Miaj printempaj hajkoj Marta mildeco. Nova humoro venas, kaj mimozfloroj. Briza sereno susuras sonĝon siblan, pepas paruoj.
Articles
Affichage des articles du février, 2022
Léo FERRÉ - La anarkiistoj (1969)
- Obtenir le lien
- X
- Autres applications
Léo FERRÉ Kiu deksesjara ne estis anarkiisto estas senkora homo, kiu tridekjara restas anarkiisto estas sencerba homo. Sed tamen ankaŭ restas, ke mi daŭre ŝategas tiun kanzonon de Léo Ferré (1916-1993) italdevena franca poeto kaj kanzonisto. Li kantas: https://www.youtube.com/watch?v=_1PcOsbJbLI Peppe Volterelli kantas la italan version, verkitan de Léo Ferré mem: https://www.youtube.com/watch?v=ObAOztjXMnk La anarkiistoj Ne eĉ unu pocento tamen ili ekzistas, plejparte hispanoj, kiu scias kial? Verŝajne Hispanio ilin ne tre ŝatas... La anarkiistoj Ili ricevis ĉion: frapojn kaj ŝtonojn, tiom forte kriis ili, ke ja plu povas ili, kun antaŭen la koro kaj en ĝi la revo kaj animo borita de tiu ideo sakra. Ne eĉ unu pocento tamen ili ekzistas, plejparte neniidoj aŭ preskaŭ similaj, do neniam videblaj, krom kiam timataj La anarkiistoj Ili mortis milfoje por nenio kaj vane, Kun am' en la pugno, sur tablo, aŭ nenio, kun kapo tiel du...