Ĉu ci aŭ ne ci?

 Ĉu ci aŭ ne ci?


Legante miajn tradukojn, eble vi trovos, malofte tamen, la pronomon "ci". Ĉisube mi klarigas kial.
 
Kreante lingvon facile lernebla kaj uzebla, logika elekto estus havi du apartajn uzeblajn pronomojn por la dua persono, senescepte unu singularan kaj unu pluralan. Sed pro influo de iuj naciaj lingvoj, kiuj por montri ĝentilecon uzas la pluralan pronomon anstataŭ la singularan, ni kutime uzas nur "vi" en esperanto. Mi ne povas deteni min rimarkigi, ke pro tia ĝenerala uzado, la pronomo "vi" tute ne plu povas indiki ian ajn ĝentilecon. 

Jen do, en la listo de la pronomoj en la gramatiko de la Fundamento troviĝas nur "vi", por singularo kaj pluralo. Tamen, en la ekzercaro kaj la universala vortaro troviĝas ankaŭ "ci" por la singulara dua pronomo. 

En la universala vortaro oni trovas la jenajn tradukojn de ci:  tu, toi, / thou / du / ты / ty

En la Ekzercaro legeblas:  Ci skribas (anstataŭ "ci" oni uzas ordinare "vi")
En lia traduko de la fabeloj de Andersen, Zamenhof unu fojon uzas tiel la pronomon "ci": “Jes, jes!” diris la reĝo, “lunde ci ricevos nian filinon!” ĉar nun, kiel al estonta bofilo, li parolis al li “ci”.
Notinde estas, ke, laŭ mia scio, ne ekzistas aliaj uzoj de "ci" faritaj de Zamenhof.

Ĉu Zamenhof iel poste forgesis tion, kion li antaŭe skribis en la fundamento? Mi opinias, ke li ne estis tiel stulta, kaj li intence tion faris, ĉion tion.

Nu, multaj esperantistoj asertas, ke oni  devas neniam uzi "ci". 
Diable, ĉu ili vere opinias, ke  Zamenhof estis vakukapulo? Ĉu hezitemulo? Ĉu ambiguulo? Ĉu sen preciza ideo pri la lingvo, kiun li volas konstrui?
Mi vidas en tiu ekskluzivigo premon de  la angla lingvo kaj ĝia nuna pozicio en la mondo.


Aliaj esperantistoj, malmultaj, asertas, ke oni povas uzi "ci" same, kiel oni uzas "tu" en la franca, ekzemple. Tio kongruas kun la traduko de la Universala vortaro, se "ci" tradukiĝas al "tu", ĝi estas same uzebla.
Ĉu? Tamen, laŭ mia scio oni ne uzas la anglan "thou" same kiel la franca "tu", kaj ambaŭ tradukoj de la fundamento same validas. Tio ne helpas nin kompreni la celon de Zamenhof.

Ni neniam forgesu, ke la uzo de ci povas esti nekomprenebla por multaj esperantistoj, kies denaska lingvo ne konas tian duoblan uzon (ci kaj vi) por la singulara dua persono. Do estu ni singardaj kaj uzos
tiun pronomon en traduko nur, kiam ni deziras krei nenormalan etoson.
 
Bone leginte la fundamenton ni povas aserti:
- Ci ekzistas en esperanto, en ĝia fundamento, kaj do ĝia uzo estas tute rajtigita.
- Ci ne estas ordinara pronomo, do neniu uzu ĝin ordinare, kiel normala pronomo de la dua persono.

Kiam do ĝi estas uzebla? Ni denove studu la ekzemplojn de Zamenhof :ĉar nun, kiel al estonta bofilo, li parolis al li “ci”.
Familia proksimeco estas do uzebleco. 
Fakte, tia uzo ne koncernas eksterfamiliajn homojn. Se plaĉas al mi cidiri mian edzinon, mi ne permesas al iu ajn kritiki tion.  
Sed, diras iuj, "sed fremdulo ne komprenas, kial vi tiel uzas "ci""... Kaj do? Ĉu fremdulo nepre rajtas scii kial mi alparolas mian edzinon per "ci" aŭ per ŝia nomo, aŭ per tiu aŭ alia kromnomo? Mi ja ne havas ordinaran rilaton kun mia edzino, sed apartan rilaton, ĉu ne?
 
Mi ankaŭ opinias, ke aliaj neordinaraj uzoj de "ci" estas eblaj.
Temas pri ĝia retorika uzo en poezio, devizo, preĝo kaj similaj diroj, tiel ĝi montras ian respekton aŭ ŝajnan intimecon pri precipe nehomaj estaĵoj, aŭ historiaj personoj.
Ekzemple: "Ho, Ludoviko Zamenhof, ci lasos neforgeseblan spuron en la Historio! "
 
El tiu respekta uzo venas alian uzeblecon, kiun oni povas nomi antifrazan uzon, same kiel, kiam iu diras: "Jen bela laboro!"  precize kiam, tiu volas esprimi, ke la laboro estas tute fuŝa.
Tiuokaze temas pri insulta, malestima uzo. Oni devas konsideri ĝin, kiel ege, ege insulta, kaj do nepre evitenda inter samideanoj, ĉu ne?


Commentaires

  1. Jen bonega artikolo ! Mi tute same opinias.

    RépondreSupprimer
  2. Tre bezona artikolo ! Bonege !
    Ankaŭ mi skribis 'ci'... (mdr)

    L'Espéranto

    Né d'un ghetto, il vit crescendo (ma non troppo) et de la concorde deviendra LE flambeau.

    L'on y pensait au moins une fois l'an,
    et chaque fois qu'on le déghettoïsait,
    on avait peur de le pavoiser et peur qu'il fût disparu.

    Il était bien là, pourtant, puisqu'il est maintenant partout.

    Serti au départ dans son maigre mais quasi déjà "universel" lexique européen,
    il répond pleinement à toutes les attentes, tant ses affixes multiplient à l'infini ses richesses.

    Que les subtilités scolastiques des langues naturelles me révulsent,
    il m'apparaît seule planche de salut.
    Quelques pages de Vikipedio, et ma bonne étoile verte m'a rasséréné.
    Si le monde injuste, dans la fière ignorance de ses maîtres à penser, le traite de volapük,
    je ne crains pas de l'estimer, aujourd'hui, autant que ma première langue.

    D'ailleurs, j'oublie ces restes de pseudo-amicales vertes moqueries,
    et je te promeus de tout cœur, Espéranto !

    On en essuie dans la vie qui font moins mal à la Raison.

    Pourtant, jadis, j'ai manqué de discernement.
    Je le snobais et m'anglicisais, toute honte bue.

    — Pauvre langue ! lui serinais-je, je ne veux pas te faire de peine, mais, dans ta longue espérance...
    Que tu te dupes !

    Elle s'ouvrit à moi un beau jour, s'allégorisant et, jouant à belles dents les ingénues,
    me répondit avec un léger accent grec qui me prit sans vert :

    — Kaj ci ?

    RépondreSupprimer

Enregistrer un commentaire