Octave MIRBEAU - Ôcjo Nikolao (1886)

Octave MIRBEAU Tiu novelo de Octave Mirbeau (oktav' mirbo'), publikigita en novelaro titolita "Lettres de ma chaumière" (Leteroj el mia domaĉo), plenas de dialektaj vortoj kaj misprononcoj tipaj de normandia kamparano, en rakonto verkita en bona franca lingvo. Do la problemo estas esperantigi tiun lingvan disduiĝon. Mi provis. Mi esperas komentojn de la legintoj por scii ĉu mia provo atingis sian celon, ĉu tiu farmaniero estas legebla ... Oĉjo Nikolao Al S-ro Auguste Rodin. Jam de du longaj horoj ni estis marŝantaj, en kampoj, sub suno, kiu el la ĉielo falis kvazaŭ fajra pluvo. Ŝvito fluis sur mia korpo, kaj soifo, arda soifo, voris min. Vane mi estis serĉinta rojeton, kies akvo kantas sub folioj, aŭ fonton, kiel tamen ekzistas multaj en ĉi lando, fonteton kiu dormas en sia nesto el muska tero, simila al la niĉoj en kiuj ripozas la kamparaj sanktuloj. Kaj mi malesperis, kun sekigita lango kaj brulanta gorĝo. - Ni iru ĝis Hertodiero...