Articles

Affichage des articles du juin, 2024

Théophile GAUTIER - La mumia piedo (1840)

Image
  Théophile GAUTIER Temas pri unu el la fantastaj noveloj de Théophile Gauthier verkita en 1840 , kiam li estis 29 jara. Lia plej fama romano Le capitaine Fracasse (Kapitano Frakaso), kiun mi legis kiam mi estis 12 jara, inspiris dekon da filmoj, kvar aŭ kvin televidseriojn, kaj nenombreblajn teatrajn adaptaĵojn.     La mumia piedo    Mi estis enirinta, pro senokupeco, ĉe unu el tiuj vendistoj de kuriozaĵoj, nomitaj brikabrakistoj en la pariza slango, tiom perfekte nekomprenebla por la cetero de la francoj. Verŝajne vi jam okulumis, tra montrofenestro, al kelkaj el tiaj butikoj, kiuj tiom multobliĝis de kiam furoriĝis aĉeti malnovajn meblojn, kaj la plej banala kambiŝanĝisto opiniis necese havi sian mezepokan ĉambron . Temas pri afero, kiu konsistas same el feraĵa butiko, el tapiŝvendejo, el alkemiista laboratorio kaj el pentrista ateliero. En tiuj misteraj grotoj kie ŝutroj filtras moderan taglumon, tio, kio estas plej malnova estas polvo. Ĝiaj araneaĵoj estas pli aŭtentaj ol ĝiaj