Kio estas nacio? - Ernest RENAN (1882)

 


Ernest RENAN


Kio estas nacio?

Prelego farita en Sorbono la 11-an de marto 1882

 

Mi iom mirigite konstatis, ke tiu grava teskto de Ernest RENAN neniam estis tradukita al esperanto, kvankam ĝi iel traktas similan temon en la sama epoko, kiel la kreo de esperanto fare de Doktoro Zamenhof.
Kompreneble la ideoj de Renan datiĝas de tiu epoko, kaj ankaŭ la vortoj, kiujn li uzas. Sed la kerno de lia argumento restas prava.
En la nunaj tagoj, kiam iu satrapo mem decidas tion, kio ne estas nacio, estas oportune traduki kaj publikigi ĝin.
Mi rapide faris tiun tradukon, mi do petas indulgon pro la mistajpojn kaj erarojn, kiujn vi eble trovos en ĝi. Ne hezitu sciigi al mi.
 


Mi intencas analizi kun vi ideon, ŝajne klaran, sed kiu kreas la plej gravajn miskomprenojn. La formoj de homaj socioj estas la plej variaj. La grandaj urbaroj, laŭ la manieroj de Ĉinujo, Egiptujo, antikva Babilono; la triboj laŭ la manieroj de Hebreoj, de Araboj; la civitoj laŭ la manieroj de Ateno kaj Sparto; la unuiĝoj de diversaj landoj laŭ la manieroj de la imperioj Romia, Aĥemida, Karolida; la senpatrujaj komunumoj tenantaj sin per religia ligo, kiel tiuj de Izraelidoj, de Parsioj; la nacioj kiel Francujo, Anglujo kaj la plejparto de la modernaj Eŭropaj aŭtonomioj; la kunfederacioj laŭ la maniero de Svisujo, de Usono; la parencanoj bazitaj sur raso, aŭ pli taŭge sur lingvo, kiel tiuj de Ĝermanoj aŭ Slavoj; jen ariĝaj grupoj, kiuj ĉiuj ekzistas, aŭ ekzistis, kiujn oni ne povas konfuzi iun kun la alia sen grava malavantaĝo. En la epoko de la Franca revolucio, oni kredis, ke la institucio de sendependaj urbetoj, kiel Sparto kaj Romo, povis taŭgi por niaj grandaj nacioj de tridek ĝis kvardek milionoj da homoj. Nuntempe oni faras eĉ pli gravan eraron, oni konfuzas rason kun nacio, kaj oni atribuas al etnaj, aŭ pli taŭge lingvaj grupoj, suverenecon similan al tiu de popoloj reale ekzistantaj. Ni klopodu ĝis precizigi tiujn malfacilajn aferojn, en kiuj la plej eta konfuzo pri la signifo de vortoj, kiuj naskas racion, povas fine okazigi la plej ruinigajn erarojn. Tio, kion ni faros, estas tikla, temas preskaŭ pri vivisekcio, ni traktos la vivantojn, kvazaŭ kiel oni kutime traktas la mortintojn. Ni uzos la plej absolutan malvarmecon kaj senpartiecon.



1



Depost la fino de la Romia imperio, aŭ pliĝuste depost la disiĝo de la imperio de Karolo la Granda, okcidenta Eŭropo montriĝas al ni disiĝinta en nacioj, kaj inter ili iuj, en iuj epokoj, provis akiri hegemonion super la aliaj, sen neniam longdaŭre sukcesi. Tion faris Karolo la kvina, Ludoviko la 14-a, Napoleno la unua, kaj probable neniu tion povos en la estonteco. La efektiviĝo de nova Romia imperio aŭ de nova imperio de Karolo la Granda iĝis malebleco. La disiĝo de Eŭropo estas tro vasta por ke provo de universala supereco ne rapidege aperigu koalicion, kiu repelus la ambician nacion en ĝiajn naturajn limojn. Ia ekvilibro instaliĝis por longe. Francujo, Anglujo, Germanujo, Rusujo daŭre estos, post centoj da jaroj, kaj malgraŭ okazontaj aventuroj, historiaj individuecoj, la esencaj pecoj de tabulludo kies kvadratoj senĉese varias, sed neniam tute kunfandiĝas.

La nacioj, tiel komprenitaj, estas io nova en la historio. La antikveco ne konis ilin, Egiptujo, Ĉinujo, la antikva Ĥaldeujo neniel estis nacioj. Ili estis gregoj regataj de filo de Suno aŭ filo de Ĉielo. Ne ekzistis Egiptaj civitanoj, nek Ĉinaj civitanoj. La klasika antikveco havis municipajn respublikojn kaj reĝejojn, konfederaciojn de lokaj respublikoj, imperiojn, ĝi neniam havis naciojn laŭ nia kompreno. Ateno, Sparto, Cidono, Tiro estas centroj de admirindaj patriotismoj, sed ili estas civitoj kun malvasta teritorio. Gaŭlujo, Hispanujo, Italujo antaŭ ilia integriĝo en la Romia imperio estis grupoj de popoloj, ofte ligitaj inter si, sed sen centraj institucioj, sen dinastioj. Ankaŭ la Asira imperio, la Persa imperio, la imperio de Aleksandro ne estis patrujoj. Neniam estis Asiraj patriotoj, la Persa imperio estis vasta feŭdeco. Neniu nacio ligas sian devenon al la giganta aventuro de Aleksandro, kiu tamen havis gravajn konsekvencojn por la ĝenerala historio de la civilizacio.

La Romia Imperio ja proksimiĝis al patrujo. Rezulto de la fino de la militoj, la Romia supereco komence tiel prema, rapide iĝis amata. Ĝi estis granda asocio, sinonimo de ordo, paco kaj civilizacio. En la lastaj tempoj de la imperio ekzistis ĉe la altranguloj, la kleraj episkopoj, la kleruloj, vera sento de "Romia paco" kontraŭstaranta la minacantan malordon de barbareco. Sed la imperio, dek-duoble pli granda ol la nuna Francujo ne estis ŝtato laŭ la moderna difino. La disiĝo de ĝiaj oriento kaj okcidento estis neevitebla. La provoj de Gaŭla imperio en la 3-a jarcento ne sukcesis. Ja la Ĝermanaj invadoj enkondukis en la mondon la principon, kiu poste iĝis la bazo de la ekzisto de nacieco.

Kion faris la Ĝermanaj popoloj, fakte, depost la grandaj invadoj de la 5-a jarcento ĝis la lastaj Normandaj konkeroj en la 10-a jarcento? Ili malmulte ŝanĝis la rasan fonon, sed ili trudis dinastiojn kaj militistan aristokrataron al partoj pli aŭ malpli vastaj de la okcidenta eksimperio, kiuj prenis la nomojn de la invadintoj. Tial Francujo, Burgundujo, Lombardujo kaj pli poste Normandujo. La rapida supereco, kiun akiris la Franka imperio momente refaris la okcidentan unuecon, sed tiu imperio neripareble rompiĝis ĉirkaŭ la mezo de la 9-a jarcento. La traktato de Verduno desegnis disiĝojn principe neŝanĝeblajn, kaj de tiam Francujo, Germanujo, Anglujo, Italujo, Hispanujo iris per vojoj ofte malrektaj kaj tra mil aventuroj al siaj tutaj naciaj ekzistoj, tiaj, kiaj ni nun vidas ilin disvolvintaj.

Kio fakte karakterizas tiujn diversajn ŝtatojn? Tio estas la kunfandiĝo de la loĝantaroj, kiuj konsistigas ilin. En la landoj, kiun ni ĵus listigis, estas nenio simila al tio, kion vi trovas en Turkujo, kie Turko, Slavo, Greko, Armeno, Arabo, Siriano, Kurdo, estas same malsimilaj hodiaŭ ol kiam okazis la konkero. Du esencaj cirkonstancoj kontribuis al tiu rezulto. Unue la fakto, ke la Ĝermanaj popoloj adoptis kristanismon tuj kiam ili iom regule rilatis kun la Grekaj kaj Latinaj popoloj. Kiam la venkinto kaj la venkito havas la saman religion, aŭ pli ĝuste, kiam la venkinto adoptas la religion de la venkito, la Turka sistemo, la absoluta diferencigo de la homoj laŭ ilia religio ne plu povas okazi. La dua cirkonstanco estis, fare de la konkerintoj, la forgeso de sia propra lingvo. La nepoj de Klodvigo, de Alariko, de Gondovaldo, de Albueno, de Rollono jam parolis la Romanan. Tiu fakto mem estis jam konsekvenco de alia grava apartaĵo: la Frankoj, la Burgundoj, la Gotoj, la Lombardoj, la Normandoj havis kun si malmultajn virinojn el sia raso. Dum pluraj generacio, la ĉefoj edziĝas nur kun Ĝermanaj virinoj, sed iliaj konkubinoj estas Latinaj, la mamnutristinoj de iliaj infanoj estas Latinaj, tial la lingua francica, la lingua gothica havis, ekde la instaliĝo de la Frankoj kaj Gotoj en Romanaj teroj, nur tre mallonga destino. La samo ne okazis en Anglujo, ĉar la Anglo-Saksa invado verŝajne havis virinojn kun si, la Britona loĝantaro fuĝis, kaj, cetere, la latina ne plu estis, aŭ eĉ neniam estis, forta en Britonio. Se la kelta gaŭla estintus ĝenerale parolata en la Gaŭlujo de la 5-a jarcento, Klodvigo kaj siaj proksimuloj ne estus forlasintaj la ĝermanan por la gaŭla.

Tial la gravega fakto, ke malgraŭ la ekstrema perforto de la moroj de la Ĝermanaj invadintoj, la modlilo, kiun ili trudis, iĝis laŭlonge la jarcentoj la ĝusta modlilo de la nacio. Francujo iĝis laŭrajte la nomo de lando en kiun eniris nur neperceptebla malplimulto de Frankoj. En la 10-a jarcento, en la unuaj epikaj kantoj, kiuj perfekte spegulas la epokan menson, ĉiuj loĝantoj de Francujo estas Francoj. La ideo de rasa diferenco en la Francuja loĝantaro, ja evidenta laŭ Gregorio de Turo, neniel aperas ĉe la verkistoj kaj poetoj post Hugo Kapeto. La diferenco inter nobelo kaj kampulo estas tiom pligravigita kiel eble, sed tiu diferenco neniel estas rasa diferenco, temas pri diferenco de kuraĝo, de kutimoj kaj de edukado herede transdonita, sed la ideon, ke ĝi devenas de konkero, neniu havas. La falsa sistemo laŭ kiu nobeleco devenas el privilegio donita de la reĝo pro grandaj servoj faritaj por la nacio, kaj do ĉiu nobelo estas nobeligito, tiu sistemo estiĝis kiel dogmo ekde la 13-a jarcento. La sama afero okazis post preskaŭ ĉiuj Normandaj konkeroj. Post unu aŭ du generacioj, la Normandaj invadintoj ne plu distingiĝis el la cetero de la loĝantoj, sed ilia influo tamen estis profunda kaj ili estis doninta al la konkerita lando nobelaron, militajn kutimojn, patrujismon, kiujn ĝi ne antaŭe havis.

La forgeso, kaj mi dirus eĉ la historia eraro, estas esenca elemento de la estiĝo de nacio, kaj tiel progresado de historiaj esploroj estas danĝero por nacieco. Historia esplorado fakte relumigas la perfortajn agojn, kiuj okazis ĉe la deveno de ĉiuj politikaj formiĝoj, eĉ de tiuj, kies konsekvencoj estis la plej bonfaraj. Unuiĝo ĉiam okazas brutale. La unuiĝo de norda Francujo kaj suda Francujo estis rezulto de ekstermado kaj teruro, kiu daŭris preskaŭ tutan jarcenton. La reĝo de Francujo, kiu estas, mi aŭdacas diri, la plej ideala tipo de kristaliganto, la reĝo de Francujo, kiu faris la plej perfektan ekzistantan nacian unuiĝon, la reĝo de Francujo, vidata de tro proksime, perdis sian prestiĝon. La nacio, kiun li faris, malbenis lin, kaj, nun, nur la kleraj mensoj scias tion, kion li valoris kaj kion li faris.

Ja per kontrasto tiuj grandaj leĝoj de la historio de okcidenta Eŭropo iĝas senteblaj. En la entrepreno, kiun la reĝo de Francio, parte per tiraneco, parte per justeco, admirinde sukcesis kompletigi, multaj landoj malsukcesis. Sub la krono de Sankta-Stefano la Madjaroj kaj la Slavoj restis tiel distingaj, kiel ili estis antaŭ okcent jaroj. For el kunfandi la diversajn elementojn de siaj apartenaĵoj, la dinastio Habsburgo regis ilin distinge kaj ofte iun kontraŭ la aliaj. En Bohemujo la Ĉeĥa kaj Germana elementoj estas supermetitaj same kiel akvo kaj oleo en glaso. La Turka politiko pri disiĝo de naciecoj laŭ religio havis ja pli gravajn konsekvencojn: ĝi ruinigis Orienton. Rigardu urbojn, kiel Salonikon aŭ Smirnon, vi trovos tie kvin aŭ ses komunumojn, kiuj ĉiuj havas siajn memoraĵojn kaj kiu kune havas preskaŭ nenion. Tamen, la esenco de nacio estas, ke ĉiuj individuoj havas multajn aferojn komunajn, kaj ankaŭ, ke ĉiuj forgesis multajn aferojn. Neniu Franca civitano scias ĉu li estas Burgundo, Alano, Tajfalo, Visigoto; ĉiu Franca civitano devas forgesi la tagon de Sankta-Bartolomeo, la buĉadojn de sudejo en la 13-a jarcento. Ne estas en Francujo eĉ dek familioj, kiuj povas pruvi Frankan devenon, kaj eĉ, tia pruvo estus difekta pro nekonataj kunmiksoj, kiuj perturbus ĉiujn genealogiajn sistemojn.

La moderna nacio estas do historia rezulto kondukita de faktoj konverĝantaj al sama signifo. Foje la unuiĝo estis realigita de dinastio, kiel en Francujo, foje de la rekta volo de provincoj, kiel en Holando, Svislando, Belgujo, foje de ĝenerala animo malfrue venkanta la feŭdecajn kapricojn, kiel en Italujo kaj Germanujo. Ĉiam profunda ekzistokialo regis tiujn formiĝojn. La pricipoj, en tiaj okazaĵoj, naskiĝas per la plej neatenditaj surprizoj. Ni vidis, en nunaj tagoj, Italujo unuigita de siaj malvenkoj kaj Turkujo ruinigita de siaj venkoj. Ĉiuj malvenkoj antaŭeniris la aferojn de Italujo, ĉiuj venkoj faligis Turkujon, ĉar Italujo estas nacio, dum Turkujo, ekster Malgrand-Azio, ne estas tio. Jen la gloro de Francujo, ĝi proklamis per la Franca revolucio, ke nacio ekzistas per si mem. Ni ne devas opinii maltaŭge, ke oni imitas nin. La principo de la nacioj estas nia.

Sed kio estas nacio? Kial Holando estas nacio, dum Hanovrujo aŭ Grand-duklando de Parmo ne estas tio. Kiel Francujo persiste estas nacio, kiam la principo, kiu kreis ĝin jam malaperis? Kiel Svislando, kiu havas tri lingvojn, du religiojn, tri aŭ kvar rasojn, estas nacio, dum Toskanujo, kiu estas homogena, ne estas tio? Kial Aŭstrujo estas ŝtato kaj ne estas nacio? Kiel la principo de nacioj diferenciĝas el tiu de rasoj? Jen aferoj pri kiuj klera menso deziras certan scion por akordiĝi kun si mem. La aferoj de la mondo ne vere solviĝas per tiaj rezonadoj, sed la diligentaj homoj volas raciigi tiajn aferojn kaj malplekti la konfuzojn en kiuj perdiĝas la supraĵaj mensoj.



2


Laŭ la diroj de iuj teoriistoj, nacio estas ĉefe dinastio, reprezentanta malnovan konkeron, unue akceptitan, poste forgesitan de la popola amaso. Laŭ la politikistoj pri kiuj mi parolas, la arigo de provincoj farita de iu dinastio, per ĝiaj militoj, per ĝiaj edziĝoj, per ĝiaj traktatoj, finiĝas kun la dinastio, kiu formis ĝin. Ja veras, ke la plejparto de la modernaj nacioj estis faritaj de unu feŭdodevena familio, kiu kontraktis edziĝon kun la grundo kaj kiu, iel, estis kerno de centralizado. La limoj de Francujo de 1789 havis nenion natura nek necesa. La vasta zono, kiun la Kapeta domo aldonis al la malvasta rando de la traktato de Verduno ja estis persona akiro de tiu domo. En la epoko, kiam okazis tiuj akiroj, oni havis neniun ideon pri naturaj limoj, naciaj rajtoj, aŭ provincaj voloj. La unuiĝo de Anglujo, Irlando kaj Skotlando estis same dinastia faro. Italujo malfrue iĝis nacio nur ĉar, inter la multaj regantaj domoj, neniu, antaŭ nia jarcento, fariĝis kerno de unuiĝo. Jen strangaĵo, ja el la senfama sarda insulo, tero apenaŭ Itala, ĝi akiris reĝlandan titolon1. Holando, kiu mem kreiĝis per heroa decida ago, tamen kontraktis edziĝon kun la domo Oranĝa, kaj ĝi vere endanĝeriĝus la tagon, kiam tiu ligo rompiĝus.

Ĉu tamen tia leĝo estas absoluta? Certe ne. Svisujo kaj Usono, kiuj formiĝis kiel unuiĝo de sinsekvaj aniĝoj, havas neniun dinastian bazon. Mi ne pridiskutos la demandon pri Francujo. Tio necesus scii la sekreton de estonteco. Ni nur diros, ke tiu granda franca rêgeco estis tiom alte nacia, ke la morgaŭon de ĝia falo nacio povis daŭri sen ĝi. Kaj la 18-a jarcento estis ŝanĝinta ĉion. La homo estis reveninta, post jarcentoj da humiligo, al la antikveca spirito, al memrespekto, al la ideo de siaj rajtoj. La vortoj patrujo kaj civitano rehavis siajn sencojn. Tiel povis okazi la plej aŭdaca operacio, kiun oni iam ajn okazigis en la historio, operacio, kiun oni povas kompari al tio, kio estus, fiziologie, provo revivigi en ĝia unua idento korpon, el kiu oni forprenis la cerbon kaj koron.

Necesas do agnoski, ke nacio povas ekzisti sen dinastia principo, kaj eĉ, ke nacioj faritaj de dinastioj povas disiĝi el tiuj dinastioj sen tamen ĉesi ekzisti. La malnovan principon, kiu atentas nur la rajtojn de princoj, oni ne plu povas gardi. Krom la dinastia rajto, estas la nacia rajto. Tiu nacia rajto, sur kia kriterio bazigi ĝin? Per kia signo rekoni ĝin? El kiu konkreta fakto devenigi ĝin?


1 – El raso, aplombe diras pluraj. La malnaturaj disigoj, rezultantaj de feŭdeco, de princaj edziĝoj, de diplomataj kongresoj, kadukis. Tio, kio restas firma kaj neŝanĝebla estas la raso de la loĝantaroj. Jen tio, kio konsistigas rajton, laŭrajtecon. Ekzemple, laŭ tiu teorio, kiun mi prezentas, la germana familio rajtas preni la disigitajn membrojn de germanismo, eĉ kiam tiuj membroj ne petas aliĝi. La rajto de germanismo sur tia provinco estas pli forta ol la rajto de la loĝantoj de tiu provinco pri si mem. Tiel, oni kreas ian precipan rajton similan al tiu de didevenaj reĝoj. La principo de etnografio anstataŭas tiun de nacioj. Tio estas gravega eraro, kiu, se ĝi plej sukcesus, pereigus la eŭropan civilizacion. Tiom la principo de nacioj estas ĝusta kaj laŭrajta, kiom tiu de precipa rajto de la rasoj estas etmensa kaj danĝerplena por vera progreso.

En la antikvaj tribo kaj civito, la rasa fakto, ni agnoskas tion, havis unuarangan gravecon. La antikvaj tribo kaj civito estis nur plivastigo de familio. En Sparto, en Ateno, ĉiuj civitanoj estis parencanoj pli aŭ malpli proksimaj. Same estis ĉe la Hindi-Israelidoj, tiel daŭre estas en la arabaj triboj. El Ateno, el Sparto ni transiru al la romia imperio. La situacio tute ŝanĝiĝas. Unue perforte formita, poste gardita pro intereso, tiu granda ariĝo de urboj, de provincoj, donis al la ideo de raso la plej gravan baton. Kristanismo, per sia universala kaj absoluta karaktero, eĉ pli efike laboris samdirekten. Ĝi kontraktis kun la romia imperio intiman aliancon, kaj pro tiuj du senkomparaj unuigaj agantoj, la etnografia motivo estis formetita el la regado de homaj aferoj por jarcentoj.

La barbaraj invadoj estis, malgraŭ iliaj ŝajnoj, plia paŝo sur tiu vojo. La dispartigoj de la barbaraj reĝlandoj havas nenion etnografian, ili estas solvitaj perforte aŭ laŭ kapricoj de la invadintoj. La raso de la loĝantaroj, kiujn ili submetis, estis por ili la plej indiferenta afero. Karolo la Granda refaris laŭ sia maniero tion, kion Romo jam estis farinta: unikan imperion kun la plej diversaj rasoj. La aŭtoroj de la traktato de Verduno, desegnante senhezite du grandajn liniojn de nordo al sudo, neniel havis la plej etan zorgon pri la raso de la homoj, kiuj troviĝis ĉe la dekstro aŭ la maldekstro de tiuj linioj. La landlimaj ŝanĝoj, kiuj okazis poste dum Mezepoko ankaŭ havis neniun etnografian aspekton. Kvankam la politiko sekvita de la domo Kapeta sukcesis iom post iom arigi, kun la nomo Francujo, la teritoriojn de la antikva Gaŭlujo, tio ne estas rezulto de la intenco de tiuj landoj ariĝi kun siaj samrasuloj. Daŭfenlando, Breso, Provenco, Franĉkonteo ne plu estis memorintaj komunan devenon. Ĉiu ajn gaŭla konscio jam pereis dum la 2-a jarcento de nia erao, kaj nur pro nuntempa klerula vidpunkto ni retrovis la unuecon de la gaŭla karaktero.

Etnografia konsidero neniel aperis en la stariĝo de la modernaj nacioj. Francujo estas kelta, ibera, ĝermana. Germanujo estas ĝermana, kelta kaj slava. Italujo estas la lando pri kiu etnografio estas plej konfuza. Gaŭloj, etruskoj, pelasgoj, grekoj, sen mencii aliajn elementojn, tie kunfandiĝis en nelegeblan miksaĵon. La tutaj britaj insuloj montras miksaĵon de sangoj kelta kaj ĝermana, kies proporcio estas ja malfacile difinebla.

La vero estas, ke ne ekzistas pura raso kaj bazi politikon sur etnografia analizo estas apogi ĝin sur ĥimero. La plej noblaj landoj, Anglujo, Francujo, Italujo estas tiuj kie la sangoj plej miksiĝis. Ĉu Germanujo estas escepto? Ĉu ĝi estas pura ĝermana lando? Kia iluzio! La tuta sudejo estis gaŭla. La tuta orientejo ekde Elbo estas slava. Kaj la partoj, kiujn oni asertas vere puraj, ĉu ili tiaj estas? Ni trafas nun unu el la problemoj pri kiu gravas havi la plej klarajn ideojn kaj eviti malkompreniĝojn.

La diskutoj pri rasoj estas senfinaj, ĉar la vorto raso estas uzata de la filologiaj historiistoj kaj de la fiziologiaj antropologoj kun du tute malsimilaj sencoj. Por la antropologoj raso havas la saman signifon kiel en zoologio. Ĝi indikas realan idecon, sangan parencecon. Nu, la studo de lingvoj kaj historio ne kondukas al la samaj apartigoj kiel en fiziologio. La vortoj brakicefaloj kaj dolikocefaloj ne havas lokon en historio nek en filologio. En la homa grupo, kiu kreis la arjajn lingvojn kaj disciplinon, jam estis brakicefaloj kaj dolikocefaloj. Same estas direbla pri la primitiva grupo, kiu kreis la lingvojn kaj instituciojn diritajn semidaj. Alidirite, la zoologiaj devenoj de la homaro estas ja ege antaŭaj al la devenoj de kulturoj, civilizacioj, lingvoj. La primitivaj arjaroj, la primitivaj semidaroj, la primitivaj turanaroj havis neniun fiziologian unuecon. Tiuj ariĝoj estas historiaj faktoj, kiuj okazis en iu epoko, ni diru antaŭ dek kvin aŭ dudek mil jaroj, dum la zoologia deveno de la homaro perdiĝas en nekalkulebla pasinteco. Tio, kion oni nomas la ĝermana raso estas certe ja aparta familio en la homa specio. Sed ĉu tio estas familio laŭ la antropologia signifo? Certe ne. La apero de ĝermana individueco en la historio okazas nur malmultajn jarcentojn antaŭ Kristo. Ŝajnas, ke en tiu epoko la ĝermanoj ne subite eliris el sub la tero. Antaŭe, kunmiksitaj kun la slavoj en la granda amaso de skitoj, ili ne havis sian apartan individuecon. Anglo ja estas tipo en la tuta homaro. Nu, la tipo, kiun oni maltaŭge nomas anglosaksan rason2, estas nek la britono de la epoko de Cezaro, nek la Anglosakso de Hengist, nek la dano de Knut, nek la normando de Vilhelmo la konkerinto. Ĝi estas la rezulto de ĉio tio. La franco estas nek gaŭlo, nek franko, nek burgundo. Ĝi estas tio, kio eliris el la granda kaldrono, en kiu sub la regado de la franca reĝo, kune fermentis la plej diversaj elementoj. Loĝanto de Ĵerzejo aŭ de Gernezejo neniel malsimilas, pri devenoj, de la normandaj loĝantoj de la najbara marbordo. En la 11-a jarcento la plej akra okulo ne povus percepti eĉ la plej etan diferencon inter la du bordoj de la markolo. Sensignifaj cirkonstancoj okazigis, ke Filipo-Aŭgusto ne prenis tiujn insulojn kun la cetero de Normandujo. Disigitaj unu el la alia dum sep cent jaroj, la du loĝantaroj iĝis ne nur fremdaj unu por la alia, sed ankaŭ tute malsimilaj. Raso, kiel ni historiistoj komprenas ĝin, estas do io, kiu formiĝas kaj malformiĝas. La studo de la raso estas precipa por la klerulo, kiu okupiĝas pri la historio de la homaro. Ĝi havas neniun aplikon en politiko. La instinkta konscio, kiu regis la desegnadon de la eŭropa mapo neniel zorgis pri la raso, kaj la unuaj nacioj de Eŭropo estas nacioj el tute miksitaj sangoj.

La fakto de la raso, precipa ĉe la origino, do evoluas ĉiam perdante sian gravecon. La homa historio esence diferenciĝas el zoologio. La raso ne estas ĉio, kiel estas pri ronĝuloj kaj felisedoj, kaj oni ne rajtas iri tra la mondo palpi la kranion de homoj, kaj poste preni ili per la kolumo dirante: "Vi estas el nia sango, vi apartenas al ni!" Krom la etnografiaj karakteroj, estas racio, justo, vero, belo, kiuj estas samaj por ĉiuj. Sciu, tiu etnografia politiko ne estas sekura. Vi hodiaŭ eksplutas ĝin kontraŭ aliuloj, kaj vi eble vidos ĝin sinturni kontraŭ vi mem. Ĉu estas certe, ke la germanoj, kiuj tiel alte metis la flagon de etnografio, ne vidos la slavoj veni por analizi, siavice, la nomojn de saksaj kaj luzacaj vilaĝoj, esplori la spurojn de velecoj aŭ abotridoj, kaj postuli kompensojn pri amasaj buĉadoj kaj sklavigoj, kiujn iu Ottono faris pri iliaj prauloj? Por ĉiuj, pli bone estas scii forgesi.

Mi tre ŝatas etnografion, ĝi estas scienco ege interesa. Sed ĉar mi volas ĝin libera, mi volas ĝin sen politika apliko. En etnografio, same kiel en aliaj sciencoj, la sistemoj ŝanĝiĝas, tio estas kondiĉo por progreso. Ĉu ankaŭ la nacioj ŝanĝiĝus kun la sistemoj? La limoj de ŝtatoj sekvus la ŝanĝiĝojn de scienco. Patriotismo dependus de pli malpli paradoksa disertacio. Oni dirus al patrioto: "Vi eraris, vi verŝis vian sangon por tia aŭ alia afero, vi kredis esti kelto, sed ne, vi estas ĝermano." Kaj dek jarojn poste oni dirus, ke vi estas slavo. Por ne erarigi la sciencon ni senŝarĝigu ĝin el doni sian opinion pri tiaj problemoj, en kiuj estas tiom da interesoj. Estu certaj, ke se oni komisias al ĝi doni elementojn por diplomatio, oni multfoje trovos ĝin en delikto pri komplezado. Ĝi havas pli bonajn farendaĵojn: ni simple postulu la veron de ĝi.


2-Tion, kion mi ĵus diris pri la raso, ni devas diri ankaŭ pri la lingvo. La lingvo invitas al kuniĝo, ĝi ne trudas ĝin. Usono kaj Anglujo, la hispana Ameriko kaj Hispanujo, parolas la saman lingvon kaj ne formas unikan nacion. Male, Svisujo, tiom bone farita, ĉar ĝi estis farita de la konsento de ĉiuj siaj partoj, havas tri aŭ kvar lingvojn. Estas en la homo io supera al la lingvo: tio estas volo. La volo de Svisujo esti kuniĝinta, malgraŭ la diverseco de siaj idiomoj, estas ja pli grava fakto ol simileco ofte akirita per ofendoj. Honora fakto pri Francujo, estas, ke ĝi neniam provis akiri unuecon de sia lingvo per trudodevigaj metodoj. Ĉu ne eblas havi la samajn sentojn kaj la samajn pensojn, ŝati la samajn aferojn per malsimilaj lingvoj? Ni antaŭe parolis pri la malavantaĝo dependigi la internacian politikon de etnografio. Ne malpli malavantaĝa estus dependigi ĝin de kompara filologio. Ni lasu al tiuj interesaj studoj tutan liberon pri diskuto, ni ne almiksu ilin al tio, kio damaĝus ilian serenecon. La politika graveco, kiun oni donas al la lingvoj ekzistas ĉar oni rigardas ilin, kiel signon de raso. Nenio estas pli malvera. Prusujo, kie oni nun parolas nur la germanan, parolis la slavan antaŭ kelkaj jarcentoj, Kimrujo parolas la anglan, Gaŭlujo kaj Hispanujo parolas la primitivan idiomon de Albo la Longa, Egiptujo parolas la araban, ekzemploj estas sennombraj.

Eĉ en la komenco, la simileco de lingvo ne signifis similecon de raso. Ni rigardu la proto-arjan aŭ proto-semidan tribon. En ĝi estis sklavoj, kiuj parolis la saman lingvon kiel siaj mastroj. Nu, la sklavo estis tiam ofte de raso malsimila al tiu de la mastro. Ni ripetu tion: tiuj distingoj de hind-eŭropaj, semidaj kaj aliaj lingvoj, kreitaj per admirinda sagaceco de kompara filologio, ne kongruas kun la distingoj de antropologio. La lingvoj estas historiaj formiĝoj, kiuj indikas malmulte pri la sango de tiuj, kiuj parolas ilin, kaj, ĉiel, ne rajtas kateni la homan liberon, kiam temas pri decidi kun kiu familio oni unuiĝas por la vivo kaj la morto.

Tiu ekskluziva konsidero de la lingvo enhavas, same kiel la tro forta atento por la raso, siajn danĝerojn, siajn malavantaĝojn. Kiam oni troigas tion, oni enfermiĝas en aparta kulturo, komprenata nacia, oni limigas sin, oni ĉirkaŭmurigas sin. Ni forlasas la grandan aeron, kiun oni respiras en la vasta homara kampo por enfermiĝi en kunsidejetoj de sampatrujanoj. Nenio estas pli malbona por la menso, nenio estas pli ĉagrena por la civilizacio. Ni ne forlasu tiun fundamentan pricipon laŭ kiu homo estas racia kaj morala estaĵo antaŭ ol esti ĉirkaŭbarita de tiu aŭ alia lingvo, antaŭ ol esti membro de tia aŭ alia raso, ano de tiu aŭ alia kulturo. Antaŭ la franca kulturo, la germana kulturo, aŭ la itala kulturo, estas la homa kulturo. Vidu la grandajn homojn de Renesanco, ili estis nek francoj, nek italoj, nek germanoj. Ili estis retrovintaj, per siaj interŝanĝoj kun la antikveco, la sekreton de vera edukado de la homa menso, kaj ili dediĉis sin al tio. Ja ili bone faris!


3-Ankaŭ religio ne povas doni sufiĉan bazon por starigi modernan naciecon. En la komenco, la religio dependis de la ekzisto mem de socia grupo. La socia grupo estis plivastiĝo de la familio. La religio de Ateno, estis la kulto de Ateno mem, de ĝiaj mitaj fondintoj, de ĝiaj leĝoj, de ĝiaj kutimoj. El ĝi rezultis nenia dogma teologio. Tiu religio estis, per la tuta forto de la termino, ŝtata religio. Oni ne estis atenano, kiam oni rifuzis praktiki ĝin. Tio estis, fine, la kulto de personigita Akropolo. Ĵuri ĉe la altaro de Aglaŭroso, estis ĵuri morti por la patrujo. Tiu religio estis tio, kio estas ĉe ni rekrutiĝo, aŭ kulto de la flago. Rifuzi partopreni tian kulton estus en niaj modernaj socioj rifuzi la militservon. Tio estis deklari, ke oni ne estas atenano. Aliflanke, estas klare, ke tia kulto havis neniun sencon por tiuj, kiuj ne estis atenanoj, tial ekzistis neniu varbemo por trudi ĝin al fremduloj, la atenaj sklavoj ne praktikis ĝin. Estis same en kelkaj mezepokaj respubliketoj. Oni ne estis bona veneciano se oni ne ĵuris je Sankta-Marko. Oni ne estis bona amalfiano se oni ne metis Sankta-Andreon super ĉiujn aliajn sanktulojn de la paradizo. En tiuj malgrandaj socioj, tio, kio iĝis pli poste persekutado, tiranio, estis laŭrajta kaj havis tiom etan konsekvencon, kiom ĉe ni gratuli la patron por lia festo aŭ por novjaraj bondeziroj.

Tio, kio estis vera en Sparto, en Ateno, jam ne plu veris en la reĝlandoj elirintaj el la konkero de Aleksandro, kaj precipe tute ne plu veris en la romia imperio. La persekutadoj de Antioĥo Epifano por trudi en oriento la kulton de olimpia Zeŭso, tiuj de la romia imperio por gardi pretenditan ŝtatan religion estis eraro, krimo, vera absurdaĵo. Nuntempe la situacio estas perfekte klara. Ne plu estas homamasoj unuforme kredantaj. Ĉiuj kredas kaj praktikas laŭvole, tion, kion li volas. Ne plu estas ŝtataj religioj, oni povas esti franco, anglo, germano kaj esti katoliko, protestanto, judo, aŭ praktiki neniun kulton. La religio iĝis afero persona, ĝi koncernas nur la konsciencon de ĉiu. La klasifiko de nacioj laŭ katolikismo aŭ protestantismo ne plu ekzistas. La religio, kiu, antaŭ kvindek du jaroj, estis tiom konsiderinda elemento en la formiĝo de belgujo, gardas sian gravecon en la personaj konsciencoj de ĉiuj, sed ĝi preskaŭ tute malaperis el la kialoj, kiuj markas la limojn de popoloj.


4- La komuneco de interesoj estas certe potenca ligilo inter la homoj. Ĉu tamen la interesoj sufiĉas por fari nacion? Mi ne pensas tion. La komuneco de interesoj faras komercajn traktatojn. En nacieco estas senta flanko, ĝi estas samtempe animo kaj korpo, Zollverein ne estas patrujo.


5- Geografio, tio, kion oni nomas naturaj landlimoj certe havas grandan parton en la disiĝo de nacioj. La geografio estas esenca fakto de la historio. La riveroj kondukis la rasojn, la montoj haltigis ilin. La unuaj helpis, la duaj malhelpis la historiaj movoj. Ĉu tamen oni povas diri, kiel kredas iuj partioj, ke la limoj de nacio estas skribitaj sur mapo, kaj ke tiu nacio havas la rajton preni tion, kio estas necesa por kompletigi ian formon, por atingi tian monton, tian riveron, al kiu oni donas aprioran limigan rolon? Mi ne konas doktrinon pli arbitra nek pli malfeliĉiga. Per tio oni pravigas ĉiuj perfortojn. Kaj nu, ĉu la montoj aŭ ĉu la riveroj formas tiujn pretenditajn naturajn landlimojn? De Biarritzo ĝis Tornio, ne ekzistas rivera enfluejo kiu havas pli ol alia landliman karakteron. Se la historio volus ĝin, Luaro, Sejno, Mozo, Elbo, Odro havus samtiom kiel Rejno la rolon de natura landlimo, kiu okazigis tiom da damaĝoj al la fundamenta rajto, kio estas la homa volo. Oni parolas pri strategiaj kialoj. Nenio estas absoluta, estas klare ke multaj cedoj oni devas fari al neceso. Sed tiuj cedoj ne devas troi. Alie ĉiuj postulos siajn militistajn preferojn kaj okazos senfina milito. Ja ne, ne estas la tero pli ol la raso, kiu faras nacion. La tero liveras la substratum, la kampon de la lukto kaj de la laboro, la homo liveras la animon. La homo estas ĉio en la formiĝo de tiu sankta afero, kiun oni nomas popolo. Nenio materia sufiĉas. Nacio estas spirita principo, rezultanta de la profundaj komplikaĵoj de la historio, spirita familio, ne grupo difinita de la grunda formo.

Ni ĵus konstatis tion, kio ne sufiĉas por krei tian spiritan principon : raso, lingvo, interesoj, religio, geografio, armeaj bezonoj. Kio do pli necesas? Sekve de tio, kio jam estis dirita, mi de nun ne petos de vi longan atenton.



3


Nacio estas animo, spirita principo. Du aferoj, kiuj verdire estas nur unu, konsistigas tiun animon, tiun spiritan principon. Unu en la pasinteco, la alia en la nuneco. Unu estas la komuna posedo de riĉa heredaĵo de memoraĵoj, la alia estas la nuna konsento, la deziro kune vivi, la volo plu valorigi la heredaĵon, kiun oni ricevis nedividebla. La homon, Sinjoroj, oni ne improvizas. La nacio, same kiel la individuo, estas la rezulto de longaj pasintaj streboj, oferoj, sindediĉoj. La kulto de la prauloj estas, el ĉiuj, la plej prava, la prauloj faris el ni tion, kion ni estas. Heroa pasinteco, grandaj homoj, gloro (mi precizigas, vera), jen la socia kapitalo sur kiu oni bazas nacian ideon. Oni amas proporcie al la oferoj, kiujn oni akceptis fari, al la suferoj, kiujn oni ricevis. Oni amas la domon, kiun oni konstruis kaj kiun oni transdonas. La sparta kanto: "Ni estas tio, kio vi estis, ni estos tio, kio vi estas" estas en ĝia simpleco la resumita himno de ĉiuj patrujoj.

En la pasinteco, heredaĵo el gloro kaj bedaŭroj kundividendaj, en la estonteco komuna programo efektivigenda, kune esti suferintaj, ĝuintaj, esperintaj, jen kio valoras pli ol komunaj doganejoj kaj landlimoj kongruaj al strategiaj ideoj, jen tio, kion oni akceptas malgraŭ la malsimileco de raso kaj lingvo. Mi antaŭe diris: "esti kune suferintaj", jes ja, la komuna sufero unuigas pli ol ĝojo. Kiel naciaj memoraĵoj, la funebroj valoras pli ol la triumfoj, ĉar ili trudas devojn, ili ordonas komunan strebon.

Nacio estas do granda solidareco konsistanta en la sento de la oferoj, kiujn oni faris, kaj de tiuj, kiujn oni akceptas ankoraŭ fari. Ĝi baziĝas sur pasinteco, ĝi tamen resumiĝas en la nuneco per reala fakto: la konsento, la deziro klare esprimita daŭrigi komunan vivon. La ekzisto de nacio estas (pardonu tiun metaforon) ĉiutaga plebiscito, same kiel la ekzisto de individuo estas porĉiama aserto de la vivo. Ho! Mi scias, ke tio estas malpli metafizika ol la didevena rajto, malpli brutala ol la pretendita historia rajto. Laŭ la ideo, kiun mi proponas al vi, nacio ne pli ol reĝo havas la rajton diri al provinco: "Vi apartenas al mi, mi prenas vin". Provinco, por ni, estas ĝiaj loĝantoj. Se iu devas esti konsultata pri tiu afero, tiu estas la loĝantaro. Nacio neniam havas veran intereson aneksi aŭ gardi landon malgraŭ ĝia volo. La volo de nacio estas, fine, la sola ĝusta kriterio, tiu al kiu oni devas ĉiam reveni.

Ni forpelis el la politiko la abstraktaĵojn metafizikajn kaj teologismajn. Post tio, kio restas? Restas la homo, ĝiaj deziroj, ĝiaj bezonoj. La secesio, vi dirus, kaj iom post iom la dispeciĝo de la nacioj estas la konsekvenco de sistemo, kiu submetas tiujn malnovajn organismojn al voloj ofte malmulte kleraj. Estas klare, ke pri tiaj aferoj, neniu principo devas esti ekscese efektivigita. Tiaj veroj estas efektivigitaj nur globale kaj ĝenerale. La homaj voloj ŝanĝiĝas, sed kio ne ŝanĝiĝas en nia mondo? La nacioj ne estas porĉiamaj aferoj. Ili komenciĝis, ili finiĝos. Eŭropa konfederacio, verŝajne, anstataŭos ilin. Sed tio ne estas la leĝo de la jarcento en kiu ni vivas. Nuntempe la ekzisto de nacioj estas bona, eĉ necesa. Ilia ekzisto certigas liberon, kiu estus perdita se la mondo havus nur unu leĝon kaj unu mastron.

Per siaj diversaj kvalitoj, ofte kontraŭaj, la nacioj servas la komunan verkon de la civilizacio. Ĉiuj alportas noton al tiu granda homara koncerto, kiu, fine, estas la plej alta ideala realeco, kiun ni atingas. Izolitaj, ili havas siajn malfortajn partojn. Mi ofte diras al mi, ke homo, kiu havus la difektojn vidatajn kiel avantaĝoj por nacioj, kiu nutris sin per vanaj gloroj, kiu estus tiel ĵaluza, egoisma, kverelema, kiu nenion povus elteni sen elingigi sian glavon, estus la plej netolerebla el la homoj. Sed ĉiuj tiuj detalaj disonancoj malaperas en ensemblo. Kompatinda homaro, kiom ci suferis! Kiom da suferoj plu atendas cin! La spirito de saĝo gvidu cin, por protekti cin el la gigantaj danĝeroj dismetitaj sur cia vojo!

Mi resumas min, Sinjoroj. La homo ne estas sklavo de sia raso, nek de sia lingvo, nek de sia religio, nek de la fluo de riveroj, nek de la direkto de montaj ĉenoj. Granda ariĝo de homoj, mense sana kaj kore varma, kreas moralan konscion, kiu nomiĝas nacio. Tiom longe, kiom tiu morala konscio pruvas sian forton per la oferoj, kiujn postulas la individua rezigno profite al komunumo, ĝi estas ĝusta, ĝi havas la rajton ekzisti. Se duboj aperas pri ĝiaj landlimoj, demandu al la disputataj loĝantaroj. Ili ja rajtas havi sian opinion pri la afero. Jen kio ridetigos la politikaj superuloj, tiuj neeraremuloj, kiuj pasigas sian vivon erarante, kaj kiuj, el la altaĵo de siaj principoj, kompatas nian vulgarecon. "Pridemandi la loĝantarojn, fi! Kia naiveco! Ja tio estas la francaj malfortikaj ideoj, kiuj pretendas anstataŭigi diplomation kaj militon per rimedoj infane simplaj".

Ni atendu, Sinjoroj, ni lasu pasi la regno de superuloj, ni sciu elteni la malestimon de fortuloj. Eble, post multaj senfruktaj streboj, oni revenos al niaj modestaj empiriaj solvoj. La rimedo pravi en la estonteco estas, dum iaj tempoj, scii akcepti sian eksmodecon.

1La Savoja domo ŝuldas sian reĝan titolon nur al la posedo de Sardujo (1720).

2La ĝermanaj elementoj ne estas pli multnombraj en la Unuiĝinta Reĝlando ol en Francio, kiam ĝi posedis Alsacon kaj Lotaringon. La ĝermana lingvo superis en la britaj insuloj nur ĉar la latina ne tute anstataŭis la keltajn linvojn, kiel okazis en Gaŭlujo.

 

Commentaires