Grazia DELEDDA - La Lebanona cedro (1939)

Grazia DELEDDA

 

Per tiu traduko, mi partoprenis la literaturan konkurson de la Itala Esperanto-Federacio, kies rezultoj estis anoncitaj en la 88-a Itala Kongreso de Esperanto la 21-an de aŭgusto 2021 en Asizo. Per tiu unua traduko mia el la itala lingvo, mi gajnis la trian premion.

 

La Lebanona cedro


En tiu tempo la kamparo, la antikva Romiana kamparo, atingis ĝis nia korto. Pinoj kaj grandaj platanoj viciĝis sur la taluso rompita de la fosadoj de la nova kvartalo, kaj ŝafinoj montriĝis tra la altaj herboj kaj kanoj, kiuj pro la vento ĝemis, kvazaŭ natura orgeno. La domo, daŭre odoranta vernison kaj kalkon, nude staris meze de kava herbejo plena de ŝtonoj kaj rompitaĵoj, la voĉoj resonis en la ĉambroj same kiel en neloĝata ejo. Dum la tuta tago restis ia stuporo, ia tagiĝa freŝeco, kaj la urba rumoro aŭdeblis, kvazaŭ tiu de malproksima maro. Kaj kiam ni iris en tiun urbon, la veturigistoj ne volis rekonduki nin hejmen, precipe nokte, kvazaŭ temis pri veturi ĝis fora neatingebla loko. Kaj fakte tie oni povis aŭdi la kanton de noktuoj kaj otusetoj. Tiel ni alkutimiĝis resti hejme: super nia ekzilo revideblis la forgesitaj steloj, la luno, la kurado de la nuboj. Tie ni retiriĝis rigardante la koloron de la grundo, de la herboj, de la ŝtonoj.

Iun tagon, fosante nian plue forlasitan korton ni eltrovis, inter aliaj restaĵoj, kiuj certe apartenis al antikva nekropolo, homan kranion. Sendifekta kaj perfekta, ĝi ŝajnis polurita de artisto, kun ĉiuj dentoj, kaj brilanta kvazaŭ el eburo. En la tero, kiu estis en ĝi, svarmis la vivo de la naturo: el la okulkavoj radie deiris kelkaj arĝentaj radikaj fadenoj. Mi reenterigis ĝin, kaj poste observis tion, kio eble povos sur ĝi kreski, sed la sezonoj pasis kaj nur kelkaj herbaj fadenoj aperis sur la loko, kie la kranio kaŝiĝis.

En aŭtuno, nu, reveninte de la vera kamparo, bona surprizo atendis nin. Malgranda Lebanona cedro staris kvazaŭ verda kandelabro sur la loko zorgata de mi (antaŭ ol foriri mi estis plantinta specon de kruco sur la tereno, kiu ŝajnis al mi sankta). Ĉu la kruco transformiĝis pro miraklo al cedro, aŭ pro eĉ pli granda miraklo, ĉu la cedro kreskis el la radikoj de la kranio? Sed post kiam miaj familianoj iom mokis min pro tiuj elegiaj supozoj, mi eksciis, ke sinjorino, amikino de ni, posedanto de bone provizita ĝardeno, kompatinta la mizeron de nia, transportigis kaj plantigis sian malgrandan cedron, sen respekti la krucon, nek la kranion.

En la komenco, eĉ, dum iom da tempo, mi rigardis per malafabla okulo tiun truditaĵon: mi preferis la familion de lekantoj, kiu ekkreskis sub ĝi la postan printempon, sur la herbo jam iomete pli densa kaj persista.


Por la arbo, tute seninteresa estis nia atento. "Sufiĉas, diris la ĝardenisto de la doninta sinjorino, kiu venis viziti la junan kreskaĵon, sufiĉas, ke neniu rompu la ĉefpinton. Por la cetero, ĝi mem elturniĝas. Ĝi estas planto, kiu vivas milojn da jaroj. Eĉ, precize ĉe sia centjariĝo ĝi unuafoje floras. Mi ne konas tiun floron: mi neniam vidis ĝin, sed ĝi devas esti bela kaj granda kiel blua flago. Iuj diras, ke sur la montetoj de Jerusalemo daŭre vivas cedro sub kiu marŝis Jesuo kaj liaj disĉiploj en la someraj lunplenaj noktoj. Ni esperu, ke ankaŭ en ĉi tiu kampo la nepoj de viaj nepoj vidos ĝin bonfarta".

Bonfarta, tamen, unue vidis ĝin niaj infanoj, kiuj ja ludis ĉirkaŭ ĝi kaj kreskis kun ĝi. La tempo ja rapide pasas! Jen, la arbo ŝajnas ne havi grandan volon kreski: ĝi malfruiĝas, kvazaŭ ĝi atendas, ke la infanoj atingu ĝin almenaŭ ĝis la alteco de la trunko, kaj ili havis ludon kun ĝi alkroĉiĝante al ĝiaj branĉoj por balanciĝi. Sed ĝi sekrete laboras: kiam oni iomete skrapas la teron, ĉe ĝia piedo, oni vidas la radikojn jam pli dikaj ol ĝiaj branĉoj. Kaj ili iras profunden, tiuj radikoj, okupante la tutan ĉirkaŭan terenon. Kaj ĝi amuziĝas labori ankaŭ kiam ĝi ne estas ĉiutage observata. Ĉar ĉiujare reveninte de feriado, la infanoj konstatas, ke ilia amiko kreskis duoble ol ili, ke ĝi iĝis ilia pli granda frato, ke nun ili devas salti pli alten por atingi ĝiajn branĉojn, kaj jen ili ne plu povas, kaj se ili volas ĝin brakumi aŭ intimiĝi kun ĝi, ili devas grimpi sur ĝian trunkon kaj rivali pri forteco kun ĝi. Sed tio ne ĉesigas amikecon, male, la amikeco iĝas pli intima, preskaŭ pli maskla. Sidantaj sur ĝia plej gastigema branĉo, la infanoj, -tio ili ĉiam restas por la patrino, - subtenas la kanton de la fringoj, dum belaj tagmezoj de la malfrua printempo, per versoj de Horacio kaj Katulo. Kaj levante la okulojn al la sendifekta pinto de la arbo, ili vidas la floron "mirindan kiel bluan flagon" de sia estonteco.

Alvenas la tago, kiam ili ne plu faras konfidencojn al la arbo: necesas respekti la faldon de la pantalono kaj ne esti vidata de la sinjorinoj, kiuj pasas sur la vojo. Ve, la vojo ŝanĝiĝis, nun ĝi estas urba strato, kaj la asfalta odoro mortigis la kamparan parfumon. Domoj kaj palacoj staras ĉirkaŭ la loĝejeto, iam soleca. Sed la cedro, kaj ĝiaj aliaj kunuloj, kiuj nun vivas en la ĝardeno, zorgas, ke nia modesta ĉiutaga vivo restu kaŝita de la scivolaj najbaroj. Aparte la cedro, ekpuŝiĝinte, impetis alten por nia defendo kaj protekto, ĝi havas en si mem la potencon, la freŝecon, la harmonion de tuta arbaro, ĝia verdo plenigas la fenestrojn de la domo, ĝia firsto balanciĝas super la tuta ĉirkaŭaĵo sur horizonto, kiu havas la iluzion esti granda spaco, kaj ĝi ludas kun la nuboj, ardas kun la sunsubiro kaj ridas kun la luno. Ĝi jam estas per si mem flago ĉiam diafane blua, kiu spitas la tempon, svingas, somere kaj vintre, la promeson de miljara vivo.


Nia cedro nun havas dudek kvin jarojn. Laŭ la kalkuloj de la maljuna ĝardenisto, kiu plantis ĝin, se la unua floro de homa estaĵo aperas post inter dek kvin kaj dudek jaroj, la arbo, kiu donos sian unuan floron kiam kompletiĝos ĝia jarcento estas nun, rilate al la homo, ankoraŭ infano.

Kaj malgraŭ ĝia trunko rekta kaj potenca kiel kolono, kaj la fortikeco de ĝiaj branĉoj, kiuj ŝajnas atingi la ĉielon same kiel la ŝtuparo de Jakobo, de infano ĝi havas tamen la freŝecon, la belecon sendifektan kaj puran, la ĝojon konstantan. Ĉiam vibranta de la vivo de siaj birdoj, ĝi havas korusan voĉon kun ili. La susurado de ĝiaj branĉoj estas murmuro, kiu aŭdiĝas eĉ, kiam ne blovas la vento, anoncanta ĝian ĉeeston, kvazaŭ spirado de vivanta estaĵo. La pluvo de ĝiaj sekaj pingloj, en la taŭga sezono, ne similas al la falo de la aliaj folioj: ĝi tute ne estas trista kaj tapiŝas la ĉirkaŭan teron per purpura veluro. Kaj ĝia lukto kun la vento, dum la tagoj de tramontano, havas la lertecon kaj la ĝojon de la knaboj ludantaj per la neĝo aŭ de la junaj sportistoj, kiuj ebriiĝas de movado sur la alpaj kulminoj.

Kaj kiam muĝas libeĉo1, ankaŭ la arbo ekludas tragedian simfonion, rakontas la arbarajn legendojn, la teruron de fulmotondroj, la senbridan koleron de la demonaj spiritoj kontraŭ la senfirmecaj fortoj homaj kaj naturaj, sed en la fundo de ĝia graŭlado ĉiam troviĝas, same kiel en la voĉo de la potenculoj, la promeso, la certeco de fina venko. La elementoj kvietiĝos, la lumo revenos, la printempo revenos.

La printempo, jen, ankaŭ ĉi tiun jaron revenis, la arbo atingis sian dudek-kvinan jaron: la ŝelo de ĝia trunko brilas sub la suno, kvazaŭ cizelita bronza kiraso. Ĝiaj branĉoj vibras, same kiel tiuj de la sanktaj arboj, kiam la antikvaj pastroj surhokigis la muzikilojn, kiuj akompanis iliajn ritojn.

La familioj de lekantoj, ĉiam pli multaj, kreskas sur la herbejeto. Kaj iu, kliniĝinte por rigardi ilin, kiel se temus pri la fratineto, estas mirigita kaj feliĉigita pli de ilia nana beleco ol de la giganta majesto de la arbo super si, kvazaŭ templo. La infanoj vidas pli bone ol la plenkreskuloj la mirindaĵojn de la grundo, pli proksimajn: ŝtoneto, avena tigo, ruĝa kokcinelo estas por ili mirakloj, kaj ili vere estas tio, ĉu ne? Etulino Piti, la plej juna de la familio - dek ok monatoj da aĝo – absorbiĝas studi tiujn misterojn: la ruĝa kokcinelo, senmova sur folio, estas tiu, kiu plej logas ŝin. Ŝi ne aŭdacas tuŝi ĝin, dum ŝi mistraktas la afablajn lekantojn. Ŝi eksaltas, kun tremeto kaj krio, kiam subite la insekto malfermiĝas same kiel floro kaj ekflugas, alten, sur la arbon. Nur tiam, Piti ŝajnas rimarki la ekziston de la giganto. Ŝi rigardas, dum momenteto, la blindumigon de ĝiaj branĉoj trairataj de la suno, malfide apogas maneton sur la trunkon, paŭtas, kaj per amuza protesto, kiu eble estas la unua de ŝia vivo, deklaras al si mem kaj al la ĉirkaŭaĵo:"Ĉio Piti, ho!"

Jes, ĉio apartenas al Piti. Kiu povas depreni tion de ŝi? Ankaŭ la granda arbo estas ŝia, pli ol la aliaj humilaj kaj efemeraj aferoj ĉirkaŭ ĝi. Ĝi estas ŝia frato, same kiel ĝi estis de la infanoj, kiuj antaŭis ŝin, same kiel ĝi estos de tiuj, kiuj sekvos ŝin, ĝis kiam ĝia unua floro, la floro alta kaj flirtanta sur la ĉielo kvazaŭ flago el la bluo de la ĉielo mem, benos la generaciojn, kiuj kredis kun fido kaj ĝojo al ĝia legendo.


1Varma kaj malseka vento, kiu forte blovas el sud-okcidento en aŭtuno kaj vintro sur la okcidenta Mediteraneo, kaj estas tie konata per ĝia itallingva nomo: libeccio.

Commentaires