La veto de Paskalo

 
Laŭ multaj homoj, la franca filozofo, kaj matematiskisto, Paskalo (Blaise PASCAL) starigis nerefuteblan argumenton pruvantan la neceson kredi je Dio. Tio estas konata kiel "La veto de Paskalo", kaj estis prezentita de li en la verko "Pensoj" eldonita en 1669. 
Ja temas pri troaĵo, ĉar tiu argumento jam troviĝas en la verko "La ŝtatoj kaj imperioj de la Luno" verkita en 1649 de Savinien CYRANO de BERGERAC. Pli precize, en tiu verko, la argumento de la veto estas prezentita kaj... refutita, dudek jarojn antaŭ ol Paskalo publikigis ĝin.
 
En aprilo 2005 la esperanta kultura revuo  La Gazeto, bedaŭrinde nun malaperinta, publikigis leteron mian, en ĝi mi citis tradukitan eltiraĵon de la romano de Savinien CYRANO de BERGERAC,  tiu, en kiu li refutas tiun tiaman laŭmodan argumenton. 
 
Kompreneble, en tiu epoko ne eblis rekte prezenti argumenton ateisman. Ĝi do aperas el la buŝo de Lunano responde al la aŭtoro.
 
Jen la eltiraĵo:
 
Mi nur demandas al vi, kiun malavantaĝon vi havus je kredo. Mi ja certas, ke vi povus neniel argumenti. Tial, ke eblas eltiri nur utilecon el kredo, kial vi ne vin mem persvadas? Ĉar, se Dio ekzistus, krom ke vi do erarus ne kredi je li, vi ankaŭ malobeus la precepton, kiu ordonas kredi. Kaj se li ne ekzistus, vi ne estus en pli bona situacio ol ni.
 
"Jes, ja" li respondis, "mi estus en pli bona situacio ol vi. Ĉar se li ne estus, vi kaj mi estus egalaj en la ludo. Sed se male li estus, mi ne povus esti ofendinta iun, kiun mi ne kredas ekzistanta, ĉar por peki oni devas aŭ scii aŭ voli tion. 
Ĉu vi ne komprenas, ke homo, eĉ malmulte saĝa, ne ofendiĝas pro insulto de ŝarĝoportisto, kiam la ŝarĝoportisto ne pensis fari tion, kiam li konfuzis lin kun aliulo aŭ kiam vino paroligis lin? Des pli forte, ĉu Dio, ĉiel neŝancelebla, koleriĝus kontraŭ ni pro tio, ke ni ne konas lin, kiam li mem estas tiu, kiu rifuzis al ni rimedojn por koni lin? 
Sed per via fido, mia kara besteto, se la kredo je Dio estus tiel necesa al ni, se ĝi estus grava por la eterneco, ĉu Dio mem ne konigus al ĉiuj homoj lumojn tiel klarajn kel la Suno, kiu kaŝas sin al neniu? 
Kredigi, ke li dezirus, per kaŝludo inter la homoj, fari kiel infanoj: "Hundĉjo, jen!", tio estas jen kaŝiĝi, jen malkaŝiĝi, maskiĝi por iuj, montri sin al aliaj, estas forĝi Dion aŭ stulta aŭ ruzaĉa."

Commentaires