Articles

Affichage des articles du juillet, 2024

George SAND - Tosto (1832)

Image
  George SAND   Temas pri mallonga novelo de Georges Sand verkita en 1832, kiam ŝi estis 28 jara.       Tosto  En 1634 aŭ 1635, la guberniestro de Berg-op-Zoom, kiu nomiĝis, mi kredas, Sneyders (se mi eraras kontraŭ la historio, bonvolu korekti), Sneyders (ni nomu lin tiel ĝis vi bonvolos korekti aŭ konfirmi la fakton), Sneyders, mi do diras, estis ĵus edziĝinta al la bela Juana y Mecilla y ... (mi maltrudu al vi ŝiajn aliajn nomojn, ja senutile raporteblajn por kompreni tiun rakonteton, kiel vi konstatos). Doña Juana, naskiĝinta sub la bela hispana ĉielo, estis sekvinta sian familion en Flandrujon, kiun la hispanoj tiam estis regantaj, kiel vi scias. Holando, najbara lando, sammora kaj samklimata, plimalpli bone vivis kun siaj flandraj najbaroj, kaj oni ofte vidis la riĉajn familiojn de Nederlando reori la polvoplenajn blazonojn de kastiliaj nobeloj, en aliaj vortoj, la bonaj kaj pezaj negocistoj de la bordoj de Dejlo kaj Skeldo akiri la blankan manon de tiuj knabinoj venintaj de la