Articles

Affichage des articles du juin, 2025

Gérard de NERVAL - El desdichado (1854)

Image
Gérard de NERVAL     Ses monatojn post la forpaso de mia edzino, mi tradukis tiun faman poemon, kiun verkis Gérard de Nerval pri la morto de sia amikino Jenny Colon. Temas ankaŭ pri poemo pri lia kreskanta mensmalsano, kiu perdigis al li sian memidentecon. La titolo estas hispana vorto, kiu signifas malbonŝanculon, malfeliĉulon.      El desdichado      Mi estas la tristulo, la vidvo senkonsola, La Princo  Akvitana, kies turo disfalis. Mia stelo forpasis, mia liuto brila De mia nigra suno la malgajon signalis. Ci, kiu konsolis min en la nokto tombeja, Redonu Posilipon kaj la italan maron, La floron tiom plaĉan al koro trista mia, La laŭbon kies vito allogas mian floron. Ĉu Amoro aŭ Febo? Ĉu Luzinjan aŭ Biron? Mia frunto ruĝiĝis pro kiso de reĝino, Mi revis en la groto kie naĝas sireno... Kaj dufoje venkinte trairis Akeronon : Sinsekve melodigis sur liro de Orfeo La sanktulajn suspirojn kaj la kriojn de feo