Anatole FRANCE - Sinjorino Chiara (1904)

Anatole FRANCE

 

Jen mallonga sed amuza novelo de Anatole FRANCE

Sinjorino Chiara


Profesoro Giacomo Tedeschi, de Napolo, estas fama kuracisto en sia urbo. Lia domo, tre odora, proksima de la preĝejo Incoronata, estas vizitata de ĉiaj homoj kaj aparte de la belulinoj, kiuj vendas marfruktojn en la kvartalo Santa Lucia. Li vendas drogojn por ĉiuj malsanoj, ne malŝatas eltiri kariiĝintan denton el via buŝo, majstre kudras, post la festoj, la fenditan haŭton de kuraĝuloj, kaj scias paroli la marbordan dialekton, miksitan kun lerneja latino, por trankviligi siajn klientinojn etendiĝintajn en la plej vasta, la plej lama, la plej ĝema kaj la plej malpuraĉa kuŝoseĝo, el ĉiuj, kiujn oni povas vidi en iu ajn marborda urbo de la universo. Li estas viro malalta, kun plena vizaĝo, verdaj okuletoj kaj longa nazo falanta ĝis sinua buŝo, kaj kies rondaj ŝultroj, pinta ventro kaj maldikaj kruroj pensigas pri la antikva Attelana farso.

Giacomo edziĝis malfrue kun la juna Chiara Mammi, filino de eksbagnano tre aprezata en Napolo, kiu iĝinte panisto en la kvartalo Borgo di Santo, forpasis plorata de la tuta urbanaro. Maturita sub la suno, kiu oras la uvojn de Torre kaj la oranĝojn de Sorrente, la beleco de Sinjorino Chiara disvolviĝis al pompa splendo.

Profesoro Giacomo Tedeschi vere kredas, ke lia edzino estas tiom virta, kiom bela. Li ankaŭ scias kiom forta estas la sento pri virina honoro en la banditaj familioj. Sed li estas kuracisto kaj ne estas senscia pri la perturboj kaj malfortecoj kiuj trafas la virinan naturon. Li iom malkvietiĝis post kiam Ascanio Ranieri el Milano, instaliĝinta kiel porvirina tajloro en la placo dei Martiri, prenis kutimon viziti lian domon. Ascanio estis juna, bela kaj ĉiam ridetanta. Certe, la filino de la heroa Mammi, la patriota panisto, estis tro bona Napolanino por forgesi siajn devojn kun Milanano. Tamen Ascanio faris siajn vizitojn proksimajn de Incoronata prefere kiam la kuracisto forestas, kaj la sinjorino prefere akceptis lin sen atestontoj.

Iun tagon, kiam la kuracisto rehejmeniris plu frue ol atendite, li surprizis Ascanion ĉe la piedoj de Chiara. Dum la sinjorino foriris per la kvieta paŝo, kiu indikas diinon, Ascanio stariĝis. Giacomo Tedeschi alproksimiĝis kun la plej prizorgema mieno. 

"Mia amiko, mi vidas, ke vi suferas. Vi ja bone faris veninte por viziti min. Mi estas kuracisto kaj dediĉita por flegi la homajn mizerojn. Vi suferas, ne neu tion. Vi suferas, tre suferas. Via vizaĝo fajre aspektas... Kapoloron, grandan kapdoloron, sendube. Vi ja bone faris viziti min! Vi atendis min senpacience, mi certas. Teruran kapdoloron."


Kaj dum li tiel parolis, la maljunulo, forta kiel Sabena bovo, puŝis Ascanion en sian kabineton kaj devigis lin sidiĝi en kuŝoseĝon sur kiu jam pasis kvardek jaroj da Napolaj malsanoj. Kaj tenante lin tie enprofundiĝintan:"Mi ja vidas pri kio temas, dento doloras. Ja tio! Vi havas grandan dentodoloron." Li prenis el sia necesujo grandegan dentistan pinĉilon, trude malfermis lian buŝon kaj per pinĉila turno elradikis denton. Ascanio fuĝis sputante la tutan sangon de sia makzelo dum la kuracisto kriis per sovaĝa ĝojo:"Jen bela dento! Jen bela, tre bela dento!"

Commentaires

  1. " la perturboj kaj malfortecoj kiuj trafas la virinan naturon", la sama naturo por viro estas forteco ! :-)

    RépondreSupprimer

Enregistrer un commentaire