La lasta parolado de Jean JAURÈS (25-an de julio 1914)

 Jean JAURÈS


 

En 2014, dum la celebrado de la centa datreveno de  la unua mondmilito mi tradukis la lastan paroladon de Jean Jaurès, kiu okazis la 25-an de julio 1914 en Liono, kie mi loĝas. Kvin tagojn poste li estis murdita de naciista fanatikulo kaj la milito komenciĝis.
En la nuna situacio, kiam nova grava milito eksplodis en Eŭropo, mi opinias utile republikigi tiun tekston.


Civitanoj,

ĉivespere mi volas diri al vi, ke neniam ni estis, neniam de kvar-dek jaroj Eŭropo estis en pli minaca kaj pli tragika situacio ol tiu en kiu ni estas, je la horo, kiam mi havas la honoron alparoli vin. Ah! civitanoj, mi ne volas troigi la malhelecon de la bildo, mi ne volas diri, ke la rompo de diplomataj rilatoj, kiun ni eksciis antaŭ duonhoro, inter Aŭstrio kaj Serbio, nepre signifas ke milito eksplodos inter Aŭstrio kaj Serbio, kaj mi ne diras, ke se milito okazas inter Aŭstrio kaj Serbio, ĝi nepre disvastiĝos al la cetero de Eŭropo. Sed mi diras, ke staras kontraŭ nin, kontraŭ pacon, kontraŭ la vivon de homoj, je la nuna horo, teruraj riskoj, kontraŭ kiujn necesas, ke la eŭropaj laboristoj provu la plej altajn solidarecajn strebojn, kiujn ili povos provi.


Civitanoj,

la noto, ke Aŭstrio sendis al Serbio plenas de minacoj, kaj se Aŭstrio invadas tiun slavan teritorion, se ĝermanoj, aŭstra ĝermana gento, atakas la serbojn, kiuj apartenas al la slava mondo, pri kiuj rusaj slavoj sentas profundan simpation, oni devas timi kaj prognozi, ke Rusio eniros la konflikton. Kaj se Rusio eniras la konflikton por defendi Serbion, Aŭstrio, trovante antaŭ si du malamikojn, Serbion kaj Rusion, citos la aliancan traktaĵon, kiu ligas ĝin al Germanio, kaj Germanio sciigas, ke ĝi solidariĝos al Aŭstrio. Kaj se tiu konflikto ne restas inter Aŭstrio kaj Serbio, Rusio enmiksiĝinte, Aŭstrio vidos Germanion strariĝi ĉe ĝia flanko sur la batalkampo. Sed tiam, ne plu nur la traktaĵo inter Aŭstrio kaj Germanio validas, sed ankaŭ la sekreta traktaĵo pri kiu oni konas la ĉefajn klaŭzojn, kiu ligas Rusion kaj Francion, kaj Rusio diros al Francio:

"Mi havas kontraŭ min du malamikojn, Germanion kaj Aŭstrion, mi rajtas citi la traktaĵon, kiu ligas nin, nepras, ke Francio stariĝu ĉe mia flanko."

Je la nuna horo, eble estas la antaŭtago, kiam Aŭstrio impetos al la serboj, kaj tiam Aŭstrio kaj Germanio impetante al Serboj kaj Rusoj, jen Eŭropo flamiĝanta, jen la mondo flamiĝanta.


Dum horo tiom grava, kaj ankaŭ tiom plena de danĝeroj por ni ĉiuj, por ĉiuj patrujoj, mi ne volas perdi tempon por longe serĉi kulpecojn. Ni havas niajn. Moutet jam diris tion, kaj mi atestas antaŭ historio, ke ni antaŭvidis ilin, ke ni anoncis ilin, kiam ni diris, ke eniri Marokon, perforte, arme, estis komenci la tempon de ambicioj, de avidoj, kaj de konfliktoj, oni akuzis nin, kiel malbonajn francojn, sed ja ni havis zorgojn pri Francio.

Jen, bedaŭrinde, nia parto de kulpeco, kaj ĝi preciziĝas. Se vi konsentas pensi, ke ja pro la afero pri Bosnio-Hercegovino okazas konflikto inter Aŭstrio kaj Serbio, kaj ni, francoj, kiam Aŭstrio aneksis Bosnio-Hercegovinon, ni ne rajtis, nek povis, kontraŭmeti ian ajn riproĉon, ĉar ni estis enŝoviĝantaj en Marokon, kaj ni bezonis senkulpigi niajn propran pekon, senkulpigante tiujn de aliuloj.

Ja tiam, nia ministro pri eksteraj aferoj diris al Aŭstrio :

"Ni pardonas al vi Bosnio-Hercegovinon, kondiĉe, ke vi pardonas Marokon al ni" kaj ni promenigis nian pentofarajn proponojn de iu potenco al alia potenco, de iu nacio al alia nacio, kaj ni diris al Italio: "Vi povas iri en Tripolio, ĉar mi estas en Maroko, vi povas ŝteli ĉe la alia stratangulo, ĉar mi ŝtelis ĉe tiu ĉi stratfino."

Ĉiu popolo montriĝis tra la stratoj de Eŭropo, kun sia torĉeto en mano, kaj nun jen fajrego. Nu, civitanoj, ni havas nian parton de kulpeco, sed ĝi ne kaŝas kulpecon de aliaj, kaj ni rajtas kaj devas denunci, iaflanke, insidemon kaj perforton de la germana diplomatio, kaj aliflanke, hipokritecon de la rusa diplomatio. Rusoj, kiuj eble apogos Serbion kontraŭ Aŭstrio, kaj kiuj diros: "Mia koro de granda popolo slava ne eltenas, ke oni perfortas la etan popolon slavan de Serbio". Jes, sed kiu jam frapis Serbion al koro? Kiam Rusio intervenis en Balkanoj, en 1877, kiam ĝi kreis Bulgarion, ŝajne sendependa, kun la penso preni ankaŭ Serbion, ĝi diris al Aŭstrio: "Lasu min fari, kaj mi konfidos al vi regadon de Bosnio-Hercegovino. Regado, vi komprenas tion, kion signifas tio, inter diplomatoj, kaj de la tago, kiam Aŭstrio ricevis ordonon regi Bosnio-Hercegovinon, ĝi havis nur unu penson, regi ĝin laŭ siaj plej bonaj interesoj.

Dum la interparolado inter la ministro rusa pri eksterlandaj aferoj kun tiu de Aŭstrio, Rusio diris al Aŭstrio: "Mi permesos al vi aneksi Bosnio-Hercegovinon, kondiĉe ke vi permesos al mi havi marakceson proksime de Konstantinoplo." S-ro de Aerenthal faris signon, kiun Rusio komprenis kiel jesa, kaj permesis al Aŭstrio preni Bosnio-Hercegovinon, kaj kiam Bosnio-Hercegovino eniris en la poŝon de Aŭstrio, ĝi diris al Aŭstrio: "Nun estas mia vico por Nigra Maro." "Kio? Kion mi diris al vi? Nenion!" kaj de tiam okazas malkonkordo inter Aŭstrio kaj Rusio, inter S-ro Iswolsky, ministro pri eksteraj aferoj de Rusio, kaj S-ro de Aerenthal ministro pri eksteraj aferoj de Aŭstrio. Sed Rusio estis kunkrimulo de Aŭstrio por liveri la slavojn de Bisnio-hercegovino al Aŭstrio-Hungario, kaj por korvundi la slavojn de Serbio.

Pro tio, ĝi envojiĝas, kie ĝi nun estas.

Se de tri-dek jaroj, se de kiam Aŭstrio regas Bosnio-Hercegovinon, ĝi estus farinta bonon al tieaj popoloj, ne okazus nun malfacilaĵoj en Eŭropo. Sed bigota Aŭstrio tiranis Bosnio-Hercegovinon. Ĝi volis per forto konverti ĝin al katolikismo, persekutante ĝiajn kredojn, ĝi starigis malkontenton de tiuj popoloj.

La koloniista politiko de Francio, la insidema politiko de Rusio, kaj la perfortema volo de Aŭstrio kontribuis al la nuna terura stato, en kiu ni estas. Eŭropo baraktas kvazaŭ en premsonĝo.

Nu, civitanoj! En la malheleco, kiu ĉirkaŭas nin, en la profunda malcerteco pri kio okazos morgaŭ, mi ne volas prononci parolon tro aŭdacan. Mi malgraŭ ĉio esperas ke, ĝuste pro la eksternorma grandeco de la minacanta ruiniĝo, je la lasta minuto, la registaroj rekonsciiĝos, kaj ni ne devos horortremi antaŭ la kataklismo, kiun kreus por la nunaj homoj eŭropa milito.

Vi vidis la balkanan militon. Preskaŭ tuta armeo pereis ĉu sur la batalkampo, ĉu en hospitalaj litoj, unu armeo ekiris kun tri-cent-mil homoj, ĝi lasis en la batalkampa tero, en la vojaj fosaĵoj kaj en la hospitalaj litoj infektitaj de tifo, cent-mil homoj el la tri-cent-mil.

Pensu kia estus ruiniĝo por Eŭropo: ne plu estus, kiel en Balkano, unu tri-cent-milhoma armeo, sed kvar, kvin aŭ ses du-milionhomaj armeoj. Kia buĉado! Kiaj ruinoj! Kiaj barbaraĵoj! Kaj jen kial, kiam la ŝtorma nubo jam estas super ni, jen kial mi volas ankoraŭ esperi, ke la krimo ne estos efektivigita. Civitanoj, se la ŝtormo ekflagrus, ĉiuj, ni socialistoj, zorgos por savi nin plej rapide el la krimo, kiun la regantoj faris. Atendante, se restas io al ni, se restas kelkaj horoj al ni, ni duoblos niajn strebojn por eviti la katastrofon. Jam, en Worwaerts, niaj socialistaj kamaradoj germanaj indigne kontraŭstaras al la aŭstra noto, kaj mi kredas, ke nia internacia socialista buroo estas kunvokita.

Kio ajn estus, civitanoj, kaj mi tion diras per ia malespero, nun kiam ni estas minacitaj per murdoj, sovaĝeco, estas nur unu ŝanco por daŭro de paco kaj savo de civilizacio. Tio estas unuiĝo de la laboristaro per ĉiuj siaj fortoj, kiuj konsistas en multaj fratoj, francaj, anglaj, germanaj, italaj, rusaj, kaj ke ni petu de ĉi tiuj miloj da homoj unuiĝon por forpeli la teruran premsonĝon per iliaj unuanimaj korbatoj.

Mi hontus pri mi mem, civitanoj, se estus eĉ unu el vi, kiu povus pensi, ke mi provas ŝanĝi al profito por balota venko, kiom valora ĝi estus, la dramon de okazintaĵoj. Sed mi rajtas diri al vi, ke vi ne devas neglekti eĉ unu okazon montri, ke vi staras kun tiu internacia socialista partio, kiu reprezentas, je la nuna horo, sub ŝtormo, la solan promeson de paco aŭ de restariĝo de paco.

Commentaires

Enregistrer un commentaire