Giovanni VERGA - La lupino (1880)
Giovanni VERGA
La Lupino
En la vilaĝo oni nomis ŝin la Lupino ĉar ŝi neniam estis sata, pri io ajn. La virinoj krucosignis sin, kiam ili vidis ŝin pasi, sola kiel hundinaĉo, kun tiu marŝmaniero vagema kaj suspektema de malsata lupino. Ja ŝi plukis iliajn filojn kaj iliajn edzojn per nura okulumo, kun ŝiaj ruĝaj lipoj, kaj ŝi tiris ilin malantaŭ sia jupo nur rigardinte ilin per tiuj demonaj okuloj, eĉ el antaŭ la altaro de Sankta Agripino. Feliĉe la Lupino venis en preĝejon, nek ĉe Pasko, nek ĉe Kristnasko, nek por aŭskulti meson, nek por konfeso, neniam. Pastro Angiolino de Sankta Maria de Jesuo, vera servisto de Dio, estis jam perdinta sian animon por ŝi.
Maricchia, kompatindulino, bona kaj brava knabino, kaŝe ploris, ĉar ŝi estis filino de la Lupino, kaj neniu edziĝos kun ŝi, eĉ posedanta belajn vestaĵojn en la komodo, kaj belan subsunan terenon, kiel ĉiuj aliaj knabinoj de la vilaĝo.
Iun fojon, La Lupino enamiĝis al juna belulo reveninta de militservo kaj rikoltis fojnon kun li en la kampo de la notario. Ŝi vere enamiĝis, sentis ardi sian karnon sub la korsaĵa fusteno kaj sentis, fiksrigardante lin, la soifon, kiun iu havas dum la varmaj horoj de junio, en la ebenaĵo. Sed li daŭre trankvile rikoltis, kun la nazo al garboj, kaj diris al ŝi:
-Ho, njo Pina, kio okazas al vi?
En la vastaj kampoj, kie nur kraketadis la flugado de griloj, kiam la suno plumbe frapadis, la Lupino amasigis garbojn sur garboj, faskojn sur faskoj, sen iam ajn laciĝi, sen momente rektiĝi, sen meti siajn lipojn al botelo, nur por resti ĉe la kalkanojn de Nanni, kiu rikoltis kaj rikoltis, kaj de tempo al tempo demandis al ŝi: "Kion vi volas, njo Pina?"
Iun vesperon, ŝi diris ĝin al li, dum la viroj, lacaj pro la longa tago, dormetis en la draŝejo kaj la hundoj jelpis en la vasta nigra kamparo: "Vin mi volas! Vin, kiu belas kiel suno, kaj dolĉas kiel mielo. Mi volas vin!"
"Kaj mi, anstataŭe, volas vian filinon, kiu estas fraŭlino", respondis Nanni ridante.
La Lupino metis siajn manojn en la hararon, gratis siajn tempiojn sen paroli, kaj foriris. Ŝi ne plu revenis en la draŝejon. Sed en oktobro ŝi revidis lin, Nanni, kiam oni eltiris la oleon, ĉar li laboris apud ŝia domo, kaj la knarado de la premilo dum la tuta nokto malhelpis ŝin dormi.
"Prenu la sakon da olivoj, ŝi diris al sia filino, kaj venu".
Nanni estis puŝanta la olivojn per ŝovelilo sub la muelŝtonon, kaj krianta "Ej!" al la mulino, por ke ĝi ne haltu.
"Ĉu vi ŝin volas, mian filinon Maricchia?" demandis al li njo Pina.
"Kion vi donas al via filino Maricchia?" respondis Nanni.
"Ja ŝi havas la aĵojn de sia patro, kaj plie mi donas al ŝi mian domon. Sufiĉos al mi, ke vi lasu al mi angulon en la kuirejo por tie sterni pajlaĵon".
"Se tiel estas, ni traktos ĉe kristnasko" diris Nanni. Nanni estis grasa kaj ŝvitanta de oleo kaj de la fermentantaj olivoj, kaj Maricchia neniel volis lin, laŭ ia ajn pakto. Sed ŝia patrino kaptis ŝin per la hararo, antaŭ la fajrejo, kaj diris tra premitaj dentoj: "Prenu lin, aŭ mi mortigos vin!"
La Lupino estis kvazaŭ malsana, kaj la homoj diris, ke la diablo maljuniĝanta iĝas ermito1. Ŝi ne plu iris ien kaj tien, ŝi ne plu staris ĉe sia pordo kun siaj inkubaj okuloj. Ŝia bofilo, kiam ŝi direktis tiujn okulojn rekte al lia vizaĝo, ridis kaj eltiris sian skapularion de la Madono por krucosigni. Maricchia restis hejme por mamnutri siajn filojn, dum ŝia patrino iris en la kampojn por labori kun la viroj, precize same kiel viro, por sarki, por plugi, por prizorgi brutojn, por stuci vitojn eĉ dum la Greko kaj la januara Levanteno2 aŭ dum la aŭgusta Siroko, kiam la muloj lasis sian kapon kliniĝi, kaj la viroj surventre dormis protektitaj ĉe la norda flanko de muroj. Dum tiuj horoj inter vespro kaj nono, kiam neniu bona virino vagas3, njo Pina estis la sola vivanta animo, kiun oni povis vidi vaganta en la kamparo sur la brulantaj ŝtonoj de la padoj, tra la sekaj stoploj de la vastaj kampoj, kiuj perdiĝas en la varmego, for, tre for, ĝis la nebula Etno, kie la ĉielo pli pezas sur la horizonto.
"Vekiĝu!" diris La Lupa al Nanni, kiu estis dormanta en fosaĵo, apud la polva heĝo, kun la kapo inter la brakoj. "Vekiĝu, ĉar mi kunportis vinon por refreŝigi vian gorĝon".
Nanni malfermegis siajn mirigitajn okulojn, ankoraŭ duondormanta, kaj antaŭ si trovis ŝin staranta, pala, kun arogantaj mamoj, kaj karbaj okuloj, li etendis palpe siajn manojn.
"Ne! Neniu bona virino vagas inter vespro kaj nono!" plorĝemis Nanni, remetante sian vizaĝon profunde en la sekan herbon de la fosaĵo, kun la ungoj en sia hararo. "Foriru! Foriru! Ne plu venu en la draŝejon!"
Kaj fakte La Lupino foriris, renodante siajn superbajn harplektaĵojn, konstante rigardante antaŭ siaj paŝoj en la varma stoplejo, kun siaj okuloj karbe nigraj.
Sed en la draŝejon ŝi revenis, aliajn fojojn, kaj Nanni diris nenion al ŝi. Male, kiam ŝi malfruiĝis, inter vespro kaj nono, li iris atendi ŝin ĉe la kulmino de la blanka kaj dezerta pado, kun ŝvita frunto. Kaj poste li metis la manojn en sian hararon, kaj ĉiufoje ripetis: "Foriru! Foriru! Ne plu venu en la draŝejon!"
Maricchia ploris nokte kaj tage, kaj direktis al la patrina vizaĝo siajn okulojn ardajn pro larmoj kaj ĵaluzo, kvazaŭ ankaŭ ŝi estis lupineto, dum ŝi vidis ŝin reveni el la kampoj ĉiufoje pala kaj silenta. "Kanajlo!" ŝi diris al ŝi. "Fia patrino!"
"Silentu!"
"Ŝtelisto! Ŝtelisto!"
"Silentu!"
"Mi iros ĉe la serĝenton, mi iros!"
"Iru do!"
Kaj ŝi vere iris, kun siaj filoj en la brakoj, timante nenion, sen eĉ unu larmo, kvazaŭ frenezulo, ĉar nun ankaŭ ŝi amis tiun edzon, kiun oni trudis al ŝi, grasan kaj ŝvitan de la fermentigitaj olivoj.
La serĝento venigis Nanni-on, minacis lin pri prizono kaj eŝafodo. Nanni komencis plorĝemi kaj tiri sian hararon. Li neis nenion, ne provis senkulpigi sin.
"Temas pri tento!" li diris, "temas pri tento de la infero!"
Li ĵetis sin al la piedoj de la serĝento, petegante lin, ke li enprizonigu lin.
"Pro kompato, Sinjoro serĝento, eligu min el tiu infero! Ekzekutigu min, sendu min en prizonon! Ne lasu min revidi ŝin! Neniam plu! Neniam!"
"Ne!" male respondis La Lupino al la serĝento. "Mi rezervigis al mi angulon en la kuirejo por dormi tie, kiam mi donis al li mian domon kiel doton. Tio estas mia domo, mi ne volas forlasi ĝin."
Iom poste, Nanni ricevis hufobaton de mulo sur la bruston, kaj estis mortonta, sed la pastro rifuzis doni al li la Sakramenton, se La Lupino ne eliras el la domo. La Lupino eliris, kaj ŝia bofilo povis tiel prepariĝi por forpasi, kiel bona kristano. Li konfesis kaj akceptis komunion per tiom da montro de pento kaj rimorso, ke ĉiuj najbaroj kaj scivolemuloj ploris antaŭ la lito de la mortonto. Kaj estus pli bone por li, se li estus mortinta tiun tagon, antaŭ ol la diablo revenis por allogi lin kaj enŝoviĝi en lian animon kaj en lian korpon, kiam li resaniĝis.
"Lasu min sola!" li diris al La Lupino, "Pro kompato, lasu min en paco! Mi vidis la morton proprokule! Kompatinda Maricchia senĉese malesperas. Nun la tuta vilaĝo scias! Ne plu vidi vin estas pli bone por vi kaj por mi..."
Kaj li fortirus siajn okulojn por ne plu vidi tiujn de La Lupino, kiuj, kiam ili fikse rigardis liajn, perdigis al li la animon kaj la korpon. Li ne plu sciis, kion fari por liberiĝi el la sorĉo. Li pagis mesojn por la animoj de la Purgatorio, kaj petis helpon de la pastro kaj de la serĝento. Ĉe pasko li iris al konfeso, kaj en la preĝejo li publike rampante lekis ses spanojn da ŝtonetoj de la sanktejo, kiel pentofaro. Kaj baldaŭ, ĉar La Lupino revenis tenti lin :
"Aŭskultu! li diris al ŝi, ne plu venu en la draŝejon, ĉar se vi revenos serĉi min, je la vera Dio, mi mortigos vin!"
"Mortigu min, respondis La Lupino, mi tute ne zorgas, ĉar sen vi mi ne volas vivi."
Kiam de malproksime li vidis ŝin, en la verdaj semitaĵoj, li ĉesis sarki la vitejon kaj iris preni la hakilon el la ulmo. La Lupino vidis lin veni palan kaj stuporokulan, kun la hakilo, kiu brilas pro la suno, kaj ŝi ne retroiris, ne eĉ unu paŝon, ŝi ne mallevis la okulojn, ŝi daŭre iris al li, kun la manoj ruĝplenaj de papavetoj, kaj vorante lin per siaj nigraj okuloj.
"Aĥ! Malfeliĉon al via animo!" balbutis Nanni.
1Aludo al itala proverbo
2La Greko (itale Greco) estas nord-orienta malvarma vento, kaj la Levanteno (itale levante) orienta vento, kiu blovas ĉefe en somero.
3Aludo al sicilia proverbo
Commentaires
Enregistrer un commentaire