, konsciiĝante pri sia senpotenco, direktiĝis al la pordo. Sed ĉar la hundestroj daŭre kontestis, li ekturniĝis al ili, nomante ilin virinoj kaj malkuraĝuloj. La bistra vizaĝo de la plejaĝa mestizo ruĝiĝis pro kolero dum li stariĝis, kaj li ja promesis krudvorte, ke li vojirigos sian ĉefon ĝis kompleta eluzado de liaj kruroj, kaj li ĝojos tiel planti lin en la neĝon.

La juna policano, kaj tio postulis lian tutan volon, regulpaŝe marŝis ĝis la pordo, montrante freŝecon, kiun li ne havis. Sed ili ĉiuj sciis tion, kaj aprezis lian fieran strebon, kvankam li ne povis kaŝi la dolorgrimacojn, kiuj trairis lian vizaĝon. Kovritaj de prujno, la hundoj estis buliĝintaj en la neĝo, kaj preskaŭ nestarigeblaj. La kompatindaj bestoj ĝemis pro la dolorigaj vipbatoj, ĉar la hundestroj estis koleraj kaj kruelaj. Kaj nur kiam Babette, la ĉefhundo, estis maljungita, ili povis startigi la sledon kaj vojiri.

“Friponaĉo kaj mensogulo!”

“Je Dio! Malbona li!”

“Ŝtelisto!”

“Eĉ pli fia ol indiano!”

Evidente ili estis koleraj. Unue pro la maniero, kiel li trompis ilin, kaj due pro la ofendo al la moralo de Nordlando, por kiu la ĉefa kvalito de homo estas honesteco.

“Kaj ni helpis tiun ulaĉon, eĉ sciante tion, kion li faris!”

Ĉiuj okuloj riproĉe direktiĝis al Malemute Kid, kiu stariĝis el la angulo, kie li estis komforte instalinta la hundon Babette, kaj silente malplenigis la punĉpoton por fina rondregalo.

“Jen malvarma nokto, knaboj, ja froste malvarna nokto”, li strange ekdiris por komenci sian defendan paroladon. “Vi ĉiuj iam glitis sur la vojo, kaj scias la signifon de tio. Oni ne batas hundon vunditan. Vi aŭdis nur unu flankon de la afero. Homo pli honesta ol Jack Westondale neniam manĝis el la sama marmito, nek dormis sub la samaj kovriloj, kiel miaj kaj viaj. La pasintan aŭtunon li donis sian tutan monhavon, kvardek mil dolarojn, al Joe Castrell, por investi en Kanado. Hodiaŭ, li povus esti milionulo. Sed dum li restis en Circle City por flegi sian partneron malsanan je skorbuto, kion faris Castrell? Li iris ĉe McFarland, freneze vetludis kaj perdis la tutan kason. La morgaŭon, oni trovis lin morta en la neĝo. Kaj kompatinda Jack estis planinta iri ĉi-vintre al sia edzino kaj sia knabeto, kiun li neniam vidis. Rimarku, ke li prenis precize tiom, kiom lia alia perdis: kvardek mil. Nu, nun li estas for, kaj kion vi intencas fari pri tio?”

Kid rigardis la rondon de siaj juĝantoj, konstatis la mildiĝon de iliaj vizaĝoj, kaj levis sian bovlon.

“Do, sanon al la viro sur la glitvojo, ĉi-nokte. Lia nutraĵo estu sufiĉa, liaj hundoj restu viglaj, liaj alumetoj neniam difektiĝu! Dio favoru lin, bonan ŝancon al li, kaj...”

“Embarasojn al la rajda polico!” kriis Bettles dum la malplenaj tasoj klakis sur la tablon.

_________________________________________________________________________________________________________________________________________

1Algonkena vorto, kiu signifas virinon, vaste uzata en norda Ameriko. (Ĉiuj notoj estas de la tradukinto)

2Lochinvar estas persono de la poemo Marmion, verkita de Walter Scott, kiu forrabis sian amatinon

3Francdialekte: “La virineto. Mia brava Mason.”

4Raso de sledhundoj de Alasko

5Aludo al Jack Frost simbolo de vintro kaj frosto en la anglosaksa folkloro.

6Regiono ĉe la lago Miĉigano, kie estis faritaj lanaj supervestaĵoj tre uzitaj en norda Ameriko.

7Samuel Colt inventis kaj fabrikis la unuajn revolverojn.

8Temas pri farenhejtaj gradoj, do -58°C

9Fakte, temas pri Alaska Commercial Company(A.C.C), kiun London ŝanĝas al P.C

10Charles Constantine estis la ĉefoficiro de la rajda polico de Nord-Okcidentaj Teritorioj

Commentaires