COLETTE - Kanto de la dancisto (1908)

 

COLETTE

 


Tiu noveleto aperis en la kolekto Les vrilles de la vigne (La spiralaĵoj de la vito) kiu arigas novelojn kun membiografia fono.


Kanto de la dancisto


Ho vi, kiu nomas min dancisto, sciu, hodiaŭ, ke mi ne lernis kiel danci. Vi renkontis min malgrandan kaj ludeman, dancantan sur la vojo kaj pelantan antaŭ mi mian bluan ombron. Mi turniĝadis kvazaŭ abelo, kaj la blankpolva poleno pudris miajn piedojn kaj mian hararon vojkoloran...

Vi vidis min revenantan el la fontano, lulantan amforon en la kavo de mia kokso dum la akvo, laŭ la ritmo de miaj paŝoj, saltis sur mian tunikon en bulaj larmoj, en arĝentaj serpentoj, en mallongaj krispaj raketoj, kiuj supreniris, malvarmegaj, ĝis mia vango... Mi marŝis malrapida, serioza, sed vi nomis mian paŝon danco. Vi ne rigardis mian vizaĝon, sed vi sekvis la movon de miaj genuoj, la balanciĝon de mia talio, vi legis en la sablo la formon de miaj nudaj kalkanoj, la spuron de miaj disigitaj piedfingroj, kiun vi komparis kun tiu de kvin malegalaj perloj.

Vi diris al mi: "Pluku tiujn florojn, postkuru tiun papilion..." ĉar vi nomis mian kuron danco, kaj ĉiun riverencon de mia korpo kliniĝanta al purpuraj diantoj, kaj la geston, refaratan ĉe ĉiu floro, remeti gliteman skarpon sur mian ŝultron...

En via domo, kun inter vi kaj mi nur alta flamo de lampo, vi diris al mi: "Dancu!" kaj mi ne dancis.

Sed nudan en viaj brakoj, ligitan al via lito de la fajra rubando de la plezuro, vi tamen nomis min dancisto vidante salti sub mia haŭto, de mia renversita gorĝo ĝis miaj kurbiĝintaj piedoj, la neeviteblan volupton...

Laca, mi renodis mian hararon, kaj vi rigardis ĝin obeeman, volviĝi sur mia frunto kvazaŭ serpento sorĉita de fluto...

Mi forlasis vian domon dum vi murmuris: "La plej bela de viaj dancoj, ne estas kiam vi kuras, anhelanta, plena de ekscitita deziro kaj jam fingrumanta la agrafon de via robo... Ĝi okazas kiam vi malproksimiĝas de mi, kvietigita kun fleksiĝintaj genuoj, kaj malproksimiĝante vi rigardas min, kun via mentono sur ŝultro... Via korpo memoras min, oscilas kaj hezitas, viaj koksoj bedaŭras min kaj viaj lumboj dankas min... Vi rigardas min kun turnita kapo, dum viaj divenemaj piedoj palpas kaj elektas la vojon...

Vi foriras, ĉiam pli malgranda kaj ŝminkita de la subiranta suno, ĝis iĝi nur, tie supre en la deklivo, fajna en via oranĝkolora robo, rekta flamo, kiu nepercepteble dancas..."

Se vi ne forlasos min, mi foriros, dancante, al mia blanka tombo.

Per lasta nevola danco, ĉiutage pli malrapida, mi salutos la lumon, kiu beligis min kaj vidis min amata.

Lasta tragika danco alfrontigos al mi la morton, sed mi luktos nur por gracie malvenki.

La dioj donacu al mi harmonian falon, kun la brakoj kunigitaj super mia frunto, kun kruro fleksita kaj la alia etendita, kvazaŭ mi pretas transiri, per delikata eksalto, la nigran sojlon de la reĝlando de ombroj...

Vi nomas min dancisto, tamen mi ne scipovas danci...

Commentaires