Jack LONDON - Mauki (1909)

Jack LONDON Tiun novelon Jack London verkis, kiam li estis naviganta sur sia keĉo Snark, dum unu jaro, inter la insuloj Salomono. La rakonto baziĝas sur realaj okazaĵoj. Ĝi estis unue publikigita en 1909 en Hampston's Magazine antaŭ ol esti inkluzivita en la kolekto "Rakontoj pri sudaj maroj" en 1911. Ĝi estas terura priskribo de la sovaĝeco de la lokaj melanezianoj, kaj ankaŭ, kaj precipe, de la krueleco de koloniistoj en tiu regiono. Mauki Li pezis cent dek funtojn. Liaj hararo estis krispa kaj negreca, kaj li estis nigra. Li estis aparte nigra. Li estis nek blunigra, nek purpurnigra, sed prunnigra. Lia nomo estis Mauki, kaj li estis filo de ĉefo. Li havis tri tambojn. Tambo estas melanezia vorto por tabuo, kaj ĝi estas samdevena, kiel tiu polinezia vorto. La tri tamboj de Mauki estis la jenaj: unue, li ne devas premi manon de virino, nek lasi virinan manon tuŝi lin nek iun ajn el liaj propraĵoj. Due, li ne devas manĝi ruditapojn, nek iun...