Giovanni VERGA - La lupino (1880)
Giovanni VERGA Jen fama novelo de Giovanni Verga (1840-1922) el la novelaro "Vita dei campi" (Vivo de la kampoj), kiun mi tradukis el la itala. El tiu novelo faris filmon Alberto Lattuada en 1953, kaj Gabriele Lavia en 1996. La Lupino Ŝi estis alta, maldika, tamen havis firmajn kaj masivajn mamojn de brunulino, kvankam ŝi ne plu estis juna. Ŝi estis pala, kvazaŭ ŝi ĉiam havis malarion, kaj sur tiu paleco du okulojn tiom grandajn, kaj lipojn freŝajn kaj ruĝajn, kiuj frandas vin. En la vilaĝo oni nomis ŝin la Lupino ĉar ŝi neniam estis sata, pri io ajn. La virinoj krucosignis sin, kiam ili vidis ŝin pasi, sola kiel hundinaĉo, kun tiu marŝmaniero vagema kaj suspektema de malsata lupino. Ja ŝi plukis iliajn filojn kaj iliajn edzojn per nura okulumo, kun ŝiaj ruĝaj lipoj, kaj ŝi tiris ilin malantaŭ sia jupo nur rigardinte ilin per tiuj demonaj okuloj, eĉ el antaŭ la altaro de Sankta Agripino. Feliĉe la Lupino venis en preĝejon, nek ĉe Pasko, nek ĉe Kristnasko, nek...