Grazia DELEDDA - La Lebanona cedro (1939)

Grazia DELEDDA Per tiu traduko, mi partoprenis la literaturan konkurson de la Itala Esperanto-Federacio, kies rezultoj estis anoncitaj en la 88-a Itala Kongreso de Esperanto la 21-an de aŭgusto 2021 en Asizo. Per tiu unua traduko mia el la itala lingvo, mi gajnis la trian premion. La Lebanona cedro En tiu tempo la kamparo, la antikva Romiana kamparo, atingis ĝis nia korto. Pinoj kaj grandaj platanoj viciĝis sur la taluso rompita de la fosadoj de la nova kvartalo, kaj ŝafinoj montriĝis tra la altaj herboj kaj kanoj, kiuj pro la vento ĝemis, kvazaŭ natura orgeno. La domo, daŭre odoranta vernison kaj kalkon, nude staris meze de kava herbejo plena de ŝtonoj kaj rompitaĵoj, la voĉoj resonis en la ĉambroj same kiel en neloĝata ejo. Dum la tuta tago restis ia stuporo, ia tagiĝa freŝeco, kaj la urba rumoro aŭdeblis, kvazaŭ tiu de malproksima maro. Kaj kiam ni iris en tiun urbon, la veturigistoj ne volis rekonduki nin hejmen, precipe nokte, kvazaŭ temis pri veturi ĝis ...