STENDHAL - Sankta Francisko ĉe Ripa (1831)

 STENDHAL

 

Tiu novelo unue verkita en 1831 estis publikigita post lia morto en "La Revue des deux monde" (la Revuo de ambaŭ mondoj) en 1853, kaj estis poste enmetita en la kolekto "Italaj Kronikoj" publikigita en 1855. 
 

Sankta Francisko ĉe Ripa 

Aristo kaj Doranto jam traktis tiun temon, kaj tio instigis Eraston ankaŭ trakti ĝin.

30-an de septembro. 


Mi tradukas el itala kronikisto la detalojn de amafero de roma princeso kun franco. Tio okazis en 1726, en la komenco de la pasinta jarcento. Tiam ĉiuj troaĵoj de nepotismo prosperis en Romo. Neniam tiu kortego estis pli brilanta. Benedikto la 13-a (Orsini) regnis, aŭ pli ĝuste, lia nevo, princo Campobasso, regis sub lia nomo ĉiujn aferojn, grandajn kaj malgrandajn. De ĉie fremduloj svarmis en Romon. La italaj princoj, la hispanaj nobeloj, ankoraŭ riĉaj pro la Nova Mondo, amase alkuris. Ĉiu riĉa kaj potenca viro troviĝis tie super la leĝoj. Galanteco kaj grandiozeco ŝajnis esti la solaj okupiĝoj de tiel multaj kunigitaj fremduloj kaj naciuloj.


La du nevinoj de la papo, grafino Orsini kaj princino Campobasso, havis siajn partojn en la onkla potenco kaj en la omaĝoj de la kortego. Ilia beleco rimarkigus ilin eĉ en la lastaj sociaj tavoloj. La Orsini, kiel oni familiare diras en Romo, estis gaja kaj disinvolta1, la Campobasso tenera kaj pia, sed tiu tenera animo kapablis havi la plej senbridajn pasiojn. Sen esti vere malamikinoj, kvankam renkontiĝantaj ĉiutage ĉe la papo kaj reciproke ofte vizitantaj sin, tiuj damoj rivalis pri ĉio: beleco, influo, riĉeco.


Grafino Orsini, malpli bela, sed brila, leĝera, aganta, intriganta, havis amantojn pri kiuj ŝi tute ne zorgis, kaj kiuj regnis nur unu tagon. Ŝia feliĉo estis vidi du cent homojn en siaj salonoj kaj tie regni. Ŝi tre mokis sian kuzinon, la Campobasson, kiu, post ĉie vidigi sin, dum tri jaroj, kun hispana duko, fine ordonis al li foriri el Romo antaŭ dudek kvar horoj, je puno de morto. "Depost tiu granda aventuro, diris Orsini, mia superbela kuzino neniam ridetis. Ja de kelkaj monatoj evidentas, ke tiu kompatinda virino kvazaŭ mortas pro enuo aŭ pro amo, kaj ŝia edzo, kiu ne estas mallerta, famigas tiun enuon al la papo, nia onklo, kiel altegan piecon. Mi atendas, ke tiu pieco konduku ŝin fari pilgrimadon en Hispanujo."


La Campobasso tute ne bedaŭris sian hispanon, kiu, dum almenaŭ du jaroj ege enuigis ŝin. Se ŝi estus bedaŭrinta lin, ŝi sendus iun por revenigi lin, ĉar ŝi havis karakteron naturan kaj pasian, kiel oni ofte renkontas en Romo. Kun ekzalta pieco, kvankam havanta apenaŭ dudek tri jarojn kaj florantan belecon, ŝi foje ĵetis sin ĉe la genuojn de sia onklo petegante lin, ke li donu al ŝi la papan benon, kiu, kiel oni ne sufiĉe scias, absolvas, krom du aŭ tri teruregajn, ĉiujn aliajn pekojn, eĉ sen konfesi ilin. La bona Benedikto la 13-a ploris pro kortuŝo.

"Leviĝu, nevino mia, li diris, vi ne bezonas mian benon, vi pli valoras ol mi laŭ la diaj okuloj."


Pri tio, kvankam neeraripova, li eraris, kaj ankaŭ la tuta Romo. La Campobasso estis freneze amanta, ŝia amanto pasie reciprokis, kaj tamen ŝi estis ja malfeliĉa. De pluraj monatoj ŝi vidis preskaŭ ĉiutage kavaliron de Sénécé, nevon de duko de Saint-Aignan, tiama ambasadoro de Ludoviko la 15-a en Romo.


Filo de unu el la amantinoj de la regento Filipo de Orleano, la juna Sénécé ĝuis en Francujo la plej altajn favoraĵojn: kolonelo jam delonge, kvankam apenaŭ dudek du jara, li havis la kutimojn de malmodesteco, kaj tion, kio pravigas ĝin, sen tamen havi ties karakteron. Gajeco, amuziĝemo pri ĉio kaj ĉiam, senatentemo, kuraĝo, boneco estis la plej videblaj trajtoj de tiu stranga karaktero, kaj oni do povis diri, por laŭdi lian nacion, ke li estis unu el ties specimenoj perfekte preciza. Vidante lin princino Campobasso elektis lin. "Sed, ŝi diris al li, mi malkonfidas vin, vi estas franco. Mi avertas vin pri io: la tagon, kiam oni scios en Romo, ke mi foje vidas vin sekrete, mi konvikiĝos, ke vi mem diris tion, kaj mi ne plu amos vin."


Kvankam amuzante sin per tiu amo, la Campobasso enamiĝis per vera pasio. Ankaŭ Sénécé estis aminta ŝin, sed ilia sekretaĵo jam daŭris ok monatojn, kaj la tempo, kiu duobligas la pasion de italino, pereigas tiun de franco.


La vanteco de la kavaliro iomete konsolis lin pri lia enuo, li estis jam sendinta en Parizo du aŭ tri portretojn de la Campobasso. Cetere satigita de ĉiaj havaĵoj kaj avantaĝoj, se tiel diri, ekde sia infanaĝo, li metis la nezorgemon de sia karaktero eĉ en la interesojn de sia vanteco, kiuj kutime gardas tiel malkvietaj la korojn de lia nacio.


Sénécé neniel komprenis la karakteron de sia amantino, tial foje ŝia strangeco amuzis lin. Ankaŭ ofte, la tagon de Sankta-Balbina, kies nomon ŝi havis, li devis venki la emociojn kaj konsciencriproĉojn de arda kaj sincera pieco. Sénécé ne forgesigis religion al ŝi, kiel okazas al la vulgaraj virinoj de Italujo. Li venkis ĝin per vigla lukto, kaj la batalo ofte reokazis.


Tiu obstaklo, la unua, kiun tiu junulo plene kontentigita de la hazardo estis renkontinta en sia vivo, amuzis lin kaj gardis viva la kutimon estis amema kaj atenta al la princino. Foje li kredis sian devon ami ŝin. Estis alia kaŭzo ja ne sentimentala, Sénécé havis nur unu konfidenculon, sian ambasadoron, duko de Saint-Aignan, al kiu li faris komplezojn pere de la Campobasso, kiu sciis ĉion. Kaj la graveco, kiun li akiris je la okuloj de la ambasadoro flate plaĉegis al li.


La Campobasso, ja malsimila al Sénécé, neniel atentis la sociajn avantaĝojn de sia amanto.


Esti amata aŭ ne esti amata, tio estis ĉio por ŝi. "Mi oferas por li mian eternan feliĉon, ŝi diris al si. Kaj li, kiu estas herezulo, franco, ne povas oferi ion similan." Kaj jen, la kavaliro aperas, kaj lia gajeco, tiom afabla, neelĉerpebla, kaj tamen tiel spontanea, mirigis la animon de la Campobasso kaj ĉarmis ŝin. Fronte al lia sinteno, ĉio, kion ŝi intencis diri, ĉiujn nigrajn ideojn, malaperis. Tiu stato, tiel nova por tiu fiera animo, daŭris eĉ longe post kiam Sénécé estis malaperinta. Ŝi fine trovis, ke ŝi ne povas pensi, ke ŝi ne povas vivi, for el Sénécé.


La modo en Romo, kiu dum du jarcentoj estis al la hispanoj, iom post iom revenis al la francoj. Oni komencis kompreni tiun karakteron, kiu portas plezuron kaj feliĉon ĉien, kien ĝi iras. Tiu karaktero tiam troviĝis nur en Francujo, kaj depost la revolucio de 1789 troviĝas nenie. Ĉar tiel konstanta gajeco bezonas senzorgecon, kaj ne plu estas iu, kiu povas havi certan karieron en Francujo, ne eĉ genia homo, se iu ekzistas.


Estas deklarita milito inter la homoj de la klaso de Sénécé kaj le cetero de la nacio. Ankaŭ Romo estis tiam ja malsimila al tio, kio ĝi estas nun. Ni tute ne supozis en 1726 tion, kio okazos sesdek sep jarojn poste, kiam la popolo, pagita de kelkaj pastroj, buĉis la jakobenon Basseville2, kiu volis, diris li, civilizi la ĉefurbon de la kristana mondo.


Unuafoje, ĉe Sénécé la Campobasso perdis sian racion, trovis sin en la ĉielo, aŭ terure malfeliĉa pro aferoj ne aprobitaj de la racio. En tiu karaktero severa kaj sincera, kiam Sénécé estis venkinta la religion, kiu estis por ŝi ja pli grava ol racio, tiu amo devis rapide altiĝi ĝis la plej senbrida pasio.


La princino favoris monsinjoron Ferraterra, kies destinon ŝi estis faranta. Kio okazis al ŝi, kiam Ferraterra anoncis al sî ne nur, ke Sénécé iras pli ofte ol dece ĉe la Orsini, sed ankaŭ ke li estis la kialo de la forpelo fare de la grafino de fama kastrito, ŝia oficiala amanto de pluraj semajnoj?


Nia rakonto komenciĝas la vesperon de la tago, kiam la Campobasso estis ricevinta tiun fatalan anoncon.


Ŝi estis senmova en giganta brakseĝo el ora ledo. Metitaj apud ŝi sur tableto el nigra marmoro, du grandaj arĝentaj lampoj kun longa piedo, ĉefverko de la fama Benvenuto Cellini, lumigis, aŭ pli ĝuste, montris la mallumecon de giganta ĉambro en la teretaĝo de ŝia palaco ornamita de pentraĵoj nigrigitaj de la tempo, ĉar en tiu epoko la regno de la grandaj pentristoj jam datiĝis delonge.


Antaŭ la princino, kaj preskaŭ ĉe ŝiaj piedoj, sur sidileto el ebono kun oraj ornamaĵoj, la juna Sénécé estis ĵus etendinta sian elegantan personon.


La princino rigardis lin, kaj depost kiam li eniris en tiun ĉambron, for el impeti al li kaj ĵeti sin en liajn brakojn, ŝi ne diris eĉ unu vorton al li.


En 1726, Parizo jam regnis sur la elegancoj kaj ornamoj de la vivo. Sénécé regule venigis per kurieroj ĉion, kio povas plialtigi la graciecon de unu el la plej belaj viroj de Francujo. Malgraŭ la natura memfido de tiaranga viro, kiu debutis ĉe la belulinoj de la regenta kortego kaj sub la patronado de la fama Canillac, lia onklo, unu el la ruzulegoj de tiu princo, baldaŭ oni facile divenis ian embarason en la trajtoj de Sénécé. La bela blonda hararo de la princino estis iomete malordigitaj, ŝiaj grandaj bluaj okuloj fiksrigardis lin: ilia esprimo estis priduba. Ĉu temis pri mortiga venĝo? Ĉu temis nur pri la profunda seriozeco de pasia amo?


-Do, ĉu vi ne plu amas min? ŝi fine diris per premplena voĉo.

Longa silento sekvis tiun militdeklaron.


Estis tre malfacile por la princino malhavigi al si la ĉarman gracion de Sénécé, kiu, ĉar ŝi ne skoldis lin, estis tuj dironta al ŝi mil ekstravagancojn. Sed ŝi estis tro orgojla por prokrasti klarigon. Koketulino estas ĵaluza pro memamo, flirtulino tia estas pro kutimo, virino, kiu amas sincere kaj pasie konscias siajn rajtojn.


Tiu maniero rigardi, apartaĵo de la roma pasio, ja amuzis Sénécé-on: li trovis en ĝi profundecon kaj necertecon, oni vidis la animon nuda, se tiel diri. La Orsini ne havis tian gracion.


Tamen, ĉar ĉi tiun fojon la silento daŭris longege, la juna franco, kiu ne estis lerta kompreni la sentojn kaŝitajn en itala koro, trovis mienon de kvieteco kaj racio, kiu komfortigis lin. Cetere, en tiu momento, li havis ĉagrenon: dum li trairis la kelojn kaj subteraĵojn, kiuj de najbara domo de la palaco Campobasso, irigis lin en tiun malaltan ĉambron, la tutnova brodaĵo de ĵus alveninta de Parizo kaj ĉarma vestaĵo kovriĝis per araneaĵoj. Tiuj araneaĵoj embarasis lin, kaj cetere, li tute malamegis tiujn bestetojn.


Sénécé, kredante vidi kvietecon en la princina okulo, pensis eviti skoldadon, ĉirkaŭiri la riproĉon anstataŭ respondi al ĝi. Sed seriozigita de la embaraso, kiun li havis: "Ĉu ne estas ĉi tiam favora okazo, li diris al si, por ekvidigi al ŝi la veron? Ŝi mem metis la demandon, jam la duono de la tedo estas evitita. Certe mi ne taŭgas por amado. Mi neniam vidis ion tiel belan, kiel tiun virinon kun ŝiaj strangaj okuloj. Ŝi havas tiel malbonaj manieroj, ŝi irigas min tra abomenaj subteraĵoj. Sed ŝi estas la nevino de la suvereno ĉe kiu mia reĝo sendis min.

Krome, ŝi estas blonda en lando kie ĉiuj virinoj estas brunaj: tio estas granda malvulgareco. Ĉiutage mi aŭdas laŭdojn pri ŝia beleco fare de homoj, kies atestoj ne estas dubindaj, kaj kiuj tute ne povas scii, ke ili parolas al la feliĉa posedanto de tiom da ĉarmoj. Pri la potenco, kiun viro devas havis super sia amantino, mi ne maltrankviliĝas pri tio. Se mi decidas peni diri vorton al ŝi, mi forprenas ŝin el sia palaco, el siaj oraj mebloj, el sia reĝa onklo, el ĉio tio por irigi ŝin en Francujon, en la fundon de provinco, por senĝoje viveti sur unu el miaj teroj... Nu, la perspektivo de tia sinofero sugestas nur al mi la plej fortan certecon, ke mi neniam petos tion al ŝi. La Orsini estas ja malpli bela: ŝi amas min, se ŝi amas min, nur iomete pli ol la kastriton Butofaco, kiun mi hieraŭ forpeligis al ŝi. Sed ŝi havas bontonecon, ŝi scias vivi, oni povas alveni ĉe ŝin en kaleŝego. Kaj mi estas tute certa, ke ŝi neniam skoldos min, ŝi ne sufiĉe amas min por tio".


Dum tiu longa silento, la fiksa rigardo de la princino ne forlasis la belan frunton de la juna franco.

"Mi ne plu vidos lin", ŝi pensis. Kaj subite ŝi ĵetis sin en liajn brakojn kaj kovris per kisoj tiun frunton kaj tiujn okulojn, kiuj ne plu ruĝiĝas pro feliĉo, kiam ili vidas ŝin. La kavaliro estus malnobliganta sin, se li ne tuj forgesus ĉiujn siajn projektojn pri amrompo. Sed lia amantino estis tro profunde emociigita por forgesi sian ĵaluzon.


Iomete poste, Sénécé mirigite rigardis ŝin. Kolerlarmoj rapide fluis sur ŝiaj vangoj. "Fi! ŝi diris duonvoĉe, mi malnobligas min ĝis pridiskuti lian ŝanĝiĝon. Riproĉas ĝin al li ja mi, kiu ĵuris neniam rimarki ĝin! Kaj jen, eĉ pli malnoblece mi devas cedi al la pasio, kiun estigas tiu ĉarma figuro. Ah! fia, fia, fia princino! Ni ĉesigu tion!"


-Kavaliro, ni ĉesigu tion, ŝi diris sufiĉe trankvile. Vi ofte aperas ĉe la grafino... Tiam ŝia vizaĝo ekstreme paliĝis. Se vi amas ŝin, iru tien ĉiutage, bone. Se ne plu revenu ĉi tien...

Ŝi silentis kvazaŭ malgraŭ si mem. Ŝi atendis vorton de la kavaliro. Tiu vorto ne estis dirita. Ŝi daŭrigis paroli kun konvulsia moveto kaj premante siajn dentojn: "Tio estos decido de mia morto, kaj de via."


Tiu minaco decidigis la heziteman animon de la kavaliro, kiu ĝias tiam estis nur mirigita de tiu neatendita tempesto post tiom da memfordono. Li ekridis.


Subita ruĝiĝo kovris la vangojn de la princino, kiuj skarlatiĝis. "Kolero sufokos ŝin, pensis la kavaliro, ŝi havos koratakon". Li antaŭen iris por mallaĉi ŝian robon. Ŝi forpuŝis lin per decidiĝo kaj fortego kiujn li neniam renkontis de ŝi.


Poste Sénécé rememorigos, ke dum li provis preni ŝin en siaj brakoj, li aŭdis ŝin paroli al si mem. Li iomete retroiris: neutila deteniĝemo, ĉar ŝi ŝajnis ne plu vidi lin. Per voĉo malalta kaj seriozega, kvazaŭ ŝi estas parolanta al sia konfesprenanto, ŝi diris al si: "Li insultas min, li spitas min. Verŝajne, je lia aĝo kaj kun la maldiskreteco natura al lia lando, li rakontos al la Orsino ĉiujn maldignaĵojn en kiujn mi falas... Mi ne eĉ estas certa pri mi mem, mi ne eĉ povas certigi, ke mi restos sensenta antaŭ tiu ĉarma kapo..." tiam okazis nova silento, kiu ŝajnis enuiga al la kavaliro. Fine la princino stariĝis ripetante per malgaja tono: ni ĉesigu tion.


Sénécé, al kiu la repaciĝo perdigis la ideon de serioza klarigo, diris al ŝi du aŭ tri amuzajn vortojn pri amafero multe diskutata en Romo.

-Lasu min, kavaliro, diris la princino interrompante lin, mi ne sentas min bone...


"Tiu virino enuas, pensis Sénécé haste obeanta, kaj nenio estas pli kontaĝa ol enuo." La princino sekvis lin per rigardo ĝis la fundo de la ĉambro... "Mi senpripense estis decidonta la sorton de mia vivo! ŝi diris kun amara rideto. Feliĉe liaj maloportunaj ŝercoj rekonsciigis min. Kia stulteco en tiu viro! Kiel mi povas ami iun, kiu komprenas min tiom malmulte? Li volas amuzi min per plaĉaj vortoj, kiam temas pri mia vivo kaj pri lia!... Ah! Mi rekonas en tio tiun sinistran kaj nigran karakteron, kiu malfeliĉigas min!" Kaj ŝi leviĝis de sia brakseĝo kun kolerego. "Kiel belaj estis liaj okuloj, kiam li diris tiujn vortojn!... kaj mi devas konfesi, ke la intenco de la kompatinda kavaliro estis afabla. Li trovis la malfeliĉon de mia humoro, li volis forgesigi la nigran ĉagrenon, kiu skuis min, anstataŭ demandi ties kaŭzon. Afabla franco! Cetere, ĉu mi konis feliĉon antaŭ ol ami lin?"


Ŝi ekpensis, ja ĝuinte, pri la perfektaĵoj de sia amanto. Iom post iom ŝi alvenis ĝis la kontemplado de la gracioj de grafino Orsini. Ŝia animo komencis ĉion vidi nigre. La turmentoj de la plej terura ĵaluzo ekprenis ŝian koron. Reale, fatala antaŭsento ekscitis ŝin de du monatoj. Ŝi havis kiel akcepteblajn momentojn nur tiujn, kiujn ŝi pasigis apud la kavaliro, kaj tamen preskaŭ ĉiam, kiam ŝi ne estis inter liaj brakoj, akre ŝi parolis al li.


Ŝia vespero estis malbonega. Elĉerpita kaj kvazaŭ kvietigita de doloro, ŝi havis la ideon paroli al la kavaliro: "Ĉar fine li vidis min iritita, sed li ne scias la kialon de miaj plendoj. Eble li ne amas la grafinon. Eble li vizitas ŝin nur ĉar vojaĝanto devas vidi la socion de la vizitata lando, ĉefe la familion de la suvereno. Eble se mi prezentigos min al Sénécé, se li povos malkaŝe veni ĉe mi, li tie pasigos tutajn horojn, same kiel ĉe la Orsini."


"Ne, ŝi kolerege ekkriis, parolante mi malnobligos min, li malestimos min kaj jen ĉio, kion mi akiros. La senkonsista karaktero de la Orsini, kiun mi tiom ofte malestimis, ja stulta mi estis, estas fakte pli agrabla ol mia, precipe laŭ la okuloj de franco. Ja mi estas taŭga por enuadi kun hispano. Ĉu io estas pli absurda ol ĉiam esti serioza, kvazaŭ la okazaĵoj de la vivo ne estas sufiĉe tiaj?... Kio mi iĝos, kiam mi ne plu havos mian kavaliron por doni la vivon, por en mian koron ĵeti tiun fajron, kiu mankas al mi?"


Ŝi estis fermiginta sian pordon por ĉiuj. Sed tiu ordono ne koncernis monsinjoron Ferraterra, kiu venis resumi tion, kion oni faris ĉe la Orsini ĝis la unua de la mateno. Ĝis tiam tiu prelato lojale servis la amaferojn de la princino, sed li ne plu dubis, ekde tiu vespero, ke baldaŭ Sénécé estos en plej bonaj rilatoj kun grafino Orsini, se tio jam ne estis okazinta.


"La princino, li pensis, estos pli utila al mi pia ol sociema virino. Ĉiam estos iu, kiun ŝi preferos al mi: tiu estos ŝia amanto. Se iun tagon tiu amanto estas romano, li eble havos onklon kardinaligindan. Se mi konvertos ŝin, ŝi pensos antaŭ ĉio al sia konfesprenanto, kaj per la tuta fajro de sia karaktero... Pere de ŝi, mi povas esperi ĉion de ŝia onklo!" Kaj la ambicia prelato ekrevis pri ĝuinda estonteco, li vidis la princino ĵetante sin sur la onklaj genuoj por akirigi al li la kardinalan ĉapon. La papo estos tre dankema pri tio, kion li estis faronta. Tuj kiam la princino estos konvertita, li metigos sub la papaj okuloj la nerefuteblajn pruvojn de ŝia afero kun la juna franco. Ĉar lia sankta moŝto estas pia, sincera kaj malamegas la francojn, li havos eternan dankemon por la agento, kiu estos ĉesiginta aferon tiel malagrablan al li. Ferraterra estis el altranga nobelaro de Feraro, li estis riĉa, li havis pli ol kvindek jarojn... Instigita de la perspektivo akiri sian ĉapon, li faris mirindaĵon. Li aŭdacis subite ŝanĝi sian rolon ĉe la princino. De du monatoj Sénécé evidente neglektis la princinon, eble estis danĝere ataki lin, ĉar la prelato, siavice miskomprenante la francon, kredis lin ambicia.


La leganto trovus tro longa la dialogon de la juna princino, freneza pro amo kaj ĵaluzo, kun la ambicia prelato. Ferraterra komencis per la plej vasta raporto de la vero. Post tiel konsterna komenco, ne estis malfacile al li reveki ĉiujn religiajn sentojn kaj pian pasion, kiuj estis nur dormantaj en la fundo de la koro de la juna romanino, ŝi havis sinceran fidon. - Ĉiu malpia pasio devas finiĝi per malfeliĉo kaj malhonoro, diris al ŝi la prelato. - Jam estis plentago kiam li eliris el Campobasso. Li estis postulinta de la nova konvertito la promeson, ke ĉi-tage ŝi ne akceptu Sénécé-on.


Tiu promeso malmulte kostis al la princino. Ŝi kredis sin pia, kaj, fakte, timis iĝi malestiminda pro malfirmeco je la okuloj de la kavaliro.


Tiu firmeco restis firma ĝis la kvara: tio estis la momento de la probabla vizito de la kavaliro. Li pasis en la strato, malantaŭ la ĝardeno de la palaco Campobasso, vidis la signalon, kiu anoncis la neeblecon de la vizito, kaj kontentege iris ĉe grafinon Orsini.


Iom post iom la Campobasso sentis sin kvazaŭ freneziĝanta. La plej strangaj ideoj kaj decidoj rapide sinsekvis. Subite, kvazaŭ demenculo, ŝi malsupreniris la grandan ŝtuparon de sia palaco, enveturiĝis kriante al la koĉero: "Palaco Orsini".


La troeco de ŝia malfeliĉo pelis ŝin viziti sian kuzinon, kvazaŭ malgraŭ si mem. Ŝi trovis ŝin meze de kvindek homoj. Ĉiuj sprituloj, ĉiuj ambiciuloj, ne povantaj eniri la palacon Campobasso, enfluis en la palacon Orsini. La alveno de la princino kaŭzis sensacion, ĉiuj malproksimiĝis pro respekto, ŝi ne degnis rimarki tion: ŝi rigardis sian rivalon, ŝi admiris ŝin. Ĉiu agrablaĵo de ŝia kuzino estis ponardbato por ŝia koro. Post la unuaj komplimentoj, la Orsini vidante ŝin silenta kaj absorbita, daŭrigis konversacion brilan kaj disinvolta.

"Kiel ŝia gajeco pli taŭgas al la kavaliro ol mia freneza kaj enuiga pasio!" diris al si la Campobasso.


En neklarigebla emociego de admiro kaj malamo, ŝi ĵetis sin al la kolo de la grafino. Ŝi vidis nur la ĉarmojn de sia kuzino. De proksime kaj de malproksime ili ŝajnis same amindegaj. Ŝi komparis sian hararon al ŝia, siajn okulojn, sian haŭton. Post tiu stranga ekzameno, ŝi eksentis teruron kaj naŭzon pri si mem. Ĉio en ŝia rivalo ŝajnis al ŝi aminda kaj supera.


Senmova kaj malgaja, la Campobasso estis kvazaŭ bazalta statuo meze de tiu gestema kaj brua homamaso. Oni eniris, oni eliris, la tuta bruado ĝenis kaj ofendis la Campobasson. Sed kia emocio, kiam subite ŝi aŭdis la anoncon de S-ro de Sénécé! Komence de ilia afero, ili konsentis, ke li tre malmulte alparolos ŝin en la mondo, kaj nur kiel konvenas por fremda diplomato, kiu renkontas nur po du aŭ tri fojoj ĉiumonate la nevinon de la suvereno ĉe kiu li estas sendita.


Sénécé salutis ŝin kun la kutima respekto kaj seriozeco, kaj reiranta al grafino Orsini, li reuzis la tonon de intima gajeco, kiun oni uzas kun sprita virino, kiu vin akceptas afable, kaj kiun oni vizitas ĉiutage. La Campobasso estis konsternegita. "La grafino montras tion, kio mi devis esti, ŝi diris al si. Jen tio, kio mi devas esti, kaj kio mi neniam estos!" Ŝi eliris en la plej forta malfeliĉo, en kiu homa estaĵo povas troviĝi, preskaŭ decidinta gluti venenon. Ĉiuj plezuroj, kiujn la amo de Sénécé

donis al ŝi ne povis egali la troaĵo de doloroj, en kiu ŝi dronis dum tuta longa nokto.

Ŝajnas, ke tiuj romaj animoj havas por suferi trezorojn da energio nekonatajn de la aliaj virinoj.


La morgaŭon, Sénécé repasis kaj vidis la rifuzan signon. Li gaje iris, tamen li estis vundita. "Ĉu do temis pri mia forordono, kiun ŝi donis la pasintan tagon? Mi devas vidis ŝin en larmoj", diris lia orgojlo. Li sentis nuanceton de amo perdante por ĉiam tian belan virinon, nevinon de la papo. Li forlasis sian veturilon kaj ekiris en la malpurajn subteraĵojn, kiuj tiom malplaĉis al li, kaj trude malfermis la pordon de la granda ĉambro de la teretaĝo, kie la princino ricevis lin.


-Kio? Vi aŭdacas montriĝi ĉi tie? diris la surprizita princino.


"Tiu surpriziĝo ŝajnas malsincera, pensis la juna franco, ŝi estas en tiu ĉambro nur, kiam ŝi atendas min."


La kavaliro prenis ŝian manon, ŝi tremetis. Ŝiaj okuloj pleniĝis de larmoj, ŝi ŝajnis tiom bela al la kavaliro, ke li havis momenteton de amo. Ŝiaflanke ŝi forgesis ĉiujn ĵurojn, kiujn ŝi estis farinta al la religio dum du tagoj, ĵetis sin en liajn brakojn, tute feliĉa: "Jen la feliĉo, kiun de nun la Orsini ĝuos!..." Sénécé, malbone komprenanta, kiel kutime, roman animon, kredis, ke ŝi volas disiĝi el li per bona amikeco, rompi kun ĝentileco. "Ne decas, kiel ataŝeo al reĝa ambasadoro, ke mi havu kiel ĝismortan malamikon (ĉar tia ŝi estos) la nevinon de la suvereno ĉe kiu mi estas sendita."


Tutfiera pri la feliĉa rezulto, kiun li kredis atingi, Sénécé ekparolis pri racio. Ili vivos en la plej agrabla unuiĝo, kial ili ne estus feliĉegaj? Fakte, kion oni povas riproĉi al li? Amo lasos sian lokon al bona kaj tenera amikeco. Li insiste postulis la privilegion foje reveni en la lokon, kie ili estis, iliaj rilatoj ĉiam havos dolĉecon...


Unue la princino ne komprenis lin. Kiam, kun abomeno, ŝi ekkomprenis lin, ŝi restis staranta, senmova, kun fiksaj okuloj. Fine, je ĉi lasta esprimo pri la dolĉeco de iliaj rilatoj, ŝi interrompis lin per voĉo, kiu ŝajnis eliri el la fundo de ŝia brusto, malrapide eldirante:

-Tio signifas, ke vi trovas min, fine, sufiĉe bela por esti knabino servanta vin!


-Sed, kara kaj bona amikino, ĉu memestimo ne estas gardata? rebatis Sénécé, siavice vere surpriziĝinta. Kiel vi povas havi la ideon plendi? Feliĉe neniam nia interrilato estis suspektita de iu ajn. Mi estas honordeva viro, mi denove donas mian vorton al vi, ke neniam vivanta estaĵo suspektos la feliĉon, kiun mi ĝuis.


-Ĉu ne eĉ la Orsini? ŝi plu diris per malvarma tono, kiu iluziis la kavaliron.


-Ĉu mi iam nomis, naive diris la kavaliro, la virinojn, kiujn mi eble amis antaŭ ol esti via sklavo?


-Malgraŭ la tuta respekto pri via vorto, temas tamen pri veto, kiun mi ne faros, diris la princino per decida mieno, kiu fine iomete surprizis la junan francon.


"Adiaŭ, kavaliro..." kaj dum li estis foriranta, iomete hezitante: "Venu, kaj kisu min" ŝi diris al li.

Kompreneble ŝia koro moliĝis, sed ŝi diris per firma tono: "Adiaŭ kavaliro..."


La princino sendis voki Ferraterra-n. "Temas pri venĝi min", ŝi diris al li. La prelato estis ravita. "Ŝi kompromitos ŝin, ŝi estas mia por ĉiam."


Du tagojn poste, dum preme varmega vetero, Sénécé iris por noktomeze trovi freŝan aeron sur la Korson. Tie li trovis la tutan roman socion. Kiam li volis reenveturiĝi, lia lakeo apenaŭ povis respondi: li estis ebriiĝinta. La koĉero estis malaperinta, la lakeo diris, apenaŭ povante paroli, ke la koĉero disputis kun malamiko.


-Ah! Mia koĉero havas malamikojn! diris Sénécé ridante. Revenante hejmen, li estis apenaŭ je du aŭ tri stratoj el la Korso, kiam li ekkonsciiĝis, ke oni sekvas lin. Viroj, kvar aŭ kvin, haltis, kiam li haltis, remarŝis, kiam li marŝis. "Mi povas devojiĝi kaj reiri al la Korso per alia strato, pensis Sénécé. Ba! Tiuj kruduloj ne valoras tion, mi estas bone armita." Li havis sian ponardon nuda en mano.


Li trairis, tiel pensante, du aŭ tri izolitajn stratojn kaj pli kaj pli senhomajn.


Li aŭdis tiujn virojn, kiuj plirapidis. Tiam, levante la okulojn, li rimarkis rekte antaŭ li preĝejeton de Franciskanoj, kies vitraloj havis strangan brilon. Li impetis al ĝia pordo, fortege frapis kun la ponarda tenilo. La viroj, kiuj ŝajnis postsekvi lin estis je kvindek paŝoj de li. Ili ekkuris al li. Monaĥo malfermis la pordon, Sénécé ĵetis sin en la preĝejon, la monaĥo refermis la feran stangon de la pordo. Ĉe la sama momento, la murdistoj donis piedbatojn al la pordo. "Kiaj malpiuloj!" diris la monaĥo. Sénécé donis al li unu zekinon. "Certe, ili persekutis min", li diris.


Tiu preĝejo estis lumigita per milo da kandeloj, almenaŭ.


-Kio? Ĉu diservo en tiu horo? li diris al la monaĥo.


-Via moŝto, estas aparta permeso de la eminenta vikarikardinalo.


La tuta mallarĝa vestiblo de la preĝejeto de Sankta Francisko ĉe Ripa estis okupita de superba maŭzoleo, oni kantis la liturgion de mortoj.


-Kiu mortis? Ĉu iu princo? Diris Sénécé.


-Verŝajne, respondis la pastro, ĉar nenio estas ŝparita. Sed ĉio tio estas perditaj vakso kaj mono, sinjoro dekano diris al ni, ke la forpasinto mortis en fina senpenteco.


Sénécé alproksimiĝis. Li vidis blazonŝildojn kun franca formo. Li plej proksimiĝis kaj rekonis siajn insignojn! Tie estis latinlingva skribaĵo: Nobilis homo Johannes Norbertus Senece eques decessit Romae. "Nobela sinjoro Johano Norberto Sénécé, kavaliro, forpasinta en Romo".


"Mi estas la unua homo, pensis Sénécé, kiu havas la honoron ĉeesti sian proprajn funebraĵojn... Nur la imperiestro Karolo la kvina jam havis tiun plezuron... Sed la etoso de tiu preĝejo ne estas bona al mi".


Li donis duan zekinon al la monaĥo. -Mia Patro, li diris al li, bonvolu elirigi min per malantaŭa pordo de via monaĥejo.

-Ja volonte, diris la monaĥo.


Apenaŭ en la strato, Sénécé, kiu havis pistolon en ĉiu mano, ekkuris per granda rapideco. Tuj li aŭdis malantaŭ si homojn, kiuj postkuris lin. Alveninte antaŭ sia domego, li vidis fermitan pordo kaj viro antaŭ ĝi. "Jen la momento de la sturmo", pensis la juna franco. Li estis mortigonta la viron per pistolpafo, kiam li rekonis sian ĉambroserviston. -Malfermu la pordon, li kriis.


Ĝi estis malfermita, ili eniris:


-Ah! Sinjoro, mi serĉis vin ĉie, jen ja malĝojaj novaĵoj: kompatinda Johano, via koĉero estis mortigita per tranĉilbatoj. La homoj, kiuj mortigis lin vomis insultojn kontraŭ vi. Sinjoro, oni celas vian vivon...


Dum la servisto parolis, ok samtempaj ĉaskarabenpafoj alvenintaj el fenestro, kiu rigardis la ĝardenon, kuŝigis Sénécé-on morta apud lia ĉambroservisto... Ili estis truitaj per pli ol po dudek kugloj.


Du jarojn poste, princino Campobasso estis laŭdata en Romo, kiel modelo de la plej alta pieco, kaj jam delonge monsinjoro Ferraterra estis kardinalo.


Bonvolu pardoni la erarojn de la aŭtoro.

1Itale : senĝena

2Nicolas Jean Hugou de Basseville (1753-1793), franca ambasadoro en Romo, tie mortigita de popolamaso ĉar li anstataŭigis la reĝajn insignojn per tiuj de la respubliko sur la francaj konstruaĵoj de la urbo.



Commentaires