COLETTE - La spiralaĵoj de la vito (1908)
COLETTE
Jen alia novelo kiu aperis en la kolekto Les vrilles de la vigne (La spiralaĵoj de la vito) kiu arigas novelojn kun membiografia fono. Ĉi tiu traduko estis publikigita en la N° 52-53 (februaro-junio 2025) de Beletra Almanako. Mi dankas sinjoron István Ertl pro liaj trafaj rimarkoj kaj korektoj.
La spiralaĵoj de la vito
Iam, la najtingalo ne kantis nokte. Ĝi havis afablan voĉfadeneton kaj lerte uzis ĝin de mateno ĝis vespero, kiam la printempo ĵus alvenis. Ĝi vekiĝis kun siaj kamaradoj, en griza kaj blua ektagiĝo, kaj ilia timema vekiĝo skuis la majskarabojn dormantajn sub siringaj folioj.
Ĝi enlitiĝis ĉirkaŭ la sepa, aŭ sepa kaj duono, ie ajn, ofte en la florantaj vitoj, kiuj odoras rezedon, kaj ĝis la mateno faris kompletan dormon.
Iun printempan nokton, la najtingalo dormis staranta sur juna sarmento, kun ŝvela kropo kaj klinita kapo, kvazaŭ kun gracia nukparalizo. Dum ĝia dormo, la kornoj de la vito, tiuj spiralaĵoj rompiĝemaj kaj algluiĝemaj, kies okzala freŝa acideco ekscitas kaj sensoifigas, la spiralaĵoj de la vito tiun nokton kreskis tiel dense, ke la najtingalo vekiĝis tute ŝnurita, kun la kruroj implikitaj en forkiĝintaj ligaĵoj, kaj senpovaj flugiloj.
Ĝi kredis perei, baraktis, eskapis nur danke al mil penoj, kaj dum la tuta printempo ĵuris ne plu dormi, tiom longe, kiom kreskos la spiralaĵoj de la vito.
Jam la sekvan nokton ĝi kantis, por resti sendorma:
Dum la vito ŝosas, ŝosas, ŝosas...
Mi ne plu dormos!
Dum la vito ŝosas, ŝosas, ŝosas...
Ĝi variigis sian temon, girlandis ĝin per silabkantoj, enamiĝis al sia voĉo, iĝis tiu kantisto senbrida, ebria, anhelanta, kiun oni aŭskultas kun la neeltenebla deziro vidi ĝin kanti.
Mi iam vidis najtingalon kanti sub la luno, liberan najtingalon, kiu ne sciis sin gvatata. Foje ĝi interrompas sin, kun klinita kolo, kvazaŭ por aŭskulti en si mem la daŭradon de ĉesinta noto... Kaj ĝi reekas, per sia tuta forto, ŝvelinta, kun klinita kolo kaj mieno de enamiĝinta malespero. Ĝi kantas por kanti, ĝi kantas tiel belajn aferojn, ke ĝi ne plu scias, kion ili signifas. Sed mi, mi ja daŭre aŭdas tra tiaj oraj notoj la sonojn de basa fluto, la tremantajn kristalajn trilojn, la purajn kaj viglajn kriojn, mi daŭre aŭdas la unuan naivan kaj teruritan kanton de la najtingalo kaptita de la spiralaĵoj de la vito.
Dum la vito ŝosas, ŝosas, ŝosas...
Rompiĝemaj kaj algluiĝemaj, la spiralaĵoj de amara vito estis ligintaj min, dum en mia printempo mi dormis en feliĉa kaj fidema dormo. Sed mi rompis, per terurita eksalto, ĉiujn tiujn torditajn fadenojn, kiuj jam fiksiĝis al mia karno, kaj mi fuĝis... Kiam la torporo de nova miela nokto pezis sur miajn palpebrojn, mi ektimis la spiralaĵojn de la vito kaj mi laŭtege ĵetis plendon, kiu rivelis mian voĉon.
Tutsola, vekiĝinta en la nokto, mi nun rigardas la voluptan kaj malgajan astron alsupri antaŭ mi... Por malpermesi al mi refali en feliĉan dormon, en la mensoga printempo kiam floras la hoka vito, mi aŭskultas la sonon de mia voĉo. Foje, mi febre krias tion, kion 123 oni kutime prisilentas, kion oni tre mallaŭte murmuras, – kaj mia voĉo malvigliĝas ĝis murmuro, ĉar mi ne aŭdacas plu paroli.
Mi volas diri, diri, diri ĉion, kion mi scias, kion mi pensas, kion mi divenas, ĉion, kio ravas min, kio vundas min kaj mirigas min. Sed ĉiam estas, ĉirkaŭ la tagiĝo de tiu brua nokto, prudenta mano malvarmeta, kiu metiĝas sur mian buŝon, kaj mia krio, ekzaltiĝonta, subiras al modera babilado, al parolemo de infano kiu laŭte parolas por kuraĝigi sin kaj elturmenti sin...
Mi ne plu spertas feliĉan dormon, sed mi ne plu timas la spiralaĵojn de la vito.

Commentaires
Enregistrer un commentaire